MONATO

Vakcinado ja helpas

Responde al mia artikolo “Homo, kiu savis milionojn”, naturkuracisto Harald Schicke skribas en sia letero (MONATO, 1998/7-8): “Ne la vakcinado savas milionojn, sed bonaj higieno kaj farto.” Tiaj oponoj kontraŭ vakcinado estas tute naivaj, ĉar kontraŭ variolo savis milionojn ne higieno, sed nur vakcinado. Same estas pri difterio, kokluŝo, morbilo, poliomjelito, ktp. Ekzemple, antaŭ 40-50 jaroj preskaŭ ĉiu homo en la infaneco malsanis je morbilo. Multaj infanoj mortis de la malsano. La plej bona higieno estis senutila kontraŭ tio, ĉar la morbila viruso transmigras nur per aero-guta vojo kaj en la ekstera medio tre rapide pereas. Nur danke al vakcinado morbilo fariĝis malofta. Certe, la vakcinado ne estas absolute sendanĝera. Sed gravaj postvakcinadaj komplikaĵoj (paralizoj, alergiaj perturboj, ktp.) estas multe pli maloftaj, ol la komplikaĵoj de la amasaj malsanoj antaŭ la vakcinada periodo. Kompreneble, ekzistas multaj malsanoj, kontraŭ kiuj helpas ne vakcinado, sed higieno (ekzemple, intestaj infektmalsanoj kiel abdomena tifo, ĥolero kaj disenterio), aŭ sendanĝeraj seksaj kontaktoj (venereaj malsanoj), ktp. Sed nuntempe oponi vakcinadon estas danĝera eraro.

Vladimir LEMELEV, kuracisto-epidemiologo, Rusio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019