Monato

de Pejno Simono

La lernemulo

Ĉu ankaŭ vi envias jenajn homojn, kiuj kapablas paroli fremdajn lingvojn, senpene komutantajn de la Greka al la Turka? De la Turka al la Albana? De la Albana al la Kroata? Kaj ĉiujn ĉi lingvajn miraklojn ili okazigas en iomete kadukiĝinta turista buso eĉ sur neasfaltita strato kaj en lando kun popolo je duono ne posedanta scion pri la alfabeto. Kaj tiam, kulmine, iam poste dum fothalto antaŭ monumento de la plej fama filo de la nacio - jen aŭdiĝas: „Gesinjoroj, necesejon vi trovos maldekstre rekte apud la memoraĵbutiko. Ladies and gentlemen, the lavatories are over there on the left hand side of the ...”, kaj sammomente klariĝas, ke ili aldone scias la Anglan, Germanan, Francan, Italan kaj Rusan. Poste antaŭ Ĉinzano en la hotela drinkejo, kvazaŭ por finpruvi vian malsuperecon, tiu modesta miraklulo flankteme raportas, ke li ĵus okupiĝas pri la Pekin-Ĉina lingvo kaj pro tio ĉiun tagon aŭskultas kurtonde Radion Pekinan.

Nu, ankaŭ Helmuto, kiel ni ĉiuj, iam devis tiel kruele suferi. Ne estis tiel, ke Helmuto ne sciis fremdan lingvon. Aparte de sia denaska Germana, tiu juna familifondinto, fiera generinto de du infanoj, 7-jaraĝa Patriko kaj 9-jaraĝa Suzana, konsentite, per iugrada plene sensignifa biologia helpo de sia bela edzino, Helga, nu, ankaŭ li sciis sufiĉe bone la Anglan. Li devis en sia profesio ofte uzi tiun ĉi lingvon en tre diversaj situacioj. Lerneje, li studis ankaŭ la Francan, sed pri tiu li neniam sukcesis. De lia vidpunkto iugrade bedaŭrinde, en Germanujo homoj sciantaj la Anglan estas tiom oftaj, kiom homoj portantaj mallongkruran ledpantalonon en Bavarujo. Sekve lia lingva kapablo vere ne iel distingis lin de la vulgara popolo. Verdire ĉiu almozulo en Germanujo povas komprenigi sin Angle.

Pro tio eble Helmuto klopodis konvinki sian Helgan, ke tiun jaron oni nepre feriu en Francujo. Li volis fine funkciigi sian forgesitan Francan. Helga ne tre entuziasmiĝis pri tio kaj laŭe iomete dube rigardis al la vizaĝo de sia fervoranta edzo de inter siaj du longegaj brune nigraj harplektaĵoj. Helga verdire pli indianinis ol germaninis. „Nu, jes”, ĵuris Helmuto, „mi bezonas la Francan profesie.” Jen glata mensogo. Li bezonis la Francan nur por konvinki sin, ke li estas plene civilizita homo, ĉar evidente civilizita homo parolu almenaŭ la Anglan, la Germanan, la Francan kaj la Hispanan. Pri la Hispana li atentu pli poste, nun estu la horo de la Franca. „Mi rajtas ferie uzi la aŭton de la firmao”, li aldonis. Kaj ne pridisputeble, jen tre konvena trajto de lia dungokontrakto. Li rajtis veturi laŭplaĉe kaj ĉe tio la firmao eĉ pretis pagi lian benzinon.

Helga neniel malamis Francujon. Laŭ ŝi jen eĉ bonega ideo veturi Francujen. Do ŝia malentuziasmo fundamentiĝis ne sur la fakto, ke la francoj, kiel ĉiu scias, estas jam ekde almenaŭ cent jaroj la pramalamikoj de la germanoj. Verdire ŝia hezito baziĝis sur tre malbonvena trajto en la karaktero de ŝia edzo. Helmuto estis freneze lernema. Li lernegis ĉion.

Ekzemple elektronikon. Egale kiam kaj kie, li ĉiam sidis kun formulplena faklibro en la mano kaj estis tute ne alparolebla.

„Ni havas tre altan telefonfakturon tiun ĉi monaton kaj la jam antaŭmonate mankanta pago por la elektro same urĝas!”

„Mmmm.”

„Ni ne povas pagi.”

„Mmmm.”

„Ĉu vi aŭdas? Nia konto estas minusega kaj jam tricent markojn trans nia kreditlimo. Vi devos paroli kun la bankestro.”

„Mmmm.”

„Vi estas idioto!”

„Mmmm.”

„Mi enlitiĝis kun la frizisto, li estas pli lerta ol vi en la lito!”

„Mmmm. Ĉu vi diris ion al mi, kara amata musineto?”

Plej furioziga por Helga estis sendube tio, ke ŝi tute ne komprenis tion, kion li studis.

Tiel statis ekzemple pri fotografio. Helmuto aĉetis amason da faklibroj kaj mense malĉeestis dum pluraj monatoj. Liaj damnaj libroj invadis eĉ ŝian nuptan liton. Post lia fotografia fazo sekvis lia fotografada fazo. Tiu montriĝis eĉ pli terura. Unue la kostoj por la tutaj objektivoj. Ĉiam li bezonis plian, kiu ĝuste mankis. Intertempe li havis iksnombron da ili - de 500-mm-a spegulobjektivo plus fokusdistanca duobligilo ĝis fiŝokula objektivo. Ankaŭ pri tio Helga ne havis iun imagon. Kial spegulobjektivo spegulu, se onidire la fotilo mem jam entenas speguleton? Kaj kiel fiŝokula objektivo fiŝokulu? La dua ĝenaĵo estis la fotado mem. Laŭ minuta takto ĉiu familiano devis iel speciale agi - denove preni la kaserolon - denove precize kiel antaŭe senŝeligi terpomon - pli videble rideti. „Pli rektiĝu, pli malrektiĝu, alten, malalten, dekstren, pli proksimen.” Ktp, ktp. Ĉiumomente embuskis atenco de blindiga fulmlampo. La plena hororo ekestis, kiam Helmuto komencis fari portretojn de la tuta familio. Tio daŭris horojn kaj horojn. Ĝis la fino de la sesio nevarie ambaŭ infanoj ploraĉis kaj ŝi estis tute nervigita. Evidente la portretoj estis poste perfektaj.

Sed Helga sciis defendi sin. Iun septembron post granda kverelo ŝi ŝlosis sin en la dormoĉambro por plori. Elplorinte, ŝi subite memoris, ke la fotilarujo de Helmuto estis en la vestoŝranko. Insida ideo atingis ŝin. Kia festo! Ŝi decidis elĵeti objektivon post objektivo tra la fenestro - de la unua etaĝo - ĝis Helmuto petos pri pardono kaj promesos estonte pri ... Hodiaŭ, jarojn pli poste, ŝi eĉ ne plu scias pri kio. Ĉiuokaze, Helmuto tute ne kapablis imagi tiom fian atencon kontraŭ siaj trezoraĵoj, kaj ĝis li vere ekkredis pri la trafenestra flugado de siaj objektivoj kaj, hororigite, fakte plenumis ĉiujn kondiĉojn por haltigi pliajn flugadojn, du trionoj estis neniiĝintaj sur la betono de la antaŭporda ŝtuparo. El la flugaĵoj rezistis la alteriĝon nur du metalaj makroringoj kaj akumulatora ŝargilo, kiu mistrafis la betonon kaj falis en florbedon. Post tiu leciono Helmuto malpli fotadis.

Sekvis ĉirkaŭ jardaŭra lernada paŭzo. Tiam Helmuto decidis okupiĝi pri egiptaj hieroglifoj. Tiu periodo tamen tre pace kulminis en la fidela preto de Helga brodi vertikalan egiptan „Mi amas vin” sur bruna kravato por Kristnasko. La rezulto estis vere sufiĉe interesa kaj ege imponis liajn kolegojn en la firmao. Tiuj sufiĉe enviis lin pro la vere rava beleco de lia edzino - kaj tute aparte oni enviis lin pro ŝia indiana infanvirina tute ne patrineca aspekto.

Kvankam la Helmuta kolektaĵo de objektivoj estis denove kompletiĝinta, la vigla memoro pri ties neniigo motivis lin resti ĵus antaŭlime de refoja plena eksplodo de Helga. Li bridis sian lernemon. Nur pro tio supozeble plu ekzistas lia kilograme peza tria eldono de la „Egyptian Grammar” de iu lordiĝinta „Sir Alan Gardiner”. Tiu librego certe estus ne malpli elegante flugonta, ol tiam lia 70-210-mm-a 2.8-f-a zomo de Pentakso.

Sed memoroj malfortiĝas kaj jen venis Esperanto. Ĉu vi ne scias, kio estas Esperanto? Nu, jen plene freneza planlingvo de iu pola okulisto. Aŭ ĉu optikisto? Aŭ ĉu okultisto? ... Pli precize Helga ne sciis. Kion ŝi bone sciis, tio estis, ke la Germana „Ich liebe dich” en Esperanto tekstu „Mi amas vin”, kio tre malmulte entuziasmigis ŝin pri iuj amaĵoj kaj efektive en ŝi provizore alvokis ĝis tiam neniam spertitan spontanan seksan fridecon. Sola Esperanta vorto sufiĉis por fiaskigi ĉiun plian dorlotemon. Aldone venis tiu ĉi konstanta fluo de Esperantaj libroj - plej ofte mizere aspektantaj libraĉoj, kiujn oni nepre kaŝu en malluma angulo de la kelo inter la ujoj da bolkonservitaj grosoj. Helmuto, malgraŭ sia inklino al sukeritaj grosoj kun kirlkremo, neŝanceleble postulis, ke ĝuste tiuj ĉi libraĉoj havu tre malfonan honorlokon sur la bretaro en la salono. Rezulte, ĉiu por babilo vizitanta najbarino tre scieme demandis pri tiuj ĉi strangaĵoj. Helga devis ĉiun fojon klarigi al la demandinto, kio Esperanto entute estas, kaj, farante tion, eĉ ŝajnigi konvinkon pri ĝiaj avantaĝoj. Jen lingvo lernebla dum nur kelkaj semajnoj, ege bela kaj esprimpova, la tuta homaro uzu ĝin. Ĉe tio Helga, interne furioza, pensis - tamen tiu „tuta homaro” prefere uzu Esperanton specife sen ŝi kaj ŝia kara Helmuto nepre sufokiĝu je sia Esperanto komplete kun ĝia abundo da strangsonaj oj-oj kaj aj-oj. Post ŝiaj ekstere konvinkprovaj klarigoj, la vizitantoj kutimis ekrigardi al ŝi kun unu el tiuj mienoj, kiuj konfidas profundan kompaton pri la ŝarĝo kaŭzata al familio pro iu freneziĝinta parenco, kiun oni ĵus perforte per ambulanco veturigis en psiĥiatrian klinikon.

Do Helmuto denove kulpis pri sia destino kaj tiel ankaŭ Esperanto trovis sian adekvatan finon. Nome post kiam Helmuto komencis forviŝi la belajn kanzonojn de ĉiuj muzikbendoj kaj anstataŭe registri Esperantajn radielsendojn de Pola Radio, la tuta afero iĝis por Helga ne plu eltenebla. Ŝia tuta memo profunde ribelis. Tial, iun mildveteran vesperon sensuspekta Helmuto trovis ĉiujn siajn Esperantajn librojn laŭ virina povo disŝiritaj inter la rozplantoj en la florbedo de la antaŭa ĝardeneto. La infanoj gaje helpis lin kolekti kaj iomete reordigi la vente disportitajn foliojn. Plej multe ĝojigis tiu tasko la tiam ankoraŭ pli malgrandan Patrikon. Li vere entuziasme kuris de angulo al angulo kun ĉiam nova fasko da folioj en la mano, murmurante ion pri tre bela puzlo. Li ja amis puzlojn. Nur Suzana komprenis, kial ŝia patro ĉagreniĝis. „Paĉjo, eble estis vere jam iomete tro da Esperanto, ĉu?”, ŝi proponis. „Panjo certe baldaŭ retrankviliĝos.”

Eble nun klariĝas, kial Helga tiom malmulte inklinis realigi iujn feriojn en Francujo. Por ŝi tuj estis evidente, ke nun la lernado de la Franca lingvo minacas ŝin. Denove senvorta edzo. Denove amaso da libroj. Denove registraĵoj de iuj radiaĵoj. La sola afero, kiu iomete konsilis ŝin ĉe tiu perspektivo, estis tio, ke ŝi ne havos problemon konfesi pri la lernado de la Franca al la najbaroj. Pri tio oni povos eĉ fieri. Aldone, ŝajnis, ke Helmuto vere ege bezonis tion. Do ŝi akordis. Aparte de tio, la ferioj okazu jam post jarduono. Tiun lernadan distancon ŝi eble povos elteni, ĉar evidente postferie lerni la Francan ne plu havus sencon.

Helmuto tuj aĉetis du lernolibrojn, grandan vortaron kaj kelkajn franclingvajn poŝlibrojn de Jules Verne. Nur ses monatoj restos por sukcesi. Li devos sproni sin.

Tiu memspronado kondukis Helmuton eble pli proksime al edzviva kolapso ol li entute sciis. Aliflanke la jungo de amo kun plensuka amoro ne estas tute senefika kaj pro tio Helga brave surŝultrigis ankaŭ tiun etapon en la intelekta evoluo de sia edzo. Nun li ne plu estis nur spirite malĉeesta, li troviĝis en speco de zombia komato. Nur la alproksimiĝanta feridato esperigis ŝin pri la fino de lia studado. Krom tio, „Je t'aime” ŝajnis al ŝi pli romantika ol la Esperanta „Mi amas vin”. Eble pro tio, ke ĵus aperis disko nomiĝanta „Je t'aime”, kiu konsistis preskaŭ eksklude el voluptaj ĝemegoj de amoranta virino anstataŭ ol reala teksto. Tiu ĉi disko ĉiam ekscitis ŝin kaj estigis en ŝi tremetojn. Tre feliĉe, kvankam Helmuto al ŝi regule riproĉis, „Ĉe vi mankas ĉia respekto fronte al la skribita vorto!”, li ne nur vivfore inter la folioj de siaj libroj brilis. La bonulo sufiĉe lertis ankaŭ pri ŝiaj tre bazaj animalaj bezonoj. Kaj ŝi pri liaj.

La Francaj studoj de Helmuto progresis. Li englutis la du lernolibrojn kaj tiam precipe klopodis pri sia nesufiĉa vortostoko. Ĉe tio li legis unu fikciaĵon de Jules Verne post alia. Estis vere herakla tasko. Pli aŭ malpli volonte la tuta familio envolviĝis en lia franciĝo. Des pli multe oni dum lia malĉeesto interne diskutis, ĉu paĉjo vere kapablos lerni la Francan dum nur kelkaj monatoj. Patriko firme kredis pri tiu kapablo de sia patro. La ina frakcio - eble pli realisma - tre dubis, ke tio eblos. Oni ne trotaksu la cerban kapaciton de paĉjo. Evidente, se li vere estus tiom klera, li ne devus ĉiam lerni ion, ĉar - tute evidente - li jam delonge scius ĉion.

Ankaŭ Helmuto komencis iomete dubi pri sia sukceso. Des pli streĉe li atendis la tagon de la ekvojaĝo. Fine, somermeze, ĝi alvenis. Oni volis transpasi la landlimon ne fore de Strasburgo kaj poste veturi tra la Vogeza montaro, serpentumante sen specifaj celoj. Unu fina celo tamen estu: Parizo. Tiel iam tre frumatene la tuta familio enaŭtiĝis kaj aventureme veturis Francujen. Helga, pensante pri Parizo kaj la disko „Je t'aime”, Helmuto, mense recitante neregulajn Francajn verbojn.

La unua ŝanco, kiun Helmuto esperis havi, por testi sian Francan, estos en Strasburgo. Pro tio sur la placo antaŭ la granda katedralo li tuj klopodis pri siaj lingvaj konoj ĉe maljuna vendistino en butiko pri memoraĵoj, tasoj, emblemoj kaj aliaj produktoj por turistoj. La vendistino, tuj ekkonante lin germano, obstinis daŭrigi la konversacion en perfekta germana lingvo. Ankaŭ kelkaj superflue alparolataj pasantoj same tuj respondis al la Francaĵoj de Helmuto en perfekta Germana. Helga amuzite demandis, ĉu oni eble tute ne komprenas lin. Helmuto iomete frustraciiĝis.

Post horo da plua vojaĝado tra la vere belegaj Vogezoj la feriantoj atingis la urbeton Bar-le-Duko. Jen tre vigla foireca loko kun amaso da turistoj. Tre mistere, tuj post kiam ili estis parkumintaj sian aŭton kaj elirintaj el la aŭto, ĉiuj stratoj per unu frapo malpleniĝis kaj, kvazaŭ intence, ĉiuj butikistoj fermis siajn ejojn rekte antaŭ iliaj nazoj. La sola restanta eblo estis viziti fametan preĝejon. Tiu troviĝis iomete pli alte ĉe la fino de senbutika placo, kiu aspektis preskaŭ hispaneca pro la kadukeco de la ĉirkaŭantaj pluretaĝaj interligataj domoj kaj la multo da ŝutroj. Tiuj lastaj estis senescepte malfermitaj pro la varmego kaj la placo estis plene dezerta. Feliĉe la preĝejo ne estis ŝlosita kaj oni povis eniri. Tamen ankaŭ en ĝi ne troviĝis eĉ nur unu homa estaĵo. Jen nur stranga ŝtonreliefo montranta skeletiĝantan kadavron kaj sub ĝi la aŭtenta skeleto mem, tamen nur kiel senorda stako da ostoj. Evidente kun skeleto Helmuto same ne povis praktiki sian novlernitan francan lingvon. Anstataŭe li tre umade fotis la ŝtonreliefon. Por tio Helga devis teni la fulmlampon tri metrojn fore de la fotilo por sufiĉe deflanke lumigi la reliefaĵojn. Dum Patriko stumblis trans la interligan kablon kaj preskaŭ faligis la tripiedon, Suzana solene ekbruligis kandelon por la kompatinda skeleto, kiu nun eĉ postmorte eltenu la elektronikajn fulmbrilojn de ŝia patro.

La familio iel ekkomprenis, ke eĉ nord-francaj provincaj urboj kutimas ĉiutage inerti en siesto. La horo estis la malĝusta por iuj vizitoj. Ĉar la dezerteco de Bar-le-Duko laŭtakse estis daŭronta konsiderinde plu, oni decidis pluveturi per malĉefaj stratoj en la ĝenerala direkto de Parizo. Aldone estis ege varme, la suno troviĝis jam tre alte kaj la moviĝanta aŭto promesis refreŝigan veturventon tra siaj malfermitaj fenestroj.

Post horo da aŭtado Helga rimarkis, ke la butikoj, kiuj iam kaj iam limis la kamparajn stratojn, ne plu estis fermitaj. Do ŝi proponis, ke oni restu ie dum momento kaj trinku kokakolon, la favoratan trinkaĵon de la tuta familio. Tio okazu je la unua montriĝonta oportuno.

La tre soleca stratranda trinkejo, aŭ eble pli bone drinkejo, meze de vico de preskaŭ ruiniĝintaj malnovaj kamparaj dometoj estis tipa franca afero. Ekstere estis granda ŝildo kun bildo de cigaro. Ene estis reklamoj pri abundo da francaj drinkaĵoj. Jen maldekstre longa verŝa tablego kun vico de taburetoj. Malantaŭe staris kvindekjaraĝa tre franceca franco kun impona altkurbigita liphararo. Lia jam iomete griziĝanta hararo estis ankoraŭ densa kaj bukla. Helmuto iel intuicie sentis, ke specife tiu ĉi franco ne plu parolos la Germanan. Aliaj gastoj ne estis. Dekstre troviĝis kelkaj tabloj kun seĝetoj. La vico de tabloj kondukis al iomete pli malantaŭa fona ĉambra niĉo, kiu proponis tre bonvenan ombrecon en tiu ŝvitige varma somera tago. En tiu iomete kaŝita angulo la kvaro sidiĝis. Patriko kaj Suzana estis plene lacigitaj de la longdaŭra aŭtado kaj ne plu eĉ pepis. Ankaŭ Helga baniĝis en sia propra ŝvito kaj Helmuto ne multe pli komforte fartis. Kvar kokakoloj estus vere nun tre bonvenaj.

La verŝiston oni kromnomis pro lia impona liphararo „Moustache”, kion evidente neniu el la kvar sciis. Mustaĉo iris al la plej fora stratproksima fino de la verŝotablo por povi rigardi siajn kvar gastojn en la aliokaze ne enrigardebla niĉo. Lastan semajnon ĝuste en tiu ĉi niĉo estis problemo pri kvar aliaj gastoj. Ili estis mendintaj tutan trimetan manĝaĵon, farintaj grandan spektaklon kun multe da plendoj pri tio kaj tio, kaj kulmine, tre subite estis fuĝintaj sen pagi. Mustaĉo, fine venkinte sian proŝokan senmovon, postkuris, sed tro malfrue. Li sukcesis nur noti la numeron sur la malantaŭa ŝildo de ilia malaperanta aŭto. La alarmita polico rakontis al li pli poste, ke la numero tute ne helpis, ĉar la aŭto estis ŝtelita. Pro tiu ĉi ĵusa sperto Mustaĉo nun tre atente esplorgvatis al la nekonataj gastoj. Ne multaj homoj haltis tie ĉi en tiu malbela vilaĝo, konsistanta fakte nur el kelkaj domaĉoj, el kiuj du estis jam ne plu kun loĝantoj. Verdire gastis ĉe li pli ofte blatoj ol homoj kaj jen grava problemo por li. Se Mustaĉo ne sukcesos forpeli tiujn blatojn, li perdos sian licencon. Ĉe li ne vere estis malpure. Estis simple tiel, ke la tuta malnova konstruaĵo havis tro da putra ligno kaj tro da truoj. Nu, li jam estis mendinta la veneniston. Tiu certe estis sukcesonta.

Ŝajne temas pri germanoj, Mustaĉo pensis. Sed ili tute ne parolas, kaj pro tio li ne povas certi. Aliflanke la virino aspektis kiel indianino. Eble temas pri cigana familio. Ho ve! La lastaj ciganoj pagis sian manĝon per iom surpriza valuto. Nome per tapiŝo. Ĉu li eble postulu sian monon jam antaŭmanĝe? Ne, ciganoj ili ne estas. La mallongkrura pantalono de la viro - bunta Bahama pantalono - montras, ke certe temas pri turistoj. Eble „ŝi” estas italino. La viro ne estas tiom bela. Sed la filino, oj, oj, oj! Tiu vizaĝo! Jam nun oni ekkonas, ke, kiam ŝi plenkreskos, ŝi estos tiom bela kiom ŝia patrino. Sendube ankaŭ ŝiaj mamoj same belos. Pri la kompetenta takso de tiaj estontaj inaj kromkreskaĵoj Mustaĉo tre spertulis.

Fine Mustaĉo decidis spite al mondo plena de ŝtelistoj laŭdezire surtabligi al siaj gastoj. Pendigante blankan tukon trans la brako, li ekpaŝis laŭ la longan verŝotablegon, levis faldtabulon, kaj iris ĉirkaŭ la vandan angulon, kiu malvidebligis la niĉon de lia normala starloko. Tiel li atingis la kvar gastojn.

„'jour m'dame, 'jour m'sieur”, li afable komencis.

Helmuto troviĝas en stato de paniko. Lia kunportita vortareto ne entenis la Francan vorton por „kokakolo”. Ankaŭ la legitaj kvin antikvetosaj romanoj de Jules Verne kompreneble neniam menciis tian trinkaĵon. Laŭŝajne liaj tutaj studoj vanis. Jen, post ses monatoj da intensega lernado li sidas en tiu ĉi aĉa vere ne tre impona vilaĝa drinkejo kaj ne kapablas mendi kvar kokakolojn. Strange, por la blato, kiu ĵus malrapide promenis laŭ la piedrandon de la najbara tablo li precize konis la vorton, aldone ĝian latinan nomon kaj eĉ unu slangaĵon. Nur pri „kokakolo” estis kompleta vakuo.

Helmuto decidis improvizi. „Coca Cola” oni supozeble ne diru France. Jen tro Angle. Sed eble nur „cola” kiel en la Germana. Do necesiĝos nur iomete Francigi la vorton per tre forta finvokala akcento. Jen „kola”' aŭ simile. „Kvar” estas „quatre” kaj „bonvolu” vere ne plu estos problemo.

Mustaĉo komencis iomete senpacienciĝi. Evidente tiuj ĉi ne identigeblaj gastoj nenature inklinis al silento.

„Vous désirez?”, li iom pli instige demandis.

La cerbaj ĉeloj de Helmuto funkciis jam brilege. Ie cerebre en labirinto el neŭronoj kaj sinapsoj elkalkuliĝis la laŭ li perfekta frazo Franca por „Kvar kokakoloj, mi petas”. Do restis nun nur la malpli scienca tasko adekvate eligi tiun kreaĵon de homa genio tra la buŝo - evidente laŭpove perfekte laŭ akcento. La aŭdota realo impresu maksimume Francece, maksimume nature kaj estu maksimume mallongigita, alivorte, samstila kiel la slangaj „m'sieur” kaj „'jour” de la verŝisto.

„Quatre colas, s'il vous plaît!”, li kuraĝe artikulaciis.

Iel li sentis sin ne tute certa pri tiu ĉi „kola”' kaj ĝuste pro tio eble li kuntiris la tutan frazon al unu kontinuaĵo. Ĉiuokaze, li estis tre konvinkita, ke lia „katr-kola'-sil-vu-ple”' sonis perfekte Francece.

„Nu, kial ne?”, pensis al si Mustaĉo kaj reforiris. Tiuj ĉi homoj estas tiom strangaj, ke povas temi evidente nur pri germanoj. Aliflanke la patro tre bone kaj senbalbute efektivigis sian mendon en la Franca. Preskaŭ senakĉente kaj vere tre flue.

Helga ege fieris pri la tute aŭtente sonanta debuta Franca frazo de sia edzo. Patriko eĉ pli fieris, ĉar li do plene pravis. Paĉjo kapablis je ĉio ajn. Suzana, iel perceptante sian pripaĉjan malvenkon, venĝe batis kruron de sia pli juna frato per piedo sub la tablo.

Mustaĉo komencis pretigi la mendon. Vere strangas tiuj germanoj. Oni tute ne miru, ke ili malsukcesis gajni du militojn. Sed aliflanke BMW estas bona aŭto. Ankaŭ la elektraj raziloj de Braun estas sufiĉe bonaj.

La kvaro atendegis siajn kokakolojn. Helmuto jam riproĉis al si, ke li ne estis aldoninta la epiteton „grandaj”. Oni vere bezonis grandajn kokakolojn, kaj tiujn tute urĝe. Sed kiel scii, ĉu konvenu „le cola” aŭ „la cola”? Malfeliĉe por franclingve „grandigi” kokakolojn la scio pri tiaj bagatelaj detaloj nepre necesas.

Intertempe pasis jam tri aŭ kvar minutoj.

„Kial li ne alportas la kokakolojn?” duonflustre demandis Helga.

Helmuto vere ne sciis la respondon al tiu ĉi tre justigebla demando. Eĉ pli strange. La verŝisto evidente okupiĝis pri io tute alia. Io laŭte siblis, kiel likanta vapora kaldrono de malnova centra hejtilo. Aldone tintis io. Fakte la sonoj de la niĉe nevidebla verŝotablo iĝis pli kaj pli laŭtaj. Oni ricevis jam la impreson esti en stacidomo, kie cirkulas pluraj antikvaj vaporlokomotivoj. Nun komenciĝis eĉ iu stertoreca gargarado.

„Ĉu li eble miskomprenis ion?”, pli al si, ol al Helga, demandis Helmuto.

„Vere strange”, diris Patriko.

„Espereble li baldaŭ revenos. Estas tiom varmege, ke mi ne plu eltenas”, aldonis Suzana, kiu soifegis.

„Nu iam li espereble revenos”, stoike aldonis Helga.

Inter la kvar reregis silento.

La gargaraj sonoj atingis specon de klimakso. Evidente bolis io. Tiam sekvis kelkaj pliaj tintoj kaj kvar metalaj sonorsonoj, kiel tiuj de ĵetitaj kafkuleretoj. Iom post iom la kvar supozis, ke la mendo estas iel misestiĝinta. Helmuto iĝis pli kaj pli nerveca. Nur li sciis pri la sekreto de la elpensita vorto „cola”. Helmuto konsciis, ke, se vere estiĝos fiasko, Helga priridos lin la tutajn feriojn.

De la ne plene senorda kakofonio oni ekkonis, ke nun la verŝisto surpletigis ion. Laŭŝajne tasojn. La streĉo ne plu longe daŭris. Li jam venis.

„Quatre ch'colats!”, anoncis Mustaĉo, cerbumante pri la evidenta frenezo de germanoj kaj okulangule mense notante kelkajn detalojn pri la trabluze videblaj mampintoj de Helga.

Post sia solena tre profesia deklaro li surtabligis la „katr ŝ-kola”'. Jen kvar tasoj da varmega trinkĉokolado! Tiuj trinkĉokoladoj, kiujn Mustaĉo estis alportinta, tiom varmegis, ke ili sukcesis videble vapori eĉ somermeze je aera temperaturo de 26 gradoj. Mustaĉo reforiris, esperante pri la honesteco de ĉiuj frenezuloj, kaj pli specife, pri la pagemo de tordmensaj germanoj nepre volantaj trinki bolantan trinkĉokoladon meze de ĝiskreve varmega somera posttagmezo.

Senvorte la kvar trinketis siajn ĉokoladojn, laŭpove bruligante nek lipon nek langon. Poste, senkomente, Helmuto pagis Mustaĉon, ne volante iel ajn montri, ke la menditaj ĉokoladoj estis malbonvenaj. Pri pliaj klopodoj komunikiĝi kun Mustaĉo li rezignis.

Ankaŭ ĉiuj postaj ege spertaj interpretadoj kaj tradukadoj de Helmuto en hoteloj, butikoj, pulfoiroj, restoracioj kaj metrostacioj tute ne plu sufiĉis por kompensi tiun unuan lingvan mortbaton. Eĉ la tujtradukado de la Francaj novaĵoj el la hotela televidilo, se ne mencii lian interparolon kun butikega detektivo, kiu pro miskompreno pri ne antaŭ-enire siglofermita mansako nepre volis aresti lian edzinon, ne plu savis lin de la stigmato de iu, eĉ ne kapablanta post sesmonata lernado pri la mendo de kvar kokakoloj. Tial por Helmuto komenciĝis hejme neevitebla nova nelerna periodo.

Kara leganto, eble unu lasta afero restas klariginda. La franca slangaĵo por kokakolo estas, alie ol en la Germana, ne „kola”', sed „koka”'. Do estis nur unusola misa litero, kiu tiom fie plonĝigis Helmuton en novan kruelan fatalon. Aliflanke Helga kaj Helmuto tre feliĉe, tamen ne tute senkverele, plu kunvivadis kaj ĉe la lasta nombrado estis jam tri infanoj. Aldone la komisiita venenisto tre sukcese forpelis la blatojn de Mustaĉo, sed tio ne multe helpis, ĉar la aŭtoritatoj post unu jaro decidis malkonstrui la tutan domvicon por plilarĝigi la straton.


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 5 decembro 1999