MONATO

JAPANIO

Aŭtomataj goliatoj

Kapti goliatojn – speco de koleoptero – ĉiam amuzis japanajn geknabojn. Frumatene ili vizitis arbarojn kaj, trovinte arbon kun surtrunka suko, ili piedbatis ĝin, tiel ke de supre falis goliatoj. Aŭ nokte ili iris al surstrataj lampoj kaj kaptis la goliatojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la lumo.

Tamen pli kaj pli en Japanio ŝrumpas la natura mondo. Arbaroj malaperas, kaj ne plu alflugas goliatoj al stratlampoj. Antaŭ kelkaj jaroj oni ekvendis goliatojn en magazenoj; nun, tamen, eblas ilin aŭtomate akiri. En la urbo Oogaki, gubernio Gihu, estas instalitaj tri aŭtomatoj, kiuj donas goliato-paron en plasta kesto kontraŭ 400 enoj (ĉ. 3,5 eŭroj).

Laŭ la aŭtomato-fabrikisto, neniu ĝis nun plendis pri la sanstato de la goliatoj. Li aldonis: “Homoj atendas por aĉeti, kiam mi enmetas ilin.” La aŭtomatoj estas aparte bonvenaj al patroj, kiuj, irante hejmen malfrue, volas aĉeti donacon por siaj gefiloj.

HORI Yasuo


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019