MONATO

Rajto je tero

La demando pri la homaj rajtoj nuntempe estas tre aktuala. Sed neniam dum la priparolo de tiuj oni vidas la plej gravan, nome la rajton por ĉiu homo al loko sur la tero. Ĉie sur la tero oni devas multekoste aĉeti por si loĝlokon. Tio fariĝis pli kaj pli multekosta afero.

De pratempo la plej fortaj kaj plej lertaj ekspluatis la malpli fortajn. Unue ili laboru kiel sklavoj, sed kiam ĉiu tero estis posedata de la pli fortaj, oni povis liberigi la sklavojn, ĉar ili devis labori por la kondiĉoj de la terposedantoj kiel simplaj laboristoj aŭ servutuloj. Nun ĉiuj estas “liberaj” en niaj landoj. Sed ĉiuj devas aĉeti loĝlokon aŭ pagi altan luprezon. Tio signifas, ke ili devas pruntepreni kaj pagi grandan rentumon rekte aŭ per la luprezo. Dum la jaroj tiuj prezoj daŭre altiĝis. Fakte la homoj hodiaŭ fariĝas sklavoj per pruntepreno de mono. Iam la servutuloj devis pagi 10 % de la rikolto al la posedanto. Nun ili pagu multe pli al anonima kapitalo.

Ordinare oni ne pripensas tion, ĉar ofte oni povas “gajni” per prunto de mono, sed fakto estas, ke per tiu sistemo la riĉuloj kaj grandaj fondusoj fariĝas pli kaj pli riĉaj, dum la granda plimulto fariĝas pli malriĉa. Pro la daŭre pli altaj loĝkostoj la laboristaj sindikatoj postulis pli kaj pli altajn salajrojn, sed la sekvo de tio estis nur pli altaj prezoj, kaj pro la imposto la pli altaj salajroj fakte ne plibonigis la vivnivelon de la laboristoj.

Tamen la vivnivelo por la plej multaj treege altiĝis, sed tio estas danke al la moderna tekniko. Kaj nun la situacio estas, ke prezoj kaj salajroj estas tiel altaj, ke ni ne povas konkurenci kun malriĉaj landoj. La entreprenoj translokas fabrikojn al aliaj landoj kun malaltaj salajroj, kaj ni ne povas labori unu por la alia pro la altaj prezoj, do ni faru “nigran” laboron (sen imposto).

Ĉiuj ŝtatoj prunteprenas monon, kaj al ili mankas mono por la tuta sociala sektoro. La kaŭzo ja estas, ke la homoj pagas duoblan imposton: unue ili pagas al la kreditoroj de la domoj, kaj poste ili pagas al la ŝtato. Tiu duobla imposto estas la moderna sklaveco. Tio nun ĉie minacas la modernajn bonsociajn ŝtatojn. Ili ĉiuj prunteprenis tiom, ke la civitanoj, krom pagi rentumon por loĝejoj ankaŭ pagas rentumon por tiuj grandegaj prunteprenoj, kiujn la ŝtato faris.

Se ni pritraktus la rajton de ĉiu homo al loko sur la tero, li fakte rajtus sian parton de la rentumo de la tero. Henry George montris, kiel tio povus okazi praktike, se la rentumo de la tero estus pagata al la ŝtato, kiu do ne bezonus la imposton de laboro kaj komerco. Tiel ĉiu laboristo povus mem havi la plenan salajron de sia laboro, kaj la ŝtato havus eblon plenumi siajn socialajn devojn.

En la komunistaj ŝtatoj oni volis praktiki tion per la ŝtata posedo de ĉiuj tero kaj entreprenoj, sed per tio la popolo fariĝis ŝtataj sklavoj. La homoj pli bone laboris en la “liberaj” landoj. Tial estas grave, ke ni ne forlasu tiun liberecon. Tio eblas, se socia banko nur pruntedonas krediton al la popoloj kaj donas la renton al la socio, dum la popolo libere povas aĉeti domojn kaj entreprenojn.

Tio povus esti vojo al pli justa socio.

Ejnar LANGKILDE


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019