MONATO

Senutilaj sindikatoj

Sindikato estas asocio de personoj aŭ societoj por defendi kaj progresigi ekonomiajn komunajn interesojn. De la komenco de la jarcento la sindikatoj estis la ĉefa instrumento de la tiel nomata klasbatalo, t.e. la batalo inter laboristoj kaj mastroj, inter salajruloj, proletoj kaj kapitalistoj, entreprenistoj. En tiu sindikata batalo ĉiuj klopodis por eltiri la maksimumajn avantaĝojn aŭ akordiĝi rilate al la reciproka ekspluatado. Ĝis la 90aj jaroj same la entreprenistoj kiel la salajruloj dependis de tiuj intersindikataj akordiĝoj por pretervivi en la ekonomikaj kaj ekonomiaj ludoj de la produktado. De deko da jaroj okulfrape la sindikatoj fariĝis senutilaj por la klasbatalo.

La kapitalo venkis

En tiu batalo, danke al la teknologia progreso, kiu venigis la aŭtomatajn maŝinojn kaj robotojn, la manlaboro, la laboristoj plejparte ne plu estas bezonataj en la produktado. Tiel la sindikatoj perdis sian efikon. Sindikatisto Jair Mengeguelli el Brazilo, kiu estis feroca agitisto en la 70aj jaroj konfesas: “La tempoj kiam ni havis teruran povon finiĝis”. Antaŭ dek jaroj Jair havis la ridindan povon okazigi 183 strikojn en ĉiu monato. Nun la eksagitistoj, nome de dio, surgenue, petas al la entreprenistoj, ke ili ne maldungu siajn laboristojn, kaj la sindikatoj kunlabore akceptas redukton de salajro je 15 %. Io neimagebla en la eksa konata klasbatalo.

Malbono iĝis bono

La inversiĝo de la valoroj estas klara en la diroj de la mastroj, ekzemple Luís Adelar Scheuer, vicprezidanto de Mercedes-Benz de Brazilo, rimarkigas: “Pasintece nia rilatado kun la sindikatistoj estis agresa, malbonega. Nuntempe ili eĉ invitas min por la festoj.”

Same sindikatestro Luiz A. de Medeiros konfesas, ke la bono iĝis malbono: “Pasintece, la laboristoj portis min en siaj brakoj. Nun ili nur atentas pri tio kion mi diras, kiam ni lotumas premiojn en la kunvenoj.”

Notinde estas, ke en Brazilo la kontribuo al sindikatoj estas deviga por ĉiuj. De antaŭ 1950, pro la faŝismaj leĝoj de diktatoro Getúlio Vargas, ĉiu salajrulo devas “donaci”, jare, unu tagon da laboro. Estas facile diveni kiel veraj fortunoj fluas al politikaj manovroj, sinekuroj kaj pliaj negocaĉoj, nome de sindikatismo, de klasdefendo.

De longe tiuj sindikatoj fariĝis politikaj premgrupoj je la servo ne plu de ĝenerala salajrularo sed de apartaj korporacioj, kiuj eĉ endanĝerigas la tutan stabilecon de la ŝtato, ekzemple la privilegioj ĉe la ŝtatoficistoj de Braziljo.

Triobliĝo de produktiveco

La definitiva senutileco de la sindikatoj estas specife konstatebla ĉe la industrio pri aŭtomobiloj laŭ la evoluo de la lastaj 10 jaroj. Eĉ la sindikato de la metalurgiistoj kaj la sindikato de aŭtomobilfabrikantoj prezentas la jenajn konstatojn:

La nombro de laboristoj falis de: 1988 - 113.000 al 1998 - 104.000 la mezuma salajro (en realoj) duobliĝis de: 1988 - 650 al 1998 1.400 la produktado de veturiloj ankaŭ duobliĝis de: 1988 920.000 al 1998 2.000.000 kaj la produktiveco preskaŭ triobliĝis: 1988 8 al 1998 20

La produktiveco estas la kvanto de aŭtoj fabrikitaj dum unu jaro fare de ĉiu dungita laboristo, en la koncernaj industrioj.

La multnacia tutmonda Ford, kiu baldaŭ inaŭguros tute novan fabrikon, deklaras, ke ĉiu laboristo produktos ĉiujare 85 aŭtomobilojn! Malpli ol 12 homoj por 1000 veturiloj. Kiu ŝtato aŭ sindikato povos devigi Ford dungi 1000 homojn por malpliigi la senlaborecon?

La ĉi-supraj ciferoj estas aparte elokventaj. La duobligo de la salajroj kiu okazis ĉe la metalurgiistoj estas tute escepta. Ĉe la aliaj salajruloj la reala salajro (laŭ aĉetpovo) reduktiĝis. Se la produktado duobliĝis, ĉu la fabrikistoj demandis al si mem, kiuj povos aĉeti la stokitajn aŭtojn, kiuj akumuliĝas en la parkejoj? La produktiveco triobliĝis, sed la prezoj tamen ne trioniĝis. Do kien iras la profitego, se ne en la tutmondigitan spekuladon kaj aĉetadon de robotoj?

Geniaj sindikatistoj

Kiel ni scias, la sindikatistoj estas vere geniaj kaj ili ĵus proponis tute faŝisman planon al la registaro por solvi la krizon: la ŝtato promulgu leĝon, laŭ kiu la malnovaj aŭtoj (pli ol dek jaroj) ne plu rajtu cirkuli!

La ŝtato demetu la impostojn, ĉar tiel la vendo-prezo duoniĝos kaj ĉiuj povos aĉeti novan aŭton! Facile, ĉu ne?

Iom realisma, sociologo Leôncio M. Rodrigues opinias, ke tre malfacile, same kiel la dinosaŭroj, la sindikatoj povos definitive malaperi, sed certe ili devos ŝanĝi sian aspekton kaj funkcion: “En la socioj post-industriaj la misioj de la sindikatoj estas nedifinitaj.”

Konklude: la klasbatalo finiĝis kaj la sindikatoj iĝis senutilaj.

Gilbert LEDON


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019