MONATO

ENERGIO

Monda energikonsumo malkreskas

Post jaroj de konstantaj pligrandiĝoj la monda energikonsumo dum 1998 unuafoje post 1982 malkreskis. Ĉefaj kaŭzoj por tio estas malpliiĝo de la postulado en Azio kiel sekvoj de la ekonomia krizo, ŝanĝo en la energikonsumo de Ĉinio kaj varma vetero. 1998 estis jaro de ŝanĝoj sur la mondaj energimerkatoj. Ĝi povus esti la unua signo de longdaŭraj aliiĝoj. Tion deklaris Ian McCafferty [mkaferti], ĉefekonomikisto de la naftogiganto BP Amoco ĉe la prezentado de la plej nova mondenergia raporto en Vieno.

Li atendas, ke la tuta energikonsumo en la sekva jardeko pliiĝos je averaĝe 2 elcentoj, t.e. malpli rapide ol en la 90aj jaroj. Unuflanke la postulado en Azio ne tiel rapide kreskos, aliflanke la pli alta energiefikeco bremsos la kreskon. En la pasinta jaro tutmonde la energikonsumo falis je 0,1 procento al preskaŭ 8,5 miliardoj da tunoj da naftoekvivalento. Grupo de 24 evoluintaj ŝtatoj bezonas preskaŭ 60 elcentojn de la monda energio.

Azio: Krizo kaj pli da efikeco

Grandan malkreskon kaŭzis la granda financa krizo en sudorienta Azio. En la landoj pleje suferintaj pro tio (Tajlando, Indonezio kaj Suda Koreio) reduktiĝis la konsumo entute je 5,8 elcentoj. Malpliiĝis ĉefe la konsumo de nafto en la azia-pacifika regiono, je 500 000 bareloj tage.

Kiel aparte rimarkindan fenomenon la ĉefekonomikisto de BP Amoco emfazis la misharmonion inter ekonomia disvolviĝo kaj energikonsumo en Ĉinio. Dum la ĝenerala postulado reduktiĝis je 3,2 elcentoj (la karbobezono eĉ je pli ol 5 elcentoj), la ekonomio notis ja plimultiĝon de la produktado je 8 procentoj. Kiel kaŭzojn por tiu evoluo McCafferty indikis la transiron de energi-intensa peza industrio al aliaj industrioj kun malpli da energikonsumo kaj servoj, samkiel ankaŭ la pliiĝantan grado de energia efikeco. Ankaŭ en la elektroproduktado la lando transpasas al instalaĵoj kun pli alta efikeco (atom- kaj hidroelektrejoj). Tiu tendenco plifortiĝos en la sekvaj jaroj.

Eŭropo: eta kresko

En Eŭropo pligrandiĝis la energikonsumo je nur 0,2 elcentoj. Kaŭzo estas, krom la varma vintro en la nordaj latitudoj, ankaŭ la redukto de la energibezono en meza kaj orienta Eŭropo. En Rumanio malpliiĝis la energikonsumo je preskaŭ 12 elcentoj. En la alia ekstremo de la skalo estis Portugalio kun pliiĝo de 10,7 elcentoj.

Samtempe reduktiĝis la prezoj de nafto, purigite de la inflacio, al la plej malalta nivelo ekde 25 jaroj. Ĉefa kaŭzo estas tro granda proponado tutmonde. Dum la naftoproduktado en 1998 pliiĝis je 1 miliono da bareloj tage, pligrandiĝis la monda postulado nur je 50 000 bareloj tage. En 1997 la naftoproduktado estis je 2,2 milionoj da bareloj pli granda, dum la konsumo nur je 1,8 milionoj da bareloj plimultiĝis. Tiu troa proponado restos dum mezlonga tempo.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019