MONATO

ĈINIO

Mortintoj pro fumado

En Novembro 1998 ĉina instanco pri publika sano faris enketon pri la rilato inter fumado kaj morto. La rezulto montris, ke inter ĉinaj viroj la nombro de mortintoj pro fumado estas draste kreskanta. Se la nuna fumada stato tiel daŭros plu, Ĉinio do alfrontos danĝeron ke diversaj malsanoj kaŭzitaj de fumado de tabako, cigaro, cigaredo kaj pipo nepre disvastiĝos rapide kaj grandskale, kaj neeviteble triono de la viraj junuloj fine mortos.

Nun en Ĉinio ĉiutage 2000 fumantoj mortas. Anstataŭ Usono, Ĉinio jam iĝis la lando, kiu havas la plej multajn mortintojn pro fumado en la mondo. Ĝis 2050 en Ĉinio ĉiutage pli ol 8000 fumantoj mortos; alivorte, la fumado certe mortigos pli ol 3 milionojn da homoj dum nur unu jaro. La enketo atentigis ankaŭ, ke en Ĉinio inter la mortintoj pro fumado 45 % suferis pro kronika malsano ĉe pulmo, 15 % malsaniĝis je pulma kancero, kaj de 5 % ĝis 8 % havis ezofagan, stomakan aŭ hepatan kanceron. Por la sano de la ĉinoj la instanco vokas, ke oni devas severe abstini de fumado kiel eble plej frue.

MU Binghua


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019