MONATO

Sendu elektronikan poŝtkarton

Ĉe la retadreso http://www.all-yours.net/postcard/dp.html oni povas sendi kaj ricevi senkostajn elektronikajn poŝtkartojn. La klarigoj estas ankaŭ en Esperanto. En tri ŝtupoj oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn, ktp, indikas la propran retpoŝtan adreson kaj tiun de la ricevonto. La firmao sendas al tiu retmesaĝon, ke troviĝas poŝtkarto por li aŭ ŝi en la cifereca poŝtejo, kaj sekretan numeron, per kiu oni povas preni la karton. Ĉar oni povas multe pli individue ol per tradicia poŝtkarto krei etajn tre personajn artaĵojn en nur kelkaj minutoj, tiaj “retkartoj” certe estas agrablaj kaj bonvenaj surprizoj por la ricevanto.

Bernhard PABST


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019