Monato

BELGIO

Elkabligita ...

La reago en Eŭropo al la aŭgurita mortopuno de Eĉalan estas kaj konsterna kaj hipokrita. Tamen de kelkaj flankoj ekestis pli ol nur buŝaj protestoj.

Kampina kablokompanio decidis forpreni la oficialan turkan televidan stacion (TRT) de la kablo. Ĝia prezidanto klarigis, ke TRT estas tute malobjektiva kaj nur dissendas komunikaĵojn, kiujn aprobas la turka registaro (komprenu: armeo). Kiam ĵurnalisto demandis, ĉu per sia decido li ne forprenas de la turkaj enmigrintoj gravan informfonton, li rebatis, ke antaŭ ok jaroj li forte strebis por enigi la stacion en la kablon. La nuna decido estas nura konsekvenco de la malrespekto de la homaj rajtoj fare de la turka registaro.

Pro tio, ke oni nuntempe povas ricevi ankaŭ per anteno la turkan stacion rekte de satelito, oni povas pridubi, ĉu la decido de la kablo-ekspluatanto havos grandan influon. Tamen ĝi estas klara signo de malkonsento adresita al la turka registaro kaj de subteno al la kurda popolo.

gvd


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 septembro 1999