MONATO

de Renervo Daŝo

Ne-atenditaj sekvoj

Elirante el la klubejo, li sentiĝis kontenta: almenaŭ du el la ĉeestantoj komencis vere integriĝi en la aferon, eniĝi en la homaranan etoson, la esencan kernon de la internacia lingvo. Antaŭe ili estis venintaj nur por amuziĝi per hazarda akcesoraĵo. Nun la situacio ŝanĝiĝis iom post iom. Tiel pensante li trairis la varman nokton direkte al sia veturilo. Kiam li enmetis la ŝlosilon en la seruron, nigra ombro malmergiĝis ne-aŭdite antaŭ li.

„Levu la manojn! Vian monon! Rapide!”

Kun la unua ektimo Johano obeis. Poste li eĉ plialtigis la manojn. Tiel eble iu preterpasanta rimarkus la rabatakon.

„Rapidu! La monon aŭ vi estos morta!” urĝis la voĉo, kaj samtempe malmolan pistolbuŝon puŝis la agresanto kontraŭ la ripoj de Johano. Tio ekflamigis en la atakato ties profundan malamon kontraŭ trompistoj, koruptuloj, rabistoj, kontraŭ ĉiaj parazitoj kiuj preferas sian propran profiton al harmonia kunvivado de la homa socio. Tia intensa indigno kondensis en Johano sovaĝan fortegon. Lia maldekstra mano forbatis fulmrapide la pistolon, kies pafo frakasis la vitraĵon de najbara aŭto. Samtempe la dekstra pugno de Johano frapegis teruran baton sur la vidalvidan vizaĝon.

En sia juneco Johano estis praktikinta boksadon. Tial lia pugnobato rezultis ege trafa. La atakanto terenfalis. Tuj la piedo de Johano stamfis la kolon de la rabisto kontraŭ la tero. Sango fontis el la buŝo de la krimulo.

„Helpu! Rabatako!” ekvokis laŭte Johano. Du policistoj haste alkuris de proksimo.

En la tribunalo la afero estis tute klara. Tamen la rabisto profitis certan indulgon, danke al sia advokato. Tiu lasta pledis, ke lia kliento antaŭe ĉiam kondutis sendelikte, kaj ekstrema mizero lin motivis al la krimo. Krome li perdis la voĉon pro la piedpremo de la agresito. Johano bedaŭris tion iomete, sed ne tro. Li ja havis la rajton sin defendi, sin savi de mortminaco. Multe pli li maltrankviliĝis pro juna virino rigardanta la juĝistan agadon kun larmantaj okuloj. Glata, tre nigra hararo enkadrigis ŝian palan vizaĝon. Ŝi estas la edzino de la rabisto, respondis la advokato al ĉi-rilata demando.

Johano ne sukcesis kompreni, ke tia virino estas edziniĝinta al krimulo. Tamen la videbla doloro en ŝiaj trajtoj estigis en li profundan kompaton. Amo al la homaro, indigno kontraŭ miskondutuloj, kompato por mizeruloj estis potencaj stimuloj en la vivo de Johano. Do, post kelkaj tagoj li akiris la adreson de la malfeliĉulino kaj letere petis ŝin renkontiĝi kun li en trankvila kafejo.

Ŝi alvenis ĝustatempe, sed iomete malkonfide. Klarigante tuj, ke ŝi ne havas monon por pagi ion, ŝi tamen akceptis proponitan kafon. Johano esprimis sian bedaŭron pri la okazintaĵo. Sed kompreneble, li devis sin defendi. Ŝi komprenis tion. Malgraŭ tio Johano demandis iomete kulpkonscie:

„Diru, kial atakis min via edzo?”

„Li ne atakis vin. Malespere li klopodis trovi monon, ĉar mi kaj mia trijara filineto malsatas. Dum monatoj li kaj mi malsukcesis trovi laboron, ian laboron. Nun, mi ne scias kion fari. Tri jarojn li estos en malliberejo.”

Larmoj ekfontis en ŝiaj grandaj okuloj. Johano sentiĝis nelerte, senhelpe. Iom embarase li demandis:

„Kion vi scias fari?”

„Purigi, lavi”, ŝi balbutis.

„Atendu min morgaŭ je la sama horo ĉi tie. Mi trovos laboron por vi.” Post tiuj vortoj li pagis kaj foriris abrupte. Inaj larmoj lin konfuzis, subfosis lian firmecon.

Telefonalvokoj ĉe gekonatoj kaj amikoj ne fruktedonis. Sed li ne volis rezigni pri sia promeso, ne intencis konfesi sian fiaskon. Tial li proponis al ŝi purigi kaj ordigi lian fraŭlan loĝejon, kvankam ĝenerale li nek ŝatis, nek eltenis purigistinojn. Post lia eksedziĝo antaŭ du jaroj tri tiaj homoj estis laborintaj por li. Sed fakte ili nervozigis lin per siaj bruoj, odoroj, mallertaĵoj. Tiel Johano preferis purigi mem kaj ignori laŭnecese malordon kaj malpuraĵojn. Tial li antaŭvidis la ĵusan aranĝon kun iom da malkonfido. Sed malprave. La ĉeesto de la rabisto-edzino ne ĝenis lin; li ĝin eĉ trovis agrabla. Pro tio li komencis suspekti, ke dekomence jam ama inklino estis kamufliĝinta kiel kompato.

„La monon, kiun via edzo postulis armile, vi ĝin akiris tute senarmile,” li ridetis iun tagon. Sed ŝi ne ŝatis tiun ŝercon, kaj li pardonpetis.

Tiel el ŝia danka submetiĝo kaj lia protektemo iĝis iom post iom tenera rilato, sekve al la fiaskinta rabatako. Tamen ĉiusemajne dum la vizithoroj la edzino iradis al la malliberejo. Revenante de tie, ofte ŝi aperis pli malgaja ol kutime. Tio maltrankviligis Johanon. Ĉu mi ne profitas maldece de ŝi kaj de ŝia prema situacio, li cerbumis. Iun nokton, kiam li kuŝis kun ŝi amore, li demandis dube:

„Ĉu vi amas ankoraŭ vian edzon?”

Hezitante iom, ŝi konfesis: „Tre verŝajne. ... Tion, kion li faris, eble misfaris, li ĝin riskis por mi kaj mia filineto. Krome, li estis mia unua viro. Ĉu vi povas kompreni tion?”

Jes, li povis, kvankam la komprenitaĵo neniel plaĉis al li.

„Kiam li estos elirinta la malliberejon, vi foriros de mi?”

Post iom da tempo ŝi respondis kun petolema rideto: „Eble ne. Sed ni havas ankoraŭ jarojn por sperti nian rilaton. Multaj estas la eblecoj en nia vivo. Krome mi povus vivi kun li plus kvazaŭ-edzo, ĉu ne?” ŝi lin incitetis duon-ŝerce.

Akceptante la ludon, li reciprokis: „Se vi konsentos pri krom-edzino por mi! Egalaj rajtoj por ĉiuj!”

„Ĉu ne konvenas lasi tiajn decidojn por pli poste?” ŝi murmuris premetante sin al li por fini la konversacion.


Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 5 decembro 1999