Monato

KRISTANISMO

Papo Johano Paŭlo la 2a en Rumanio

La vizito de la papo Johano Paŭlo la 2a en Rumanio, okazinta en majo, fariĝis grava evento ne nur por Rumanio kaj Vatikano. Tio vere ĝustas, ĉar la vizito realiĝis en tre streĉa momento – en la kulmino de militkonflikto inter NATO kaj Jugoslavio, lando najbara al Rumanio. Aliflanke tio estis la unua vizito de rom- katolika papo en tiu ortodoksa lando depost la granda skismo en la jaro 1054 p. Kr. inter la kristanoj el Okcidento kaj Oriento.

La papo kaj la rumana patriarko faris du apartajn diservojn en la rumana ĉefurbo – katolikan kaj ortodoksan. En sia parolo la papo deklaris, ke venis la tempo por forigi ĉiuspecan suspektemon kaj timon spertatan en la rilatoj inter ambaŭ eklezioj.

La vizito de la papo Johano Paŭlo la 2a en Rumanio estas parto de ties multe pli ambicia plano serĉi repaciĝon inter la ortodoksaj eklezioj kaj katolikismo komence de la tria jarmilo. La papo, kiu baldaŭ post sia vizito en Rumanio fariĝis 79jara, planas viziti Moskvon kaj renkontiĝi kun la estroj de la monde plej granda ortodoksa eklezio, la rusa. “Mi esperas, diris la papo, ke la kristanoj reunuiĝos, se ne plene, do almenaŭ en la maksimuma grado ebla.”

Laŭ lia parolisto Joaquin Navarro-Valls [joakin navaro-vals], la papa vizito en Rumanio jam malfermis la pordon por multe pli bonaj rilatoj de Vatikano al Moskvo kaj entute al la ortodoksaj eklezioj. Laŭ lia opinio tio estas pozitiva trarompo en la kontaktoj inter tiuj eklezioj kaj Vatikano. Tamen li precizigis, ke ankoraŭ nenio estas interkonsentita pri estonta renkontiĝo inter la papo kaj la rusa patriarko Aleksij la 2a. Fakte ni rememoru, ke tiu renkontiĝo jam estis planita antaŭ ĉirkaŭ du jaroj kaj lastmomente estis malakceptita de la patriarko de Rusio.

Ĉirkaŭ 100 000 personoj kunvenis sur Piata Unirii (Placo de reunuiĝo) en la centro de Bukareŝto, kie subĉiele estis farita ortodoksa liturgio, kiun ĉeestis la papo Johano Paŭlo la 2a. Fine el tiu ĉi placo la papo direktis mesaĝon al ĉiuj ĉeestantoj. Poste li kaj la rumana patriarko Teoctist [teoktist] brakumis kaj kisis unu la alian antaŭ la altaro.

Fakte tiu ortodoksa liturgio en Bukareŝto estis la dua laŭvica, kiun ĉeestis la papo. La unua okazis en 1979 en la ortodoksa patriarkejo en Istanbulo, Turkio. Komence de la ortodoksa liturgio oni direktis preĝon pri fino de la milito en Jugoslavio kaj pri reveno de ĉiuj albanoj, forpelitaj el siaj hejmoj kaj naskiĝdomoj. La papo kaj la rumana patriarko kondamnis tion kiel etnan purigon en Kosovo, samkiel la kruelan bombadon al Beogrado kaj al aliaj lokoj en Serbio fare de la aliancanoj de NATO. Poste la rumana patriarko Teoctist vizitis diservon en la urba parko Podul Izvor, faritan de papo Johano Paŭlo, kun 200 000 ĉeestantoj el ĉiuj anguloj de Rumanio kaj el najbaraj landoj. Post ĝi Teoctist komunikis, ke la papo donacis grandan monsumon por la konstruo de nova ortodoksa templo en Bukareŝto. La 84jara rumana patriarko deklaris, ke la kristanoj devas rekoni sian respondecon pri la suferoj, malsaĝaĵoj kaj eraroj, kiujn ili estigis en la mondo dum jarcentoj.

Evgeni GEORGIEV


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 septembro 1999