Kiam NATO ekbombadis Jugoslavion,
komenciĝis milito ne kontraŭ unu homo,
sed kontraŭ tuta popolo. Komenci militon
estas facile, fini ĝin estas tre
malfacile. Ĉu pere de milito povas solviĝi
iu problemo? Historio montras,
ke ne. Per bombado oni nenion povas pruvi;
krome, la problemoj nur kreskos.
Por solvi mondajn problemojn kaj gardi pacon
kreiĝis post la dua
mondmilito Unuiĝintaj Nacioj. Sed ankaŭ ni
persone povas kontraŭstari
militon kaj krei ĝeneralan, komunan opinion
kontraŭ milito.