MONATO

JARMILISMO

Nula debato

En la franca gazetaro – kaj ne nur en la franca – oni multe disputas pri la ĝusta dato de la komenco de la tria jarmilo. Kelkaj asertas, ke ĝi komenciĝos la 1an de januaro 2001; aliaj, ke ĝi komenciĝos la 1an de januaro 2000.

Malfacile estas kompreni, kiel normalaj homoj povus nombri elementojn (arbojn, fostojn, lernantojn, iujn ajn, ion ajn), komencante per la cifero nul. Ekzemple, por nombri dekon, tio finvenus al jena sistemo: la “nula”, la unua, la dua ... la naŭa.

Efektive, se oni komencas je nul, por alveni ĝis 10 oni devas halti je naŭ. En tiu fantazia kazo, la 10a objekto havas la numeron 9. Ja evidentas, ke ĉiuj homoj nombras jene: la unua, la dua ... la naŭa, la deka (sumo: 10).

Sana prudento

En ambaŭ kazoj, la sumo estas la sama, sed la unua ĉi-supra maniero estas sensenca: laŭ sia difino mem, la nul ne estas io, ĝi ne estas elemento, ĝi estas punkto, ekde kiu elementoj estos nombritaj.

Nombru arbojn, kiuj staras flanke de ŝoseo, kaj ekde la punkto nul (kaj ne ekde la “arbo nul”), vi havos: la unua arbo, la dua arbo, ktp. Kaj vi estos nombrinta cent arbojn post ol nombri la centan. Estas evidente, ke la centa arbo troviĝas en la cento. Simpla afero de sana prudento.

Same, la tago ne komenciĝas per la nula horo sed per la unua horo (kiu etendiĝas de la punkto nul ĝis la punkto unu). Danke al tio, ĝi finiĝas per la 24a horo (kiu iras de punkto 23 ĝis la punkto 24).

Do evidentiĝas ankaŭ, ke la unua jarcento ne komenciĝas per la nula jaro, sed per la unua jaro (de la punkto 0 ĝis la punkto 1); kaj ĝi finiĝis per la centa jaro (de la punkto 99 ĝis la punkto 100). La centa jaro estas parto de la jarcento (se ne, ĝi entenus nur 99 jarojn). La unua jarcento finiĝis je la fino de la centa jaro. La dua jarcento komenciĝis je la komenco de la jaro 101 kaj finiĝis je la fino de la jaro 200.

Naive malklera

Sekve, la unua jarmilo, kiu komenciĝis je la komenco de la jaro 1, finiĝis je la fino de la jaro 1000. Kaj la dua jarmilo, kiu komenciĝis je la komenco de la jaro 1001, finiĝos je la fino de la jaro 2000, la 31an de decembro 2000. Ne unu minuton antaŭe!

Cetere, eĉ la plej naive malklera el la historiistoj ja scias, ke jaro 0 ne ekzistis: la jaro, kiu antaŭis la jaron 1 de la kristana erao, estas la jaro 1 antaŭ Kristo, aŭ pli mallonge, la jaro -1. La tago, kiu sekvis la 31an de decembro -1, nomiĝis la 1a de januaro 1 (evidente nur teorie, ĉar tiu maniero nombri la jarojn oficialiĝis nur en la 6a jarcento).

Sed antaŭvideble la amaskomunikaj ĵurnalistoj lacigos niajn orelojn per la “fino de la jarmilo" ekde decembro 1999!

André CHERPILLOD


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019