MONATO

JURO

Preterleĝa televidado en Eŭropo

Jam antaŭ multaj jaroj aperis en Eŭropo pagendaj televidkanaloj, kiuj ĉifras la bildon, kaj kelkfoje ankaŭ la sonon, por malebligi al neabonantoj spekti la programojn.

De la komenco estis bataloj inter nepagemaj spektantoj kaj la televidokanaloj, kiuj volas pagigi ilin. Unu el la unuaj pagendaj televidkanaloj estis Canal+ en Francio, kiu unue elsendis tra teraj ondoj, same kiel ordinaraj kanaloj. La unua ĉifrosistemo de Canal+ estis tiom simpla, ke spertaj elektronikistoj baldaŭ fabrikis proprajn malĉifrilojn. Post monato, ĉiutaga ĵurnalo intencis aperigi instrukcion, per kiu iu ajn povus fabriki propran malĉifrilon. La franca registaro devis haste krei leĝon por malpermesi la publikigon, kaj samokaze malpermesis la uzon kaj vendon de neoficialaj malĉifriloj.

Hodiaŭ oni uzas iom malpli simplajn ĉifrosistemojn. La baza ideo en ĉifrado de analoga televido estas, ke oni sendas la bildon en malĝusta ordo. Spektanto sen malĉifrilo vidas senutilan bildon; kvankam ĉiuj informoj ĉeestas, ili estas malordigitaj.

Post la unuaj fiaskoj (la ĉifrosistemo de Canal+ ne estis la sola, por kiu tre rapide aperis neoficialaj malĉifriloj) la kreantoj de ĉifrosistemoj ekuzis dutavolan sistemon. Anstataŭ havi unu elektronikan aparaton, kiu malĉifras, sed kiun oni devas ŝanĝi ĉe ĉiuj abonantoj, se oni volas ŝanĝi la algoritmojn – kio estas multekosta kaj malfacila – oni kreis novajn malĉifrilojn, kiuj akceptas inteligentajn kartetojn, similajn al telefonkartoj.

Kartetoj

Nun la malĉifrilo havas la bazan bildotraktilon, kiu ebligas reordigi la pecojn por rekonstrui la ĝustan bildon, sed ĝi lasas al la kartetoj trakti la datenojn, kiuj indikas, kiel remeti la pecojn. Tiuj kartetoj enhavas procesoron por malĉifri ciferecan datenaron, kiu venas kun la ĉifrita bildo en simila maniero kiel teleteksto. La karteto malĉifras tiujn datenojn kaj resendas al la aparato la informojn necesajn por reordigi la bildon. Tiel, se aperas neoficialaj kartetoj, sufiĉas ŝanĝi la kartetojn kaj ne la tutan aparaton.

Ekzistas do por neoficialaj spektantoj du atakanguloj: oni povas aŭ reprodukti la tutan aparaton, aŭ imiti la oficialajn kartetojn. La preferata atakangulo dependas de la aparta ĉifrosistemo atakata.

La plej longe kaj konstante atakata sistemo sendube estas la sistemo Eurocrypt uzata kun la televidelsenda sistemo D2-Mac. Ĝi estas nun uzata ĉefe de nordiaj satelitaj kanaloj kaj kelkaj tuteŭropaj erotikaj kanaloj. Ĝi estis multe uzata ankaŭ en kabla televido, kie nun oni anstataŭigas ĝin per cifereca televido. Nordiaj kanaloj elsendas ĉefe subtitolitajn anglalingvaĵojn, kiuj allogas larĝan publikon ekster la nordiaj landoj. Kun Eurocrypt la populara atako estas per imitado de la inteligentaj kartetoj. Haveblas kaj komercaj kartoj, kaj senkostaj programoj por popularaj kartetoj bazitaj sur malmultekostaj unublataj komputiletoj, kiel PIC 16F84 de la firmao Microchip. Programoj facile troveblas en Interreto, kaj oni povas programi karteton per normala komputilo, uzante malmultekostan serian interfacon. Programilon kaj neprogramitajn kartetojn oni povas aĉeti aŭ mem konstrui por malpli ol 50 eŭroj. Oni povas ankaŭ aĉeti kartetojn programitajn de aliaj homoj, sed tio ne estas konvena, kiam la televidfirmaoj aktualigas siajn algoritmojn, dum sufiĉas elŝuti la novan version de la malĉifroprogramo el la reto, kiam oni havas propran programilon. Alia rimedo estas uzi interfacon, kiu konektiĝas unuflanke al komputilo kaj aliflanke al la karteta konektilo de D2-Mac-ricevilo aŭ -malĉifrilo, kaj imiti la karteton per la hejma komputilo.

Antaŭe, neoficialaj kartetoj simile haveblis por la ĉifrosistemo Videocrypt uzata por britaj satelitaj kanaloj kiel la popularaj kanaloj de Sky. La lasta generacio de oficialaj kartetoj estas tamen pli komplika; ankoraŭ ne aperis neoficialaj kartetoj.

Perforta atako

Relative lastatempe aperis novaj malĉifriloj por la sistemo Nagravision, uzata de Canal+ en multaj landoj por teraj elsendoj kaj por kelkaj satelitaj kanaloj, inkluzive de germanlingvaj Premiere kaj Teleclub. Tiuj malĉifriloj ne atakas la kartetojn, sed rekte la ĉifrosistemon. Nagravision estas sistemo, kiu sendas la liniojn de bildo neŝanĝitaj, sed en malĝusta ordo. La algoritmo havas por ĉiu bildo po unu ŝlosilon el ĉirkaŭ 32 000; normale tiun ŝlosilon donas la enkarteta algoritmo. El la ŝlosilo oni kreas tabelon por ĝuste reordigi la liniojn.

La novaj malĉifriloj perforte atakas la problemon kaj simple provas ĉiujn eblojn. Por trovi la ĝustan eblon ili komparas kelkajn parojn da linioj, kiuj, kun la testata ŝlosilo, estus apudaj en la bildo. En normala televidelsendo apudaj linioj ordinare estas tre similaj. Elektiĝas la ŝlosilo, kiu donas la plej bonan rezulton post komparo de tiuj apudaj linioj. La sistemo mirinde funkcias, eĉ se oni faras ne multajn komparojn – sufiĉas nur kelkdek paroj da punktoj – krom por unukoloraj bildoj sen kontrasto, kiel ekzemple la fino de filmo, kiam aperas nur teksto sur nigra fono. Tiaj malĉifraj programoj haveblas por ordinaraj hejmaj komputiloj kun televidkarto, kiuj iĝis intertempe sufiĉe potencaj por tiu tasko – malfacile imagebla afero, kiam oni inventis la sistemon. Senkostaj programoj haveblas ĉefe por Linukso kaj Vindozo, sed ofte oni donas la fontprogramon.

Tia perforta atako teorie estas uzebla kontraŭ Eurocrypt kaj Videocrypt, kiuj ne reordigas la liniojn, sed tranĉas unuopajn liniojn kaj kopias la eltranĉitan parton ĉe la fino de la linio. Nun tio funkcias tamen nur eksperimente kaj postulas pli rapidajn komputilojn – aŭ pli efikajn algoritmojn – por doni senĝene rigardeblan televidaĵon.

Ciferecaj sistemoj

Nun furoras, apud ekzistantaj analogaj elsendoj, novaj ciferecaj elsendoj uzantaj la normon DVB (Digital Video Broadcasting – cifereca televid-elsendado), kiu densigas la bildojn kaj sonon per la teknologio MPEG2. La DVB-normo ne inkluzivas ĉifran normon por pagtelevido, sed ebligas ĉifradon de la densigita datenfluo. Pluraj ĉifrosistemoj estas uzataj, kiuj, same kiel la analogaj, uzas karteton por parto de la algoritmo. En cifereca televido ne eblas perfortaj atakoj ĉe la nivelo de la bildo. Do, ĝisnunaj atakoj imitas kartetojn. Bedaŭrinde ne haveblas kartetimitiloj liberaj (t.e. kun publika fontprogramo), sed ja komercaj kartetoj por la ĉifrosistemo Irdeto, uzata ĉefe de germanaj kaj italaj kanaloj.

Eŭropaj leĝoj

Kio pri la jura situacio? Oni facile kredas, ke senpaga rigardado de pagendaj televidkanaloj estas kontraŭleĝa, sed ne estas tiom evidente, ĉar, kvankam la plej multaj eŭropaj landoj akceptis leĝaron kontraŭ neoficiala malĉifrado, tiuj leĝoj kutime ne malpermesas malĉifri eksterlandajn kanalojn, al kiuj oni normale ne povus aboni. Ja malmultaj eŭropaj kanaloj akceptas abonojn ekster sia ĉefa merkato, pro tio, ke usonaj filmofirmaoj kaj aliaj programproduktantoj vendas siajn programojn laŭlande – tiel ili povas revendi la rajton por la sama programero plurfoje. Iuj neoficialemuloj argumentas, ke ili neoficiale spektas kanalojn, kiujn ili ne povas laŭleĝe aboni, nur por kontraŭi tiun televidan disdividon de Eŭropo.

Sekve de premo de televidokanaloj, Eŭropa Unio antaŭnelonge eldonis direktivon, kiu celas malpermesigi profitadon per vendado de neoficialaj malĉifriloj aŭ kartetoj. Ĝi tamen ne celas malebligi la privatan uzadon aŭ publikigon de liberaj komputilaj programoj kaj informoj pri ĉifrosistemoj.

Franck ARNAUD


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019