VIENO

Kelta arbocirklo

En Vieno, rande de la arbaro, staras stranga arbocirklo.  Jam en 1996 aĉetis la asocio “Savu la Arbaron” la grundon, kiu alie fariĝus golfludejo.  Per helpo de sponsoroj oni plantis 18 arbojn en cirklo kaj 4 interne de la rondo.  La ĉirkaŭaĵo estas formita kiel amfiteatro.

Laŭ la kelta mondkoncepto ekzistas rilato inter naskiĝtago kaj certa arbo.  Tiu arbo estas ankaŭ simbolo por la karaktero de la koncerna homo.  Kvar arboj koncernas nur po unu tagon:  Kverko (21a de marto), betulo (24a de junio), olivarbo (23a de septembro) kaj fago (22a de decembro); do ili simbolas la komencojn de la sezonoj. La aliaj arboj reprezentas po du tempospacojn, ekzemple la abio la 2an ĝis 11a de januaro kaj 5an ĝis 14a de julio. La aliaj arboj estas:  ulmo, cipreso, poplo, cedro, pino, saliko, tilio, avelarbedo, sorparbo, acero, juglandarbo, hipokaŝtano, frakseno, karpeno, figarbo, pomarbo kaj taksuso.  Eble estas hazardo ke la regiono nomiĝas Am Himmel (ĉe la ĉielo)!  La deveno de tiu nomo estas neklara.

Vintre la mediteraneaj oliv- kaj fig-arbo estas zorgeme protektataj kontraŭ frosto per pajlo; la aliajn oni povas la tutan jaron libere aliri.  Tiam sensoro ŝaltas magnetofonon kaj oni aŭdas klarigojn pri la arbo.  Tio estas senkosta, sed en proksima kabano haveblas faldprospektoj kaj pagiloj por subteni la asocion.

La alirebleco:  Veturu per tramo 38 ĝis Grinzing [grincing] kaj iru laŭ Himmelstraße (Ĉiel-Strato) supren al la cirklo.  Kiu ne estas marŝema povas veturi de Grinzing per buso 38A ĝis Cobenzl [kobencl]; de tie oni piediras nur kvin minutojn.

Walter KLAG


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999