MONATO

INTERRETO

Retpoŝtaĵoj venos ekde nun ankaŭ telefone

Ĉu en feria vojaĝo, en aŭto aŭ hejme: estonte Interret-uzantoj ne plu devos rezigni pri la ricevado de retpoŝtaĵoj, se ili ja ne disponas pri komputilo. La germana firmao Siemens jam evoluigis teknikon, per kiu eblas telefone ricevi retpoŝtaĵojn. La skribitaj informoj estas transformataj en parolajn kaj laŭtlegataj al la uzanto.

La nova programo nomiĝas DICE (“Delivering Information in a Cellular Environment” – ankaŭ hispana aŭ itala vorto kun la signifo “diras”). Algoritmo estas aplikata por analizi retpoŝtaĵojn kaj TTT-paĝojn kaj poste aŭdigi ilin kiel parolaĵon. La specifaĵo de la DICE-procedo konsistas en tio, ke grafikaranĝaj trajtoj de dokumentoj estas analizataj kaj komunikataj al la uzanto. Tiumaniere eblas transigi en parolaĵon ankaŭ forte strukturitajn dokumentojn, sen konfuzi ilin.

Por uzi DICE necesas telefone elekti la koncernan servon, kiu troviĝas en propra komputilo, en oficejo aŭ ĉe publika servo. Oni povas elekti per la telefona klavaro diversajn TTT-paĝojn helpe de legosignoj kaj ankaŭ venigi retpoŝtaĵojn. Por multaj taskoj sufiĉas premi malmultajn klavojn kaj aŭskulti. DICE disponas ankaŭ pri foliumilo direktebla per klavoj, per kiu oni povas legi hipertekstojn. La programo obeas parolregajn funkciojn kiel ekzemple “antaŭen”, “paŭzu” aŭ “malantaŭen”.

Al retpoŝtaĵoj oni povas respondi per parolaj komunikoj, kiuj estas liverataj al la korespondanto kiel voĉpoŝtaĵoj. Tiumaniere eblas kompleta komunikado ambaŭdirekta inter Interret- kaj telefon-uzantoj.

DICE povas prilabori ankaŭ ilustritajn TTT-paĝojn. Dum ties aŭdigo estas indiko, ke la komunikaĵo enhavas ankaŭ bildon. La aŭskultanto estas alvokata premi difinitan klavon de la telefono. DICE ekmemoras tiun indikon kaj zorgas pri tio, ke la uzanto povu poste rigardi la bildon ĉe la propra komputilo.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019