IRLANDO

Astronomia festivalo  

La mez-irlanda graflando Offaly [ófali] (gaele Uíbh Fháilí) estas fama en la historio de astronomio. En la 19a jarcento tie estis konstruita “la astronomia levjatano”, tiam la plej granda teleskopo en la mondo (vidu raporton en MONATO 6/1998, p.  14). Grafo Rosse, la konstruinto, malkovris per ĝi la spiralan galaksion Kirlakvo. Alia fama astronomo, Joly [ĝoli], naskiĝis en la sama graflando, en la urbo Tullamore [tulamór] (gaele Tulach Mhór).

La astronomian tradicion daŭrigas la Tulamora Astronomia Societo, kiu en 1999, de la 19a ĝis la 21a de marto, okazigos astronomian festivalon “Kosmos”, en la rajda kaj gasteja centro Annaharvey [anaharve] apud Tullamore, kie partoprenantoj povos ĝui ne nur la astronomian eventon sed ankaŭ rajdadon. Prelegos sep fakuloj pri astronomio kaj scienco, kaj estos ekspozicio kaj distraĵoj. 

IRL


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999