MONATO

JAPANIO

K-riz-kampoj

En provincaj regionoj en Japanio etendiĝas rizkampoj kaj digoj ĉirkaŭ vilaĝoj. Oni nomas la digojn satoyama: t.e. “ĉirkaŭvilaĝa monteto”. En la pasinteco oni ekspluatis kaj domaĝis la satoyama-ojn sed nun, ĉar multaj terkultivistoj forlasas siajn vilaĝojn por trovi urban laboron, oni neglektas ilin.

Nun, por ke rizkampoj kaj montetoj ne malaperu, oni provas protekti ilin, ĉar tie troviĝas plej bona rimedo por eduki infanojn pri naturo. Plue, diversaj vivaĵoj dependas de satoyama por ekzisti.

Naturo

Medioprotektado fariĝas pli kaj pli grava en Japanio. Ekzemple, en la jaro 2005 okazos en la arbaro Kaisyo en la gubernio Aiti monda ekspozicio kun la temo “Kunvivado kun naturo”. Sekvis protestoj: medioprotektantoj volis, ke la ekspozicio okazu aliloke por ne damaĝi la arbaron.

Pro tio, ke en la gubernio oni trovis neston de minacata granda falko (accipiter gentilis), oni konsentis malvastigi la ekspozicion. Same okazis en 1993 en Nagano, kiam estis translokita olimpika ski-konkursejo por ne malutili al birdoj. Nun la falko fariĝis simbolo de medio-protektado en Japanio.

HORI Yasuo/PG


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019