MONATO

KELTIO

Historia paŝo

La Irlanda Respubliko agnoskis la aŭtonomion de Skotlando per vizito de la ministro pri eksterlandaj aferoj ĉe la nova skota ĉefministro Donald Dewar [djuar]. La ministroj diskutis rilatojn inter la du keltaj nacioj. Samtage estis malfermita en Edinburgo konsulejo de la Irlanda Respubliko.

Pro tio, ke post preskaŭ 300 jaroj de regado el Londono skotoj posedas propran parlamenton, kelkaj irlandaj komentariistoj demandis sin, ĉu la ŝanĝita statuso de Skotlando reprezentas unuan paŝon al disrompiĝo de la Unuiĝinta Regno. Historiisto verŝajne asertus, ke tio jam okazis, kiam Irlando sendependiĝis en 1921.

IRL


Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 5 decembro 1999