MONATO

HISTORIO

La plej frua skribo?

En la regiono Harappa [harapa], en la nuna Pakistano, estis trovitaj skribsignoj, kiujn oni datis je 5500 a.K. Tiu ĉi trovo igas retaksi la antaŭan kredon, ke la plej fruaj ekzemploj pri skribado estas sur argilaj tabuloj trovitaj pasintjare en Egiptio kaj datiĝas je 3300-3200 a.K.

La trovaĵo ĉe Harappa estas signoj sur pecoj de potaĵo, sed „la grava demando estas, ĉu ni povas nomi la trovaĵon vera skribo”, diras doktoro Richard Meadow [riĉed medo], la direktoro de la Arkeologia Esploro-Projekto Harappa (HARP) ĉe la Universitato Harvard en Usono. Li klarigas: „ni trovis simbolojn, kiuj similas al tio, kio iĝis la skribo de Induso”.

La indusa skrib-sistemo evoluis sur la grandaj ebenaĵoj ĉirkaŭ la rivero Induso en la nunaj Pakistano kaj okcidenta Barato. La indusa civilizo, ekde ĉ. 4600 a.K., estis unu el la plej grandaj kaj fruaj urbaj civilizoj en la mondo. Tamen, ĝia skribo ankoraŭ restas nedeĉifrita, kaj restos tiel – laŭ d-ro Jonathan M. Kenoyer [ĝónaten kenojer], kundirektoro de HARP – ĝis „pli longaj aŭ dulingvaj tekstoj estos trovitaj”, kiel, ekzemple, la fama trilingva ŝtono de Rosetta (Raŝid, en norda Egiptio) kiu ebligis la deĉifron de la hieroglifoj.

La pasintjare trovitaj hieroglifoj en arkeologia foso en Abydos, Egiptio, apartenas al la „nula dinastio”, tiel nomata ĉar ĝi estas el periodo antaŭ la unua dinastio (3100-2890 a.K.), la plej frua dinastio ĝis nun konata. La trovaĵo en Abydos estis en la tombo de reĝo nomata Skorpio, kaj konsistas el signoj pri vendo kaj transporto de vinujoj.

Ĝis la egipta trovaĵo, oni kredis ke la plej frua skribo estis el la mezopotamia civilizo de Sumero, en la nuna Irako. La sumeraj skriboj je 3000 a.K., same kiel la egiptaj, ĉefe traktis ĉiutagaĵojn komercajn. Plej probable, kiam la nuna trovaĵo en Harappa estos deĉifrita, ankaŭ tie oni trovos, ke la ege antaŭatendita skribaĵo temas pri nenio pli grava ol la kvanto de vinujoj venditaj.

A Giridhar RAO


Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 5 decembro 1999