MONATO

BIOLOGIO

Gigantoj sur strandoj

La morto de marmamuloj ne nepre okazas pro la misfaroj de la homaro

Enkonduke

En la pasintaj jaroj jam plurfoje okazis, ke sur la strandoj de la Norda Maro (la maro inter Britio, Skandinavio kaj Germanio) alteriĝis kaĉalotoj (1), bestoj kun longeco de 12 ĝis 20 metroj kaj kun pezo de 30 ĝis 50 tunoj. Kompreneble tiaj gigantaj bestoj, speciale kiam alteriĝas plure da ili samtempe, vekas grandegan intereson de la publiko, kiu demandas al si kial tiuj bestoj mortas tiumaniere, kaj kiu ne hezitas aŭskulti la plej fantaziajn ideojn pri tiu fenomeno. Ankaŭ por la sciencistoj la fenomeno de tiaj surstrandiĝoj montriĝas ege interesa, des pli ĉar estas rimarkinde, ke ili okazas pli kaj pli ofte en la nunaj jardekoj.

Kiam je la 18a de novembro 1994 kvar kaĉalotoj atingis la strandon de Belgio (tri inter ili sur la strando de la turisma vilaĝo Koksijde [kóksejde]), la intereso pri tiuj bestoj estis grandega: supozeble 300 000 homoj venis rigardi tiujn kadavrojn; multaj scivolemuloj eĉ venis el Francio kaj Germanio. Pluraj sciencistoj (ĉefe de la universitato de Lieĝo) pristudis la patologian staton de tiuj bestoj, prenis specimenojn de la sango, de organpartoj, de parazitoj k.s.

Unu jaron poste (16-18 nov.), tiuj sciencistoj kaj aliaj de pluraj landoj renkontiĝis denove en Koksijde por simpozio pri la mortokaŭzoj de tiuj bestoj: ili aŭskultis tie 19 prelegojn pri tiu temo, kaj ili diskutis dum pluraj horoj pri tiu fenomeno, sen tamen atingi iun por ĉiuj partoprenantoj akcepteblan konkludon.

En 1998 dissendiĝis 133-paĝa libro kun la tekstoj de la prelegoj (2); bedaŭrinde en ĝi ne estas aldonitaj iuj resumoj pri la interesaj okazintaj diskutoj.

Nun kiam ekzistas tiu valora libro, valoras iom turni la atenton al tiu pasiiga fenomeno de tiuj rimarkindaj surstrandiĝoj, pri kiu ekzistas tiom da fantaziaj ideoj.

Sciindaĵoj pri la specio

Se oni deziras paroli pri tiuj bestoj, antaŭ ĉio necesas konscii, ke kaĉalotoj ne estas fiŝoj. Same kiel balenoj kaj delfenoj ili estas mamuloj, t.e. bestoj kun pulmoj, kun (principe) kvar membroj, kun senskvama haŭto, kun granda cerbo, kun konstanta korpotemperaturo, kun kreskado de la ido en la korpo de la patrino, kun lakto el laktoglandoj kiu ĝin nutras k.a. Nur la ĝenerala korpoformo kaj la enakva vivo povus kredigi, ke tiuj bestoj estas fiŝoj.

Kaĉalotoj vivas ĉefe meze en la oceanoj, prefere en varmaj akvoj kaj super grandaj profundoj. Ili nutras sin ĉefe per grandaj sepioj kaj kalmaroj kiujn ili trovas post longdaŭra plonĝo. Verajn dentojn ili havas nur en la malsupra makzelo (balenoj eĉ ne havas dentojn). La antaŭa parto de la kapo havas tre ĝiban formon; en ĝi troviĝas grandega kvanto de iu grasa substanco, konata per la nomo spermaceto, iam tre valora produkto por diversaj aplikoj. En la intesto formiĝas alia rimarkinda substanco, ambro, kiu povas esti elpelata kaj tiam flosas sur la maro. Plenkreskaj virseksaj kaĉalotoj estas 15 ĝis 20 metrojn longaj, inseksaj nur 9 ĝis 13 metrojn. La bestoj ĝenerale vivas en grupoj de 4 ĝis 20 individuoj. Familia grupo (nomata haremo) konsistas el unu plenkreska masklo kun pluraj (ĝis 10) femaloj kaj aro da junaj bestoj de ambaŭ seksoj; aliaj grupoj povas konsisti el nur maskloj, kiuj ne (ankoraŭ ne aŭ ne plu) povas konsistigi sian haremon. Ekzistas hierarkiaj rilatoj en tiuj grupoj. La virseksaj grupoj (aŭ solaj virseksuloj) somere kelkfoje migras al pli malvarmaj maroj, ekzemple ĝis la norda parto de la Atlantika Oceano. Per subakvaj sonoj la bestoj de iu grupo restas en kontakto unu kun la alia; per aliaj sonoj, kiuj trapasas dekojn (eĉ centojn) da kilometroj, ili konigas sian ekziston al aliaj grupoj. Pro la konkurado pri nutraĵoj la grupoj ĝenerale evitas unu la alian.

Kiam, pro iu ajn cirkonstanco, tiuj bestoj venas en pli malfavorajn marojn kaj ne baldaŭ retrovas la vojon al la pli favora vivloko, ili riskas veni en problemojn. La Norda Maro estas unu el tiuj malbonaj lokoj: malprofunda, kun ne multaj kalmaroj (la ĉefa nutraĵo), multe malvarmiĝanta dum la vintra sezono. Tiuj kaĉalotoj, kiuj dum la aŭtuno ne sekvas la bonan vojon por remigri el la norda Atlantika Oceano al la tropikaj maroj, venas kvazaŭ en kaptilon, el kiu ili nur malfacile povas eskapi; kaj jen minacas ilin la nutromanko, la malvarmo, la socia streĉo en la grupo, k.a. Por multaj el tiuj bestoj la kombino de tiuj faktoroj signifas malsaniĝon kaj eble la morton. Mortantaj aŭ mortintaj, drivantaj sur la akvo, ili povas esti puŝataj de la vento en iun direkton kaj ilia korpo eble atingas iun strandon. Sed jam post tri tagoj la ventro de mortinta besto tre ŝvelas pro la gasoj de la putrado, kaj fine la korpoflanko eksplode ŝiriĝas; tiam la kadavro sinkas al la fundo. Fakte la nombro de kaĉalotoj kiuj en la formo de agonianta besto aŭ de freŝa kadavro atingas marbordon, estas nur malgranda pocentaĵo de la vera nombro de mortintoj.

De multaj jarcentoj homoj ĉasis kaĉalotojn, ĉefe pro la graso, la spermaceto, la ambro kaj la dentoj (la viando ne estas ŝatata). Speciale dum la 19a jarcento la ĉasado estis tre intensa kaj en ĉiuj oceanoj; la plurjara ĉasadveturo estas tre bone priskribita en la fama libro „Moby Dick” kaj en filmoj aŭ teatraĵoj pri tiu dura marista vivo de la ĉasantoj. Iom post iom la nombro de kaĉalotoj malkreskis. Jam en la komenco de la 20a jarcento la vera oceana ĉasado ne plu estis profitdona, ankaŭ pro la ekzisto de tiom da anstataŭantaj produktoj. Ankaŭ la internaciaj konvencioj limigis la ĉasadon; en 1986 ĝi principe finiĝis. Ne mirinde, ke de kelkaj jardekoj la nombroj de kaĉalotoj povas kreski, des pli ĉar ekzistas abundoj de sepioj kaj kalmaroj kiuj dum jardekoj ne multe suferis de siaj ĉefaj predantoj. Oni taksas ke nun ekzistas miliono da kaĉalotoj (3).

Rezultoj de la simpozio

Kiel dirite, la simpozio de Koksijde (novembro 1995) liveris tre multajn informojn pri mortokaŭzoj de kaĉalotoj, sed ĝi ne liveris iun unusonan respondon pri la ĉefaj kaŭzoj. Personoj kiuj esperis, ke jen montriĝos ke la mortoj nur ŝuldiĝas al la homaro kaj al la poluado de la Norda Maro (kiel tion ofte skribis la ĵurnaloj post intervjuado de iuj ekologoj) povis nur seniluziiĝi kiam la rezultoj estis prezentitaj.

Tre instrua por ni ĉiuj estis la diraĵo, per kiu unu el la sciencistoj, la usona veterinara patologo H. Lambertsen, kiu jam faris nekropsiojn de dekoj da kaĉalotoj, komencis sian prelegon. Li menciis konsilon, per kiu siatempe unu el liaj profesoroj avertis la studentojn: „Kiam vi aŭdas hufbatadon, ne pensu unuavice pri hordo da zebroj” (t.e. ĉar supozeble temas nur pri simpla ĉevalo kiu pasas). Per tio Lambertsen trafis la kernon de la problemo: kial ĉiam serĉi la plej fantaziajn eksplikojn kiam ankaŭ simplaj eventoj povas esti la kaŭzoj? Feliĉe pluraj el la prelegantoj serĉis unuavice inter la simplaj kaŭzoj kaj ne lasis sin fortreni de la moda tendenco, kiun pluraj organizaĵoj altrudadas al la publiko.

La unua prelego de la simpozio (kaj, sekve de tio, ankaŭ la unua ĉapitro en la libro) estis de sciencisto el la koncerna lando, Belgio, nome la iama prezidanto de la Flandra Asocio por Pristudado de Marmamuloj, kaj iama departementestro en la Reĝa Belga Instituto por Natursciencoj, d-ro Wim M. A. De Smet. Li atentigis, ke surstrandiĝoj de kaĉalotoj sur la Flandra marbordo aŭ en la rivero Skeldo jam plurfoje estis konstatitaj, ankaŭ en periodoj kiam ne ekzistis la bruoj de maŝinŝipoj aŭ la elverŝado de rubaĵoj en la maron. Pri tio atestas la pluraj fosiliaj kaj subfosiliaj trovaĵoj de ostoj de kaĉalotoj kaj la historie notitaj faktoj en 1403, 1577 kaj 1762, plus pluraj malpli bone dokumentitaj kazoj; el la nuna jarcento ni konas la kazojn de 1937, 1954, 1970, 1989 kaj 1994. Rimarkinde estas la kompleta manko de kazoj en la 19a jarcento (periodo de intensa ĉasado) kaj la daŭre malkreskanta tempospaco inter la kazoj de la 20a jarcento, fenomeno kiu ankaŭ estas konstatita en aliaj lokoj. Laŭ tiu preleganto la simpla fakto ke la tutmonda nombro de kaĉalotoj daŭre kreskas povas klarigi la plioftiĝon de kazoj, kaj inverse la nunaj belgaj kazoj povas kredigi pri tutmonda nombrokresko.

Liaj opinioj estis subtenataj per la prelego de lia nederlanda kolego C. Smeenk, kiu povis montri plinombrajn ekzemplojn de la nederlanda marbordo kaj kiu havigis ĝeneralan superrigardon de la kazoj sur la strandoj de la Norda Maro, analizante krome la supozeblajn kaŭzojn de tiu plinombriĝo. Aliflanke la tria preleganto ne emis akcepti tiajn konstatojn kaj pledis por daŭra protektado de la kaĉalotoj.

La prelegoj pri la konstatitaj fremdaj substancoj en la histoj de la kaĉalotoj levis diversajn opiniojn. Kvankam la niveloj de hidrargo montriĝis esti rimarkinde altaj, evidentiĝas ke tiu substanco ne restas en la korpo sed povas esti evakuata en formo de metilhidrargo. La niveloj de kadmio montriĝas altaj, sed tio ne mirigu, ĉar ili ankaŭ estas altaj ĉe la ĉefa nutraĵo, la kalmaroj, kie ili supozeble estas nature altaj; cetere tiuj altaj kvantoj ne nur estas konstatitaj ĉe tiuj bestoj de la Norda Maro, sed en diversaj lokoj de la mondo, kaj nenio montras ke ili havas iun malbonan efikon. La niveloj de aliaj elementoj estis pli-malpli normalaj. Pro la fakto, ke en la simpozio estis montrataj rezultoj el la tuta mondo, certe la stato de la akvo de la Norda Maro, en kiu tiuj bestoj estis nur dum kelkaj monatoj, apenaŭ povas esti indikata kiel supozebla mortokaŭzo.

Tre interesaj estis la informoj pri la parazitoj de kaĉalotoj. La supre nomita Lambertsen montris liston de 29 specioj de internaj parazitoj, kiujn li kaj aliaj jam trovis en kaĉalotoj; krome oni scias pri multaj protozooj, bakterioj kaj virusoj kaj pri 9 specioj de eksteraj parazitoj. Aparte citindaj inter ĉi-lastaj estas la lampetroj kiuj fiksiĝas dumtempe sur la korpo, skrapas porciojn de histoj kaj eĉ penetras. Signoj de venereaj malsanoj estis troveblaj sur la seksorganoj de pluraj bestoj de ambaŭ seksoj. (4) Kaĉalotoj vere estas gastigantoj de terura parazitaro; eĉ povas ekzisti en la utero iu nematodo (vermeca besto) de 8,4 metroj (la plej granda senvertebrulo).

La nekropsiaj konstatoj ĉe la kaĉalotoj de Koksijde montris plurajn vundojn, maldikan grastavolon sekve de nutromanko, malplenajn stomakojn, internajn sangelfluojn, k.a. Klare evidentiĝis ke tiuj bestoj estis malsanaj sekve de nutromanko kaj ke ili fine ne plu povis facile mastri sian naĝadon; dum malaltiĝinta tajdo ili neatendite estis en sulko de malprofunda akvo kaj ne plu povis eskapi el tio. Ilia morto estis natura fenomeno.

Kelkaj pliaj prelegoj montris la teruran problemon, kiu estiĝas kiam tiuj pezegaj gigantoj troviĝas sur la strando kaj tie prezentas danĝeron por la ĝenerala higieno de la homoj.

Pri unu problemo oni ne trovis kontentigan respondon: Kiel ekspliki ke nun, pli ofte ol en la pasinteco, la hordoj envenas en la Nordan Maron dum sia aŭtuna migrado? Oni povus pensi pri okazaj magnetaj ŝtormoj, aŭ pri novaj temperaturdiferencoj, aŭ pri ĝenaj bruoj. Plej akceptebla estas la ideo de Smeenk, ke inter la nun pli multnombraj hordoj kelkaj estas devigataj fuĝi de la pli dominantaj kaj tiel estas „puŝataj” en tiun kaptilon, kiu la Norda Maro estas por ili.

Konkludo

La raporto pri la „kaĉalotsimpozio” estas unika en sia ĝenro kaj ĝi respondas jam al multaj demandoj, sed ne al ĉiuj. Cetere, kiel ajn estus la respondoj, la publiko tamen preferos aŭskulti la pli sensaciajn ideojn kiuj aludas al sinmortigoj, aŭ la ĉiutagajn ĉikanrakontojn pri kemia poluado aŭ pri ĝenoj fare de ŝipmotoroj aŭ fosplatformoj. Tio estas la stato en la nuna mondo, kiu ne emas retrorigardi al la okazintaĵoj de la antaŭmoderna tempo, kaj kiu preferas interpreti (kiel tion diris la ĉefa preleganto) la bruon de hufbatado per paso de hordo da zebroj anstataŭ per paso de simpla ĉevalo.

Certe restas ankoraŭ multaj demandoj. Sed, kiel ajn, la „simpozio de Koksijde” jam respondis pli-malpli al multaj inter ili.

1. La verkinto preferas uzi la vorton „kaĉaloto”, kiu jam ofte aperis en Esperanto-tekstoj kaj kiu similas al la nomo en pluraj lingvoj (cachalot, cachalote, kasjelot) anstataŭ la vorto „makrocefalo”, kiun Zamenhof siatempe iam uzis. Plena Ilustrita Vortaro (PIV) citas ambaŭ vortojn. Jam aperis ankaŭ la vorto „fisetero” (pro la scienca genronomo Physeter); kaj iuj ankaŭ tradukis el sia propra lingvo, uzante vortojn kiel „potfiŝo” aŭ „spermbaleno”. La scienca nomo estas bela ekzemplo de la neunueco kaj forigindeco de la nuna scienca nomenklatursistemo: jam de jardekoj regas la senfina kaj senrezulta diskuto ĉu uzendus Physeter catodon ĉu Physeter macrocephalus (jen bona ekzemplo por la averto ne esperantigi rekte la sciencajn nomojn!). En Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) la nomo estas *Kapdelfeno familitipa*.
2. JACQUES Th.G. & LAMBERTSEN R.: Sperm whale deaths in the North Sea - Science and Management. - Bull. Inst. R. Sc. nat. Belg., Biol., vol. 67, Suppl. 1997, 133 pp. La tekstoj de la libro estas en la angla lingvo (dum la simpozio mem uzis tri lingvojn), kaj post ĉiu teksto sekvas resumo franclingva. Aparte ekzistas broŝuro kun nederlandlingvaj resumoj (Potvissterfte in de Noordzee. Wetenschap en beheer. Synthese), 1997, 40 pp.
3. Tiu cifero rezultas el biometriaj kalkuloj, kaj estas surprize alta. Fakte, kvankam la nombroj malkreskis sekve de la ĉasado, la specio neniam vere estis minacata en sia ekzisto, kvankam tion tre ofte deklaris kelkaj organizaĵoj, kiuj multe influas la publikon per sensaciaĵoj.
4. Venereaj malsanoj jam estas konstatitaj ĉe multaj specioj de bestoj. Ili neniel estas propraĵo de la homaro, kiel tion kredas multaj homoj, vidante en ili „punon de Dio pro malĉasta konduto”.

Wim M. A. De SMET


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 31 majo 2001
Valida XHTML 1.0!