LITOVIO

Viraga Viagra

Lastatempe atingis Litovion la kuracilo Viagra, kiu laŭraporte plibonigis la vivon de dekmiloj da impotentuloj.  Ĝi estis enportita per aparta mendo kaj akompanita de sekuristoj. Alveninte, la kuracilo estis deponita en speciala sekurejo kun metala pordo. Vidbend-kameraoj protektis la ejon.

La unua sendaĵo valoris 1,5 milionojn da litovaj lidoj (ĉ.  380 000 usonaj dolaroj) tamen en Litovio ĉiu tablojdo vendiĝos kontraŭ ekvivalento de 12 usonaj dolaroj – multe pli ol en najbaraj Latvio kaj Estonio.  Pro la alta prezo kaj pro tio, ke la tablojdoj haveblos nur laŭ kuracista recepto, oni ne antaŭvidas grandajn vendojn.

LAST/PG


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999