KONGO

Ĉu Kabila-kabalo?

Post kiam Kabila fariĝis prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) en majo 1997, malboniĝis la rilatoj kun Francio.  Kabila, kiu publike laŭdas tutafrikanismon kaj volas, ke okcidentaj landoj nur akcesore helpu afrikajn ŝtatojn, eĉ minacis, ke DRK eliros el asocio de francparolantaj landoj.

Pro tio Kabila ne sentis urĝan bezonon viziti la okcidentan landon.  Fakte oni devis atendi militon en aŭgusto 1998 en orienta DRK kontraŭ Ruando kaj Ugando, ĝis normaliĝis rilatoj inter Francio kaj DRK. Tiam oni invitis Kabila al kunveno de afrikaj ŝtatestroj en Francio, okazonta en novembro 1998.  

Ekstermi

  Kvin tagojn antaŭ la kunveno oni akuzis Kabila pri pluraj krimoj.  Laŭ komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, Kabila malobservis la civitanajn rajtojn en sia lando.  Ankaŭ la registaro de Ruando asertis, ke armeanoj de Kabila mortigis kaj celis ekstermi tutsiojn (membrojn de la Tutsi-tribo de Ruando, Ugando kaj Burundio), kiuj militis en DRK en 1997. Opoziciano loĝanta en Belgio pretendis, ke Kabila amasbuĉis hutuojn (membrojn de la Hutu-tribo rifuĝintajn el Ruando al DRK en 1993).

Malgraŭ tio, Kabila estis akceptita en Romo kaj de la papo kaj de la itala registaro, kaj ankaŭ en Bruselo, antaŭ ol partopreni kunvenon en Parizo.  Kiam oni demandis la francan prezidanton Chirac [ŝirák], kial li akceptas homon akuzitan pri tiom da krimoj, Chirac respondis, ke lia devo ne estas akuzi, sed serĉi pacon en Afriko.

Zandandu Ntomono ZOLA


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999