MONATO

KONGO

Ekonomio dum la milito

La 2an de aŭgusto 1998 ekis interna milito en Konga Demokratia Respubliko (KDR). En la oriento de la lando, la ruanda kaj uganda armeoj, subtenitaj de kelkaj konganoj, ekmilitis kontraŭ la armeo de KDR.

Du tagojn poste la armeoj atakis ankaŭ la okcidentan parton de la lando por regi la provincon Maltalta Kongo, unu el la ĉefaj elementoj de la landa ekonomio. Tie estas la nura marhaveno de la lando kaj la plej granda baraĵo de Afriko. Pro tio la provizado de la ĉefurbo Kinŝaso kaj de granda parto de la lando estis interrompita. Dum preskaŭ du semajnoj mankis ankau elektro en la ĉefurbo.

Krome estis manko de benzino. Tio kolerigis la registaron, ĉar estis sufiĉa kvanto en la deponejoj sed la benzinokomercistoj ne volis vendi, ĉar multaj el ili subtenas la atakantojn. Post trisemajna traktado la komercistoj akceptis vendi benzinon je normala prezo. Malgraŭ tio, la trafiko restas malfacila.

La krizo ankaŭ faligis la kurzon de la konga franko (KF). Antaŭ la milito unu usona dolaro (USD) valoris 1,4 KF. La valoro de USD rapide kreskis ĝis 4,4 KF. Cirkulis falsaj KF-biletoj. Fine de 1998 USD valoris 3 KF.

Dum multaj monatoj, la ŝtataj oficistoj ne estas salajritaj. La profesoroj de la universitato ricevis de la prezidanto donacon je ses milionoj da KF. La prezidanto promesis, ke la popolo dum tri monatoj ne devos pagi konsumon de akvo kaj elektro.

Zandandu Ntomono ZOLA


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019