MONATO

MEZ- KAJ ORIENT-EŬROPO

Malpli da ekonomia kresko en 1998

En studo de la Viena Instituto por Internaciaj Ekonomiaj Komparoj, oni konkludis ke la konjunkturo en la iamaj planekonomiaj landoj de Mez- kaj Orient-Eŭropo malboniĝis preskaŭ ĉie dum la pasinta jaro. Tio kompreneble ne signifas, ke la eniro de tiuj landoj en Eŭropan Union (EU) estos prokrastita.

En la kvin plej progresintaj landoj de la regiono – Hungario, Pollando, Ĉeĥa Respubliko, Slovenio kaj Slovakio – dum 1999 la malneta enlanda produktaĵo (MEP) devus pliiĝi je 3 %, post kiam ĝi estis 3,2 % en 1998 kaj 4,9 % en 1997. Ankaŭ dum la jaro 2000 la ekonomia pliiĝo devus sumiĝi je ĉirkaŭ 3 %. Laŭ Josef Poeschl, aŭtoro de la studo, respondeca faktoro por la pli malgranda pliiĝo en 1998 en tiuj landoj estas la pli signifa malpliiĝo en Pollando de 6,8 al 4,8 %, samkiel la recesio je 2,6 % en la Ĉeĥa Respubliko.

Ne tre rozkolore estas pritaksita la situacio en Rumanio kaj Bulgario. Bulgario ja havas por la tuta 1998 pluson en la MEP de 4 %. Malgraŭ la altega pliiĝo de 19 % en la unua kvaronjaro, tamen proksime al la jarfino de 1998 la lando eniris recesion. Ĉi-jare la bulgara ekonomio devus pliiĝi je 0,5 %. La MEP de Rumanio ree malpliiĝos. Tiu malgrandiĝo je 4 % tamen estos malpli granda ol dum la antaŭaj jaroj (-6,6 % en 1997; -5,5 % en 1998).

La ekonomia rezulto de Rusio devus ĉi-jare malgrandiĝi je 3 % (en 1998: -4,6 %), kaj konservos tiun nivelon ankaŭ dum la venonta jaro. En Ukrainio la recesio devus vastiĝi, kaj tie por 1999 estas prognozata malgrandiĝo de MEP je 2,5 % (1998: -1,7 %).

Laŭ ekspertoj de la viena instituto, prokrasto en la alcelata eniro en la Eŭropan Union por la plej evoluintaj landoj ne okazos. Krome evidentiĝis, ke la esperoj je tre baldaŭa eniro ne estis motivitaj. Konkretajn fiksdatojn la ekspertoj ne volis mencii. La decido ja estos prenita sur politika nivelo.

La ekonomia malpliiĝo dum la pasinta jaro, laŭ vidpunkto de la viena instituto, povas esti klarigita per malboniĝo de internacia konjunkturo, samkiel per la tendenco al revalorigo de iuj valutoj de la landoj transirantaj al merkatekonomio, kaj per la altaj realaj interezoj. Dum 1998 ili estis averaĝe super la antaŭjara nivelo, ĉar malgraŭ la malpli alta prezaltiĝo la interezoj ne malgrandiĝis.

Krom tio alia kaŭzo por la malfacilaĵoj estas tamen la fakto, ke granda parto de la produktejoj en la mez- kaj orienteŭropaj landoj, escepte de Hungario kaj Pollando, fakte estas nesolventaj. Ili estas “nutrataj” per bankkreditoj, kio ŝarĝas la moninstitutojn kaj akrigas la financan krizon. Ankaŭ la restrukturigo de la produktejoj en direkto de modernigo kaj okcidentaj mastrumad-metodoj malfruiĝas, substrekis Poeschl.

Laŭ la ekspertoj de la instituto nun maturaj por eniro en la Eŭropan Union estas Hungario, Pollando kaj Slovenio.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019