La kokino de nia najbarino

de Armando Zecchin

Estas noveloj tute fantaziaj, estas aliaj duoninspiritaj de faktoj; la ĉi suba priskribas sole faktojn, nome realan eventon kiu markis mian memoron, eble mian vivon. Do mi rakontas kvazaŭ forigante premon el mia konscienco.

Kuris la jaro 1935. Mi, dekjarulo pliaĝa el kvar gefratoj, kun la patrino loĝis en kvar ĉambretoj kies flankaj muroj estis komunaj kun aliaj loĝejoj, kiuj ĉene formis linion dudekmetran: ok domaj pordoj alkondukis al longa kaj strikta korto. Mia patro, el la malalta Padova (norda Italio) ebeno, bicikle vagis tramonde serĉante laboron post longa kaj malsatiga senlaboreco.

Iun tagon post la okazaĵo de tiu ĉi novelo, li skribis ke li fine trovis okupon per rekta interveno de “il Duce” (“la gvidanto”, kromnomo de la fondinto de faŝismo), kiun li sukcesis renkonti ĉe la “Casa de Fascio” (domo de faŝistaro) de la urbeto Latina, kie oni laboris por senakvigi la “agro romano”n (putra marĉo, salubrigita per grandiozaj publikaj laboroj en la 30aj jaroj). Laŭ lia rakontado, li kompatveke kriis, el inter la laborista delegitaro tra kiu li ruze enŝteliĝis: “Por mi entreprenoj ne havas laboron, dum mi havas infanojn”. Mussolini (Duce), ignorante la konsternon de la ĉeestantaro, antaŭenpaŝis du metrojn, faris kelkajn demandojn: “kiom da infanoj? via regiono? eksbatalanto?”, kaj per unu mano tuŝetante lian ŝultron per la alia enmanigis al mia patro moneron je kvin liroj (semajna salajro de laboristo en la jaro 1935). La patra letero anoncis dungiĝon kaj ĝuste poŝtmandaton je kvin liroj.

Ĉar en la familio neniu sciis pri la dungiĝo kaj la mandato, mia patrino havis gravan tenton kaj falis en ĝin: ŝteli kokinon por, almenaŭ unufoje, satigi per delica nutraĵo siajn kvar gefilojn, kiuj eble ne memoris la kokinan guston ...

Sed de kiu forŝteli? La ĉekortaj familioj estis malriĉaj preskaŭ same kiel ni, krom unu kies patra membro ĝuis je ŝtata posteno sekuriganta la panon kun hejmo kaj neĉifitaj vestaĵoj, kaj ankaŭ kun la naiva envio de la najbaroj.

Mia patrino kaptis ĝuste ties kokinon, haste kaj iom senkompate – por malhelpi ĉiel kriaĉajn bruojn – ĝin sufokis, metis en bolantan akvon por ĝin senplumigi pli rapide, zorge envolvis la plumaĵojn kaj internaĵojn en papersaketon kaj sendis min ĉion dispeli en fluantan kanalan akvon.

Tio okazis je la unua posttagmeze. Vespere ni ĉiuj estis manĝantaj kokinan viandon, taksatan tiam porriĉula nutraĵo, pri kies fabela odoro ni infanoj eĉ la memoron ne havis. Jen la patrino donis al ni ĉiuj po abunda kokinaĵo en maizkaĉo.

Sed neatenditaĵo invadis nin ĉetable sidantajn, preskaŭ silentaj, je tiu silento kiu etsuferas la hororon provi kvietigi riproĉan konsciencon, almenaŭ en mi, dekjarulo, kaj sendube en mia patrino. Jen la neatenditaĵo, kiu en mi kaj en la patrino blokis la apetiton kaj dezirigis, ke pladoj kaj teleroj malaperu en nenion. Subite iu frapis ĉe la pordo: estis nia najbarino, kiu venis rakonti pri la malapero de unu el siaj ok kokinoj.

Mia patrino tuj alpaŝis la sojlon eksteren de la pordo, firme decidinte ne retreti de la pozicio por ne permesi al la fremdaj okuloj esplori la tablon.

Tra la duonmalfermita pordo, miaj oreloj aŭskultis la rakontadon, la bedaŭrindaĵon kaj la malbonfaraĉon de la ŝtelisto, kiu certe “ne malproksimas”, dum trarampis en mi la sento de malvenko kaj spirita frakasiĝo. Mia patrino aŭskultadis elmetante, de tempo al tempo, kondamnajn frazojn miksitajn kun la aŭguro kaj espero ke la kokino morgaŭ eliru el heĝoj kaj kreskaĵoj ...

Miaj fratoj dume plu manĝis silente, je tiu silento, mi opinias, devenanta el la deziro perdi nenion el tiuj bongustaĵoj; mi, male, manĝis tro rapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon de sur tablo, kie ĉio estis fariĝonta krimpruvo.

Estis neeble, ke la karakteriza saŭca bonodoro ne blovighu el la tablomanĝo ĝis la nazo de nia najbarino.

La babila turmentado daŭris ĉirkaŭ dek minutojn. Kian liberigan suspiron elmetis mia patrino, kiam nia najbarino rezignis la pozicion kaj la pordo fermiĝis! Ŝi rekomencis manĝi silente, humiligita interne kaj ekstere, kvankam ne montrante siajn sentojn, dum miaj gefratoj, jam altiritaj de la amiketaj voĉoj el la korto, estis, gaje, elhejmiĝantaj, ne tro atentante, feliĉa naivo, la rekomendojn ne aludi al la kokinaj delicoj de la vespermanĝo.

Ni finis la manĝadon, jam kontraŭvole. Ni zorgis elimini ĉiun restaĵon, kolektis ostojn kaj kion ajn odorantan kokine. Kaj mi reiris al la kanalo.

La fakto lasis en mi dumvivan stampon; precipe ĝi markis en mi sensan imagon pri iuj fundamentaj sentoj. Ekzemple:

Se mi volas senti, kio estas humiliĝo, mi vidas mian patrinon ĉesojle aŭskultantan nian najbarinon.

Se iu min demandas, kio estas rimorso, mi realvokas la neregeblan splitiĝon de pensoj kaj timoj kaj kulpo kaj honto de tiu vespermanĝo.

Se mi volas konkrete senti, kio estas kristana amo, mi revidas tiun najbarinon, kiu ĉion komprenis sed nenion riproĉis kaj ĉiam konservis al ni la saman amikecon.

Se mi volas priskribi la trajtojn de la senrimorsa pento, mi reaŭskultas la lastan preĝdediĉon de la vesperpreĝo de nia patrino: “Ni preĝu por la personoj, kiujn ni skandalis aŭ damaĝis.”


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999