Monato

GERMANIO

En giganta truo

Kiu ĉi-somere vizitis la (de)novan germanan ĉefurbon Berlino, kie ekde la aŭtuno rezidas la federaciaj registaro kaj parlamento, tie vidis gigantajn truojn antaŭ la restaŭrita parlamentejo “Reichstag” [rajĥstag] kaj en la ĉirkaŭo. Tie oni fosis kaj nun konstruas multajn novajn ministrejojn kaj administrejajn domegojn. Dum la somera paŭzo deputitoj, registoj kaj oficistoj translokiĝis el la provizora ĉefurbo Bonn al Berlino. Tiu multegekosta transportado parte okazis ĥaose. Iuj funkciuloj krome ankaŭ en Berlino devis ekofici en provizorejoj, ĉar ne jam ĉio estas preta post la somera paŭzo.

Falo de simpatio

Nu, kaj tiu ĉi ĥaoso kaj la gigantaj truoj en Berlino estas trafaj simboloj por la situacio de la germana registaro: ĝi somere falis en truegon de malsimpatio. Opinisondoj antaŭ la aŭtunaj elektoj en kelkaj federaciaj ŝtatoj prognozas drastajn perdojn por la koaliciantaj partioj SPD (socialdemokratoj, sub gvido de kanceliero Gerhard Schröder [ŝredr]) kaj Verduloj. Se nun estus elektoj por la federacia parlamento, SPD akirus nur 33 %, la verdula partio 6 %. Por komparo: en la aŭtuno pasintjara ili venkis per respektive 40,9 kaj 6,7 %. Kristandemokrataj partioj laŭ la sama enketo akirus 46 % (kaj do probable povus regi).

Amatoroj kverelantaj

Kio okazis, ke post la brila venko super la dinosaŭra kanceliero Helmut Kohl [kol] (kristandemokrato) la nova germana registaro kaj ĝiaj partioj tiel katastrofe perdis fidon de civitanoj? Post la venko sekvis preskaŭ nur kvereloj, amatoreco kaj ĥaoso. Neniu el la promesoj donitaj dum la elektokampanjo iĝis leĝdona realo. Oni misĉarpentis leĝprojektojn, kiujn kutime tuj poste oni ekkonis netaŭgaj; foje oni modifis la proprajn proponojn dek aŭ pliajn fojojn. La nebula slogano de Schröder, kiu parolas pri la “nova mezo”, por kiu li volas politiki, montriĝis same nebula dum la regado. Regado? Oni hezitas apliki tiun ĉi terminon por la spektakloj, kiujn prezentis la ĥaosotrupo. Kvereloj pri ŝajne klare – en la koalicia kontrakto – formulitaj celoj okazis ne nur inter la partioj, sed ankaŭ en la du partioj mem. Maldekstruloj en ambaŭ partioj iĝis pli kaj pli malkontentaj pri la kanceliero, kiu montriĝis pli industri-ama ol Kohl kaj forĵetis socialismajn idealojn de sia partio.

Perditaj iluzioj

Printempe kvereloj en SPD kulminis, kiam la (socialista) partiestro kaj ministro pri financoj, Oskar Lafontaine [lafontén] sen antaŭa averto de unu tago al alia rezignis pri ambaŭ oficoj kaj lasis sian partion en ŝoka embaraso. Ne restis alia solvo por Schröder ol mem estri la partion, sed konvene estis por li, ke li povis instali financministron laŭ sia gusto. Tamen la kvereloj ne ĉesis; male. En neniu el la kernaj kampoj, kiuj bezonas reformon – impostoj, asekuroj de sanservoj kaj pensioj, atomenergio, senlaboreco – la koalicio sukcesis. Oni kuracas nur simptomojn kaj ne agadas pli prudente ol la registaro de Kohl. Lin la elektantoj forpelis ĝuste pro tia neregado, kaj nun ili perdis siajn iluziojn pri la nova kanceliero, kiu montriĝas same ĥaosa.

Sed ankaŭ en ekstera politiko la nuna registaro ne havas vere pozitivan bilancon pri tiu ĉi preskaŭ unu jaro de regado. Schröder agacis siajn kolegojn en Eŭropa Unio (EU) per pluraj arogantaj postuloj, ekz. redukti pagojn de Germanio al EU. La germana EU-prezidanteco dum la unua duono de 1999 montriĝis tute senefika kaj sensukcesa; pro sia amo al sia brita (politika) ĝemelo Tony Blair [toni bler], Schröder krome perdis simpatiojn de Parizo. Tio estas riska afero, ĉar la progreso de EU grave dependas de harmonio inter tiuj du plej gravaj ŝtatoj.

Nur eksteraj sukcesoj

Ho jes, la milito en Jugoslavio elstarigis du germanajn ministrojn, kiuj per sia NATO-konforma konduto akiris reputacion: Joschka Fischer [joŝka fiŝr], ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Rudolf Scharping [ŝarping], defendministro. Tiu ĉi lasta akiris sur la internacia scenejo eĉ tiom da prestiĝo, ke Usono nepre volis enpostenigi lin kiel ĝeneralan sekretarion de NATO. Al la verdula ministro Fischer oni dankas, ke per sistema kaj pacienca diplomatio li rekondukis Moskvon en la grupon de G8 (plej grandaj ok ŝtatoj) kaj gajnis Ruslandon por kunagi en la pacigo de Kosovo.

Sed tiaj eksteraj sukcesoj ne povas konsoli aŭ imponi interne; el eksterlanda prestiĝo neniu germana civitano profitas. Povas esti, ke post perdoj en la nun okazontaj elektoj en pluraj federaciaj landoj la koalicio en la ĉefurbo Berlino definitive malaperos en la supre menciitajn gigantajn truojn.

Tiu ĉi artikolo, cetere, estis verkata dum la tago de totala suneklipso – ankaŭ tio povus esti simbolo por la situacio de la germana registaro. Tamen, karakterizi Schröder kiel sunon estus iom tro flate. Li estas nur paliĝinta stelulo ...

Stefan MAUL


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 septembro 1999