IRLANDO

Paca lingvo

Ekde la konfliktoj en Kongo dum la 60aj kaj 70aj jaroj soldatoj de la irlanda armeo, kune kun soldatoj el aliaj landoj, deĵoras kun pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en diversaj regionoj de la mondo. Notinde multaj estis mortigitaj kaj vunditaj.

Unu el tiuj malpacemaj regionoj situas apud la landlimo inter suda Libano kaj norda Israelo. En ĵusa pafado inter anoj de la organizaĵo Hizbullah kaj tiuj de Sudlibana Armeo (SLA), apogata de la israelanoj, tri bombokanonaj ĵetiloj lanĉitaj de SLA-militistoj trafis irlandarmean UN-postenon. Unu soldato, Vilhelmo Kedian [kedĵan], estis mortigita, kaj alia, Ronnie Rush [roni roŝ], grave vundita. Tria soldato estis supraĵe vundita. La irlanda registaro protestis al la israela registaro pri la atako. Kedian estas la tria ano de la irlanda Unua Bataliono, kiu oferis sian vivon por paco en suda Libano.

Unikaĵo

La Unua Bataliono (irlandlingve: An Céad Cath [an kejd kah]), fondita antaŭ 75 jaroj, estas unikaĵo. La kutima laborlingvo de la irlanda armeo estas la angla, la lingvo de la plimulto da hodiaŭaj irlandanoj kaj la plej uzata en instancoj de UN. La soldatoj de la Unua Bataliono, tamen, devenintaj el irlandlingvaj regionoj, estas denaskaj parolantoj de la irlanda (gaela) lingvo. Do la bataliona lingvo – ĉiel uzata, ekz. en trejnado, administrado kaj soldatado – estas la gaela, antikva kelta idiomo parolata en Irlando kaj (en alia varianto) en norda Skotlando.

La fakto, ke la gaela estas malpli disvastigita lingvo, montras sin tre utila, ekzemple, kiam anoj de la pactaĉmento devas radie aŭ telefone sekrete komuniki.

IRL


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2 julio 1999