MONATO

KOSOVO

La vera kaŭzo de la milito

La tero de Kosovo kaj ties riĉaĵoj allogis fremdajn okupantojn ekde antikveco: estis helenoj, keltoj, makedonoj, romianoj, bizancoj, poste slavoj, osmanoj, denove slavoj, italoj, germanoj kaj dum la dua mondmilito serboj.

Kion enhavas tiu tero? Laŭ studo de prof. Skender Dede el Albanio, ene de surfaco de nur 10 908 kvadrataj kilometroj, oni trovas multvariecon de mineraloj je grandaj kvantoj, igantaj la Kosovo-regionon eble la plej riĉa el Balkanio, eĉ el Eŭropo.

En Fushe-Kosovo, apud Priŝtina, troviĝas giganta tavolo da karbo, ĉ. 12 miliardoj da tunoj – krudmaterialo tre utila por produkti elektran energion, kontentigante ne nur la bezonojn de Kosovo mem sed de la tuta iama Jugoslavio.

Kosovo estas ankaŭ riĉa je plumbo, zinko, arĝento, kadmio, oro, k.a. Per plena ellaboro de tiuj mineraloj oni elĉerpas ankaŭ rarajn metalojn, interalie: indion, germanion, galion, selenon. En sia sino Kosovo havas konsiderindajn rezervojn de nikelo-kobalto, fero, baŭksito, kaolino, argilo, ornamaj ŝtonoj kaj konstruŝtonoj. Krome estas ankoraŭ ne esplorataj rezervoj uzeblaj kiel bazo por metalurgia, kemia kaj ellaborada industrioj.

Ankaŭ la kampoj de Kosovo estas tre fekundaj. Ĉirkaŭataj de montaro ili pliriĉiĝas konstante de aluvioj kunportataj de siaj torentoj kaj riveroj. Tiel oni rikoltas abunde tritikon, maizon, terpomojn, sukerbetojn, fruktojn kaj aliajn agrikulturaĵojn.

Jen la vera kaŭzo de hodiaŭa milito sanguma kaj de ekstrema tragedio de la albanoj de Kosovo, devigataj forlasi perforte sian riĉan teron kaj patrujon.

Bardhyl MEZINI


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019