Monato

BRITIO

Vizito al la nordaj insuloj

La partoprenantoj en la ĉi-jara Skota Kongreso de Esperanto povis ekkoni kaj ĝui la Orkadojn – insuloj, situantaj norde de Skotlando kaj malmulte konataj eĉ de britoj.

Survoje al la kongreso, kiu okazis en Kirkwall, ĉefurbo de la Orkadoj, iuj el la kongresanoj vojaĝis tra la urbo Inverness, kiu troviĝas sur la brita ĉefinsulo. Ĝi estas konata kiel “ĉefurbo de la altaĵoj”. La vorto urbo iom ĝenas iujn el ties loĝantoj, ĉar ili esperas, ke ĝi baldaŭ fariĝos civito. Ili kredas, ke la manko de katedrala turpinto estas la kialo por ĝia malalta rango. La nomo 'Inverness' havas gaelan originon kaj signifas “la buŝon de (la rivero) Ness”. La kastelo, situanta sur monteto, sendube meritis viziton. Tamen la ĉefa vidindaĵo de tiu regiono estas la batalkampo de Culloden, kie la lasta batalo okazis en 1746. Tiu batalo finis la jakobistan reziston kaj kaŭzis la fuĝon de la maskovestita princo Charlie [Ĉarli]. La senŝirma erikejo, kie okazis la batalo, ĉiam ankoraŭ estas la sama kiel antaŭ 250 jaroj. Oni starigis memorigan ŝtonamason omaĝe al la montanoj, kiuj pereis. Sur tiu loko okazas ĉiujara memorfesto. Apud la batalkampo troviĝas antikvaj ritaj monumentoj, datitaj de 2000 a.K., kiuj origine enhavas entombigajn kamerojn kaj estas ĉirkaŭitaj de ŝtoncirkloj.

La pramo survoje al la Orkadoj ekveturas el “John O'Groats” – la plej ekstrema punkto de norda Britio. Oni nomas ĝin je la nomo de nederlandano John de Groot, kiu ekveturigis la pramon unuafoje en la 15a jarcento. Tiam por la vojaĝo li postulis kvar pencojn. Poste oni nomis kvar pencojn je la familia nomo de la nederlandano.

Al la Orkadoj apartenas pli ol 70 insuloj, kiuj havas 21 000 loĝantojn. Ilian ekonomion konsistigas agrikulturo, fiŝkaptado, turismo, metioj kaj naftoproduktado. Pro la Nord-Atlantika Fluo la klimato tie estas ĝenerale milda.

Kirkwall, ĉefurbo de la Orkadoj, troviĝas meze de insula regiono, inter Atlantiko kaj la Norda Maro. La urbonomo signifas “la golfon de la preĝejo”, kaj oni mencias ĝin unuafoje en la Orkada Sagao de 1046 p.K.. Dum la pasintaj du jarcentoj Kirkwall evoluis kiel grava haveno. Ĝia katedralo “Sankta Magnus” estis konstruita en 1137. La dua grava urbo tie estas Stromness, situanta en la okcidento de la ĉefinsulo kaj estinta centro de la fiŝkaptado en la 18a jarcento.

La unua eksIo estis parto de la kongresa programo. Ĝi gvidis nin laŭ la marbordo de Scapa Flow, kiun oni ĉefe memoras kiel la golfon, kie post la Unua Mondmilito germana militŝiparo faris sabotaĵojn. Populara hobio tie nun estas la subakvaj esploroj de ŝipoj kuŝantaj sur la fundo de Scapa Flow. Ni vojaĝis tra kelkaj insuloj, kiujn oni ligas per digvojoj (la t.n. “Churchill-barieroj”), konstruitaj de italaj militkaptitoj dum la Dua Mondmilito. Sur la eta insulo Lamb Holm oni rajtas viziti italan kapelon, konstruitan de la malliberuloj. Ĝi estas la sola restaĵo de “Kampo 60”, kiu loĝigis centojn da italaj militkaptitoj. La betonaj digvojoj, kiujn ili konstruis, fermis la orientajn alirejojn al Scapa Flow. Tiu laboro evidente estis esenca kaŭzo, por ke germana submarŝipo dronigu la batalŝipon “Ark Royal”, rezulte de kio 700 maristoj pereis. La kvar sekcioj de la bariero longas 2,5 kilometrojn. Estis grandega tasko meti pli ol milionkvarono da tunoj da ŝtonoj kaj rokoj sur la marfundon kaj konstrui la digvojojn per 66 000 betonblokoj, el kiuj ĉiu pezas de 5 ĝis 10 tunojn.

La dua eksIo daŭris tagduonon kaj estis ŝipkrozeto al la plej proksima insulo Shapinsay. La celo estis vizito al la kastelo “Balfour” kaj, survoje al ĝi, la insuleto Heliar Holm kun la tie loĝantaj fokoj. Ili naskas sur la insuleto, kaj inter ili la plenaĝaj virfokoj povas atingi pezon de 330 kg! La kastelo “Balfour”, konstruita en la 19a jarcento, estas la plej norde situanta kastelo en la mondo. Ĉiĉerono gvidis nin dum nia vizito al la kastelo kaj ĝia bela intermura ĝardeno. Oni diras, ke la kastelo estas 'kalendara domo' pro tio, ke ĝi havas 7 turetojn, 12 eksterajn pordojn, 52 ĉambrojn kaj 365 fenestrajn vitrojn! De ĝia ĉefsalono estas mirinda vidaĵo al la golfo de Kirkwall.

Dum tuttaga eksIo post la kongreso ni vizitis Shapinsay, kiu estas nur 11 km longa kaj 5 km larĝa. Ĝi havas 300 loĝantojn. Tie abundas fokoj kaj birdoj, kaj ankaŭ diversaj arkeologiaj vidindaĵoj. Ekzemple, 1500jara pikta broch [broĥ] – ronda ŝtonamaso. La naŭhora rondvojaĝo inkluzivis multajn interesaĵojn en la okcidenta ĉefinsulo. En Stennes estas imponaj la Starantaj Ŝtonoj. Origine ili estas 12 ŝtonoj kun diametro de 30 m. Foslaboroj malkaŝis restaĵojn de hejmaj bestoj kaj rompaĵojn de potaĵo. Tie oni konstruis cirklon antaŭ 3000 a.K..

En la Stenness-regiono eble la plej impona vidindaĵo estas Maeshowe – granda teramaso, kiu enhavas malaltan enirejon kaj entombigajn kamerojn. Ĝi estas la plej grava tiuspeca loko en nord-okcidenta Eŭropo, konstruita antaŭ 5000 jaroj kaj tial pli malnova ol la egiptaj piramidoj. Kaŭzo por ĝia konserviĝo estas la bonega ŝtonkvalito. La vikingoj atakis tiun lokon meze de la 12a jarcento kaj rabis ĝiajn trezorojn. Tie estas tre fruaj murskribaĵoj! Ili estas la plej granda kolekto de runaj surskriboj kaj montras ian spriton. Ĉe la supra parto de kamero vikingo postlasis pere de misteraj simboloj jenan surskribon: “La filo de Tholfr Kolbeinn tre alte ĉizis tiujn ĉi runojn”. Alia mesaĝo estas tradukata jene: “La viro, kiu estas plej lerta pri runoj en la okcidenta oceano, ĉizis ĉi tiujn runojn”. Alia tekstas: “Ingigerth estas la plej bela inter virinoj”.

Sur la marbordo de la Orkadoj, kiu longas entute 800 km, estas multaj rok-stakoj (oni loke nomas ilin kasteloj). Sur la okcidenta marbordo Yesnaby disponigas neforgeseblajn vidaĵojn al klifoj kaj rok-stakoj. Kelkajn kilometrojn norde troviĝas la fama grandioza antaŭhistoria vilaĝo Skara Brae, kiu estas la plej bone konservita neolitika vilaĝo en norda Eŭropo. Ĝi konsistas el amaso da domoj kaj metiejo, datitaj de 3100-2500 a.K.. Inundo de sablo konservis ĝin ĝis 1850 p.K., kiam severa ŝtormo malkaŝis ĝin. La vilaĝo donas al la vizitantoj imagon pri la vivo antaŭ 5000 jaroj, pri kiaj homoj vivis tiutempe, kion ili manĝis, kiel ili vestis sin, ktp.

Marwick Head, situanta sur la nord-okcidenta ĉefinsulo, havas ŝtonkonstruitan monumenton sur klifo. Ĝi signas la perdon de la ŝipo “HMS Hampshire”, kiu mistere dronis tie ĉi en 1916. Inter la pereintoj estis Lordo Kitchener, brita armeestro dum la Unua Mondmilito. Tie estas granda diverseco de birdoj sur la bretsimilaj tavoloj de la krutaj klifoj. Ni vidis trifingrajn mevojn, uriojn, fulmarojn, rabmevojn kaj, plej interese, fraterkulojn, kiuj konstruis nestojn. En la orienta parto de la insulo estas la ronda turo de Gurness, kiu estas unu el la plej bone konservitaj de tiu speco. Oni konstruis ĝin en la unua jarcento a.K., kaj ĝi estis okupata de piktoj kaj vikingoj.

Nia lasta vizito estis al la bien-muzeo Corigall, kiun la kongresanoj multe ĝuis. Tie estas domo kaj grenejo meblitaj kiel bieno de la 50aj jaroj de la 19a jarcento. La bona dommastrino gastigis nin kaj invitis manĝi hejmbakitajn platpanojn kaj kukojn. Ŝi montris al ni la meblojn de la kuirejo, familia ĉambro kaj dormĉambro kun mallarĝaj skatol-litoj. La bienisto montris la viktorianan metodon de draŝado kaj siajn malnovajn ilojn. Renkonti kaj aŭskulti tiun paron, kiu naskiĝis kaj ĉiam vivis en la Orkadoj, estis taŭga fino por nia mallonga, sed ĝuinda vizito al la nordaj insuloj.

W.H. SIMCOCK


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 septembro 1999