MONATO

KINO

Himno al toleremo

Unu el la plej grandaj malfacilaĵoj por samseksemuloj – eble post sinakceptado kaj trovo de ampartnero – estas “burĝonado”, t.e. la deklaro de seksaj preferoj al ĉirkaŭuloj, precipe al familianoj. Tia deklaro estas la kerno de nova franca filmo Pourquoi pas moi? (Kial ne eĉ mi?) de Stéphane Giusti [stefán ĝusti]. Ĝi estas grava temo kun ega amuzpovo.

La kvar protagonistoj – Camille, Eva, Ariane kaj Nico – estas bonaspektaj junaj profesiuloj, tute normalaj. Kaj ili estas gejaj, kion iliaj gepatroj malscias. Post jaroj de kaŝvivo kaj komplikaj klariĝoj ili plui ne povas.

La kvar amikoj elektas la klaran vojon: burĝoni. Kaj, por faciligi al si la taskon, ili tion faros ĉiuj kune. Ili decidas inviti siajn gepatrojn pasigi la semajnfinon ĉe la patrino de Camille, la sola, kiu jam scias, kaj kiu bonkore akceptas la vivon de sia filino. Dum bongusta manĝo, ili senvualigos sian sekreton.

Propra vivo

Sed estas problemo: la gepatroj havas apartecojn, malfaciligantajn la burĝonadon. La patro de Eva estas vireco enpersona: renoma matadoro. La patrino de Nico, konata kantistino, estas ĉiam fuĝanta la ĉasadon de foto-ĵurnalistoj. Kaj la patro de Ariane, universitata profesoro pri genetiko, estas tirana dekstrema patriarko. Iliaj reagoj estas do timindaj. Jen grava demando por gepatroj: kiel akcepti, ke gefiloj havas siajn proprajn vivojn?

Jen agrabla filmo, kiu volas progresigi la toleremon pere de ridado. Unufoje oni ridas kun la gejuloj anstataŭ kontraŭ ili. Unufoje en tia filmo plias gejaj virinoj ol viroj. Gratulinde, la tri bubinoj ne estas virecaj “dokistinoj”; siaflanke la bubo ne estas ineca histeriulo sed piedpilkisto.

La dialogoj estas gajaj, leĝeraj, lertaj. La kliŝoj de la geja medio fidelas al la vivo, sen troigo. Malgraŭ tia naiva ĝeneraligo, ke la gejuloj estas maldekstremaj kaj progresemaj dum la “heteruloj” (malsamseksemuloj) estas dekstremaj kaj regresemaj, la filmo estas ĉarma kaj vidinda. Ĝi estas ankaŭ tia “utila” filmo, kiun samseksemuloj mem povas vidi kun amikoj aŭ kun gepatroj, por komprenebligi aŭ simple por kunridi.

Marteno ECOTT


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019