MONATO

Fatala fiasko

Ĉefredaktoro Stefan Maul kritike resumas la kaŭzojn de la NATO-milito en Jugoslavio (MONATO, 1999/4, p. 5). Sed oni ne forgesu, ke la aeratakoj de NATO kontraŭ la jugoslaviajn militbazojn ne estis surprizaj, sed jam longe anoncataj. Prezidanto Milošević bone sciis pri tio, kaj pro sia emo ne interkonsenti, li startis la milit-agojn. Sed samtempe la strategiistoj de NATO malĝuste antaŭvidis la trapason de la operacoj. Ili opiniis, ke post tri tagoj Milošević kapitulacos, sed tio ne okazis. Kaj ŝajnas, ke nek la atlantikaj militestroj nek politikistoj nun scias, kion fari. Ili ne volas fini aŭ almenaŭ interrompi la bombadon simple nur por ne perdi la reputacion. Kaj tio estas tre malbona kaj danĝera motivo.

Jiří PATERA, Ĉeĥio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019