MONATO

EŬROPA UNIO

Pli maljunaj, pli saĝaj, pli flekseblaj

La eŭropanoj iĝas ĉiam pli maljunaj kaj havas malpli da infanoj, laŭ informo de Eurostat, la statistika servo de Eŭropa Unio (EU). La procentaĵo de civitanoj havantaj pli ol 60 jarojn konstante kreskas: ĝis 2020 ĝi atingos 30 % de la EU-loĝantaro. Samtempe, meza EU-civitano apartigas pli da tempo por klerigo. Ĉiam pli oni sendas siajn infanojn jam en la kvara jaraĝo en antaŭlernejon. Krome, la nombro de studentoj en EU pliiĝis dum la jaroj de 1980 ĝis 1995 je 75 %.

En la vivdaŭro la virinoj estas superaj. Knabino hodiaŭ naskita en EU povas kalkuli je aĝo de 80,5; knabo povas atendi aĝon de 74. La ŝancoj atingi tiun aĝon en bona sanstato tamen estas ne tro bonaj. Kvankam du trionoj de la eŭropanoj fartas bone, malsaniĝas pro kancero ankoraŭ triono de la viroj kaj kvarono de la virinoj antaŭ la 75a jaro. Preskaŭ 30 % de la loĝantoj super 15 jaroj fumas ĉiutage kaj kvarono plendas pri streso en la laborloko.

Gravaj ŝanĝoj okazis ankaŭ en la eŭropa labormerkato. Klerigo komenciĝas pli frue kaj finiĝas malfrue. La pliiĝo de laborformoj kiel partatempa laboro, limigitaj laborkontraktoj kaj elastaj labortempoj kreis en la lastaj dek jaroj pli flekseblan labormerkaton. La proporcio de laborantoj en la servo-sektoro altiĝis de 58 % en 1986 al 65 % en 1996. Kvankam la malneta enspezo entute pliiĝis, virinoj perlaboras en EU en ĉiuj profesioj pli ol 10 % malpli ol viroj.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019