Monato

KOSOVO

Kial?

Mortis tri ĵurnalistoj kaj estis vunditaj 20 aliaj ĉinoj, kiam estis bombita la ĉina ambasadorejo en Jugoslavio dum la milito en Kosovo. Ĉinaj radio- kaj televido-stacioj tuj raportis la atakon, kaj en grandaj urboj tra Ĉinio surstrate manifestaciis studentoj kontraŭ la milito en Eŭropo.

Usono bedaŭris la atakon kaj klarigis, ke oni mise uzis malnovan mapon. Tamen ĉinoj pridubas la klarigon. Ekzistas satelitoj kapablaj legi eĉ ciferojn sur licencplato de aŭtomobilo, kaj konstruaĵo oble pli grandas. Kial do ĉina ambasadorejo fariĝis foriginda loko en la okuloj de la usona registaro?

Eble, ĉar ĉinaj ĵurnalistoj raportis la veron pri la milito kaj malkaŝis la kruelan bombadon fare de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kontraŭ Kosovo. Evidente, Ĉinio malproksimiĝas de Eŭropo kaj ne partoprenis la militon. Ĉiukaze tamen ĉinoj volas, ke la popoloj de la mondo vivu en trankvilo, paco kaj feliĉo.

XU Jinming


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 septembro 1999