MONATO

MUZIKO

Jubileo de valsreĝo

Ĉi-jare en Aŭstrio kaj la mondo oni celebras la 100-jariĝon de post la morto de la fama aŭstra komponisto Johann Strauss-filo [johan ŝtraus]. Li estas komponisto, kies nomo estas samsignifa al la muziko, kaj precipe al la vienaj valsoj. Li estas unu el la plej konataj personoj de la 19a jarcento, muzika geniulo kaj genia komponisto, kies supreniro al valsreĝo okazis en tiuj jardekoj, kiam Vieno en la tiuepoka artstilo “Biedermeier” [bidermajer] transformiĝis en modernan metropolon. Johann Strauss venigis la dancmuzikon en la koncerthalojn kaj iĝis la unua komponisto de kanzonoj en la mondo. Li iris al koncert-turneoj, eĉ vizitis Usonon, kie oni histerie aplaŭdis lin simile al hodiaŭaj pop-kanzonistoj. 100 jarojn post lia morto la famaj melodioj de Strauss plu allogas la homojn en multaj landoj.

Johann Strauss naskiĝis la 25an de oktobro 1825 kiel filo de Johann Strauss, kiu promociiĝis de filo de bierejestro al tiutempe unu el la plej popularaj vienaj muzikistoj, komponinta la faman “Radetzkymarsch” (Radecki-marŝo, 1848). La filo studis nur du jarojn en la politeknika altlernejo en Vieno kaj poste, je granda miro de sia patro, ekiris la paŝojn de la patro. En 1844, 19-jara Johann Strauss-filo faris sian spektaklan debuton kiel muzikisto por iĝi poste grava konkurenculo de sia patro.

Johann Strauss komponis sian unuan valson en aĝo de 6 jaroj. Ĝis la kompono de “Donauwalzer” (Danubvalso, 1867), moda turndanco kaj neoficiala aŭstria himno, intertempe ekestis 313 liaj komponaĵoj, inter kiuj menciindas sukcesaj muzikaĵoj kiel “Tritsch-Tratsch-Polka” (Triĉ-traĉ-polko) kaj “Wiener Bonbons” (Vienaj bonbonoj). La fama valso “An der schönen blauen Donau” (Ĉe la bela blua Danubo) nelonge post la kompono aperis en eldonkvanto 1 miliono da ekzempleroj. Ĝi estis la kulmino de Strauss-filo kiel komponisto. Tamen ankaŭ liaj pli malfruaj valsoj kiel “Rosen aus dem Süden” (Rozoj el la sudo), “Frülingsstimmenwalzer” (Printempvoĉa valso) kaj “Kaiserwalzer” (Imperiestra valso) poste neniam forestis en iu ajn viena balo.

Li volis atingi ion plian: en 1871 estis prezentita lia unua opereto “Indigo und vierzig Räuber” (Indigo kaj kvardek rabistoj) en “Theater an der Wien” (Viena teatro). En tiu teatro estis surscenigitaj unuafoje ankaŭ la operetoj “Fledermaus” (Vesperto, 1874), la plej sukcesa opereto de la mondo, kaj ankaŭ “Zigeunerbaron” (Cigana barono, 1885). La postaj operetaj ĉefverkoj de Strauss-filo estis “Eine Nacht in Venedig” (Nokto en Venecio, 1883) kaj “Wiener Blut” (Viena sango, 1899).

En la domo en Praterstrasse 54, dua viena distrikto, kie estis komponita “Donauwalzer” (Danubvalso, 1867) nun troviĝas muzeo pri Strauss-filo, kie oni povas vidi pentraĵojn de la valsreĝo kaj de lia epoko, notfoliojn, liajn “amati”-violonon, pianon kaj orgenon, kiun li ofte ludis ĝis malfrua nokto.

En la jaro 1921 en la viena urba parko estis inaŭgurita Strauss-monumento kun orumita statuo de la komponisto. De tiam ĝi estas la plej multe fotata objekto en Vieno.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019