MONATO

ĈINIO

Falsaj monbiletoj plioftiĝas

En la ĉina ĉefurbo Pekino cirkulas pli kaj pli da falsaj ĉinaj monbiletoj. Antaŭ nelonge respondeculo de la Publiksekureca Buroo de la urbo konfesis al gazetara rondo, ke de 1994 ĝis 1997 la nombro de tiaj aferoj ne superis 100, sed ke en 1998 la buroo jam juĝis 151 kazojn, kiuj rilatis al farado kaj vendado de falsaj biletoj. Nur en la unuaj kvar monatoj de 1999 eĉ 70 aferoj estis traktitaj. Dum unu jaro la buroo konfiskis monbiletojn je valoro de pli ol 10 milionoj da juanoj.

La kazoj havis du karakterizojn. Unue, krimuloj plejparte venis de diversaj provincoj al la ĉefurbo. En la lastaj kvin jaroj 80 % de la arestitoj estis alilokanoj. Due, estas tendenco al vendado de biletoj kun malgranda valoro. Antaŭ kelkaj jaroj falsaj malgrandvaloraj biletoj videblis malofte, sed nun preskaŭ ĉiuj falsistoj portas ilin. En 1998 la ĉefurbaj policanoj sume ricevis pli ol 18 000 falsajn monbiletojn, kies valoro estis nur 5-juana. (Nun la plej granda nominala valoro estas 100 juanoj.)

La falsaj biletoj ĉefe venis de la apudmaraj regionoj en suda Ĉinio. Do, estas klare ke – krom senindulge puni falsistojn – oni devas interrompi transportadon de falsaj biletoj. Por tio oni severe kontrolas pasaĝertrajnojn enirontajn en Pekinon. Ankaŭ la urbanoj en ĉiutaga laboro kaj vivo lernu distingi verajn disde falsaj biletoj, estu singardemaj kaj ne donu ŝancon al krimuloj.

La agado efikas. En 1998 pli ol duono de la solvitaj kazoj estis trovitaj de civiluloj en la urbo.

MU Binghua


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019