Monato

EŬROPO

Nepras lingva identeco

En Slovenio, en urbo Maribor, situas la sidejo de la Asocio por Eŭropa Konscio (AEK), fondita de mariboraj civitanoj en 1996. La celoj de la asocio, kun membroj en 13 eŭropaj landoj, estas atentigi antaŭ ĉio la konstruantojn de Eŭropa Unio (EU) pri la neceso evoluigi eŭropan konscion ĉe eŭropanoj kaj krei eŭropan identecon, konsiderante, ke la ĉefa signo de ĉiu grupa identeco estas lingvo.

La agado de la asocio baziĝas sur nova sociologia fundamento, alia ol la ĝisnuna burĝa sociologio servanta al la koncepto de nacia ŝtato. Tiu ĉi nova bazo asertas, ke la homo kiel socia estaĵo devas aparteni al grupoj (ne al grupo) kaj sekve kontraŭstaras la sociologiojn, kiuj klopodas defendi la tezon, ke ĉiuj estas unuidentaj (nacie) kaj sekve povas aparteni al nur unu nacio. Homo apartenas samtempe al pluraj familioj (tiuj de siaj gepatroj, tiu kun siaj infanoj, ktp), al pluraj teritoriaj grupoj (vilaĝo, urbo, regiono, ŝtato), al religio, filozofio, ktp.

Ĉiuj tiuj apartenoj dependas de eduko kaj, per eduko, de akceptitaj ideologioj, kiuj konvinkas unuopulon, ke la koncerna grupo, al kiu li apartenas, estas bona kaj prava. Tamen, dum la vivo, la homo daŭre edukiĝas kaj estas influata de novaj ideologioj, tiel ke li aŭ ŝi ofte ŝanĝas siajn konvinkojn kaj apartenojn. Krome, ankaŭ per translokiĝo, per militoj, kiuj influas landlimojn, la homo ŝanĝas ankaŭ siajn vivcirkonstancojn kaj sekve ideologiajn influojn: ankaŭ apartenoj estas tiel modifitaj.

Teritoriaj apartenoj

Koncerne teritoriojn, AEK asertas, ke al la jam pluraj teritoriaj apartenoj, kiujn ĉiuj posedas, ne estas problemo aldoni plian. Tio signifas, ke aldoni al ĉiu eŭropano novan identecon, nome eŭropan, ne kontraŭas naciajn, religiajn, minoritatajn, regionajn, familiajn kaj aliajn identecojn. Oni ne devas timi, ke iu mariborano per akcepto de eŭropa identeco forlasos sian mariboran, stirian, slovenan kaj aliajn identecojn.

Alia grava aksiomo de AEK estas, ke ĉiu grupidenteco havas lingvan indikon. Ĉiu el al identecgrupoj karakteriziĝas per lingva marko. Iuj havas diferencajn lingvojn, iuj dialektojn, iuj nur etajn lingvajn diferencojn, sed sufiĉajn por esti rekonataj kiel membroj de iu grupo. Aŭstroj parolas la germanan, tamen iomete fonetike alian germanan ol germanoj. Britoj, aŭstralianoj kaj usonanoj parolas la anglan, sed ĉiuj el ili iom specifan kaj rekoneblan anglan, tiel ke oni scias, kiu estas brito, aŭstraliano aŭ usonano.

Dialektoj estas gravaj lingvaj aspektoj pro la identeckaraktero de la grupoj, kiuj ilin parolas. Ĉar cirkonstancoj historiaj kaj evoluaj ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝas ankaŭ la lingva situacio. Iuj grupoj miksiĝas kun aliaj, iuj malpli grandaj grupoj malaperas kaj ties lingvoj aŭ dialektoj miksiĝas aŭ malaperas. Iuj grupoj havas mallongan daŭron kaj malmultajn membrojn (ekzemple familioj). Ties lingvaj karakterizoj estas provizoraj kaj rapide ŝanĝeblaj. Nur grandaj grupoj kiel nacioj aŭ grandaj regionoj povas havi longdaŭre ekzistantan, relative unuecan kaj ne tro ŝanĝatan lingvon.

Nova komuna lingvo

Grupoj, kiuj prezentas pli superajn sociajn formojn ekestintajn el kuniĝo de aliaj grupoj – ekzemple nacio, kiu kunigas plurajn regionojn kun similaj dialektoj – evoluigas novan komunan lingvon, kiu estas diferenca de ĉiuj el la lingvoj de la grupmembroj (neniu nacia lingvo estas tute tiel kiel hejme parolata; ĉiuj parolas lokajn dialektojn pli aŭ malpli similajn, sed ne egalajn). La supera aparteno estas akceptata de ĉiuj, ĉar ĝi estas nova aparteno signita per nova (neŭtrala) lingvo, lingvo de identeco. La nacia lingvo estas neŭtrala lingvo inter similaj dialektoj.

Pro tio AEK insistas, ke EU ne havos longdaŭran estonton, se ĝi ne konsideros la fakton, ke por eŭropa identeco nepras elekti neŭtralan identeclingvon. EU identece devas diferenciĝi de la nordamerika kontinento kaj sekve malakcepti la anglan kiel identeclingvon. La problemo de EU ne estas komunika. EU ja komunikiĝas per la angla kaj iom per tradukado inter aliaj lingvoj. La angla povas esti komunika lingvo de EU, almenaŭ provizore. Sed ĝi neniel povas esti eŭropa identeclingvo. Sen tiu ne evoluos eŭropa konscio kaj, en momento de unua forta ekonomia krizo, EU disfalos, kiel okazis pri Sovetunio, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio. Tiuj ne havis neŭtralan lingvon, per kiu ili kapablis evoluigi komunan neŭtralan identecon.

AEK proponas, ke la identeclingvo de EU estu elektita inter tri ebloj, ĉiuj jam uzataj en la mondo. Unua eblo estus elekti neeŭropan lingvon (do neŭtralan), ekzemple la araban. Tian solvon ja havas ĉiuj multnaciaj landoj, eksaj kolonioj kiel Barato, multaj afrikaj landoj kaj aliaj. Tamen ŝajnas, ke por Eŭropo tiu solvo ne estus bona: Eŭropo neniam kiel tuto estis kolonio de ekstereŭropa nacio.

Referendumo

Alia eblo estas elekti historie gravan sed nun mortan lingvon kaj ĝin revivigi. Eŭropo ja havis du tiajn (malnovgrekan kaj la latinan). Tian solvon elektis Israelo. La tria solvo estas elekti novekzistantan, konscie faritan lingvon. Tian solvon elektis indonezianoj. Por Eŭropo sendube tia lingvo estus Esperanto. AEK proponas, ke EU organizu vastan argumentadon pri kiu el la tri lingvoj (malnovgreka, latina, Esperanto) estu ĝia estonta komuna identeclingvo. Oni povas enmeti en la argumentadon ankaŭ la naciajn lingvojn de Eŭropo. Kaj post referendumo elekti unu.

Alia celo de AEK estas batali por la estonto de EU, ne ĉefe por ties prospero sed pro tio ke, kaze de iam en estonto disfalonta EU, estus kaŭzita tria mondomilito kaj verŝajna detruo de homa civilizo. Savante la estonton de EU, oni protektas mondan pacon. Laŭ AEK: subtenu Eŭropon kaj komencu kredi je ĝi, sed nepre atentigu ties gvidantojn, ke ĝi troviĝas en granda danĝero, se oni ne eksolvos la problemon pri identeclingvo.

AEK planas prezenti siajn ideojn dum la Eŭropa Esperanto-Konferenco en Oostende en printempo, 2000, kaj dum eŭropa konferenco “Lingvaj faktoroj, kiuj povus kaŭzi disfalon de EU” en 2001. Interesatoj turnu sin al: AEK, Besdnjakova 1, SLO-2000 Maribor, Slovenio.

Zlatko TIŜLJAR


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 septembro 1999