MONATO

En la ombro de la silento

de Julian Modest

Dorina estis dekokjara, kiam en varma aŭgusta tago ŝi konatiĝis kun Aleksandro. Kun sia amikino Elena, Dorina sidis en la kafejo ĉe la lago, kie ili ŝatis pasigi la silentajn somerajn posttagmezojn. Tio estis la tempo de la agrablaj babiloj, de la momentaj rigardoj, ĵetitaj al la najbaraj tabloj, ĉe kiuj sidis junuloj, kiuj konversaciis brue kaj provoke.

La lago, ĉe kafejteraso, vastiĝis glata kaj senmova, kvazaŭ ĝi estus farbita per bluverda koloro kaj perfekte polurita.

Neordinaraj estis tiuj longaj someraj posttagmezoj. En la aero kaŝiĝis la sento, ke, se ne hodiaŭ, nepre morgaŭ okazos io, kion longe kaj senpacience oni atendas. Kaj ĝi vere okazis. Junulo de la najbara tablo venis kaj sidiĝis ĉe Dorina kaj Elena. Elena konis la junulon, sed Dorina ne bone komprenis, ĉu li kaj Elena lernis en la sama klaso aŭ estis najbaroj. En tiu posttagmezo, kiam Aleksandro - la junulo - sidis antaŭ Dorina kaj babilis kun Elena, Dorina eksentis, ke tio, kion ŝi delonge atendis, jam estas ĉi tie. La profundaj bluaj okuloj de Aleksandro eligis varmon. Lia rideto estis trankvila kaj kvieta kiel la aŭgusta posttagmezo. Lia mola kaŝtankolora hararo ĵetis ombron sur lian sunbrunan frunton. Ĉi ombro similis al la ombro ĵetita de la arboj sur la senmovan surfacon de la lago.

Aŭgusto forpasis nesenteble. La vesperoj ĉe la lago iĝis friskaj. La bruo de la kafejteraso komencis silentiĝi. La gejunuloj, kiuj somere plenigis la kafejon, preskaŭ malaperis, kaj pli malofte oni povis vidi la konatajn amikajn vizaĝojn.

Dorina kaj Aleksandro rare eniris la kafejon. En angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj.

La tago, en kiu Aleksandro ekstaris antaŭ la patro de Dorina, eble ne estis la plej bone elektita. Ekstere forte pluvis. La ĉielo estis grizoverda kiel la kiraso de grandega tanko, kies pezo kvazaŭ premus eĉ la ombron de la silento en la domo de Dorina. La rigardo de ŝia patro estis kiel la nuboj ekstere. En la okuloj de ŝia patrino videblis briloj tre similaj al la pluvaj gutoj, kiuj kuris sur la fenestrajn vitrojn. Tio tamen ne konfuzis Aleksandron. Li sidis antaŭ la patro de Dorina kaj provis trankvile klarigi la kialon de sia alveno. La patro de Dorina ŝajnigis, ke li nenion komprenis, kaj li demandis nur:

- Kiom aĝa vi estas?

- Dek naŭ.

- Kion vi laboras?

- Nenion.

- Tiam ne havas sencon, ke ni plu konversaciu. Venu, kiam vi komencos labori. Mi eĉ ne demandas, kie vi kun Dorina loĝos, ĉar mi bone scias, kiel oni povas fondi familion sen domo, sen laboro kaj sen mono.

Post tiuj ĉi vortoj Aleksandro foriris, sed li decidis montri al la patro de Dorina, ke la taskoj pri domo, laboro kaj mono ne estas tiel malfacilaj.

Aleksandro kaj Dorina geedziĝis, sed ne estis klare, kiu pli helpis pri tio, ĉu la patrino de Dorina aŭ la ido, kiu jam anoncis sian alvenon. Aleksandro kaj Dorina luis etan ĉambron, malproksime de la gepatroj de Dorina. Aleksandro eklaboris en fabriko kaj estis vere bona laboristo, ĉar kiam oni komencis maldungi laboristojn, Aleksandro ne estis inter ili. Dorina zorgis pri Petro - la infano. Por ŝi malfacile estis trovi laboron.

Verŝajne ilia vivo fluus silente kaj trankvile, se ne estus la vespero, kiam iu sonorigis ĉe ilia pordo, kaj en ilian domon eniris la viro, kiu ŝanĝis ilian vivon. Aleksandro nomis lin Davido, kaj de ilia konversacio Dorina komprenis, ke iam, kiel infanoj, Aleksandro kaj Davido estis amikoj. Dum kelkaj jaroj Davido loĝis eksterlande, kaj nun li revenis kaj deziris komenci sian vivon denove ĉi tie.

- Mi ŝparis iom da mono kaj mi komencas komerci - klarigis Davido. - Tamen al neniu mi povus fidi. Tial mi deziras, ke ni laboru kune. Ni delonge konas unu la alian, kaj tio estas la plej grava - diris Davido kaj esploreme alrigardis Aleksandron.

Davido spertis bone klarigi tion, al kio li strebis. Kune kun Aleksandro li veturos eksterlanden por importi diversajn varojn, kaj la gajno estos tre rapida. Davido certigis Aleksandron kaj Dorinan, ke tre baldaŭ ili havos propran domon, aŭtomobilon, kaj poste sekvos la someraj ferioj en Greklando aŭ en Italio.

- Vi estas tre juna - diris Davido al Aleksandro. - Vi havas edzinon, infanon, kaj vi nepre devas entrepreni ion. Ĉu la tutan vivon vi loĝos en luitaj ĉambroj? Eble ĝis nun oni ne maldungis vin, sed morgaŭ aŭ postmorgaŭ povus okazi tio. Pripensu. Mia oficejo troviĝas en la hotelo "Kontinento" ...

Davido lasis sian vizitkarton kaj foriris. Aleksandro eĉ ne alrigardis ĝin, sed Dorina prenis la vizitkarton. El Davido radiis alloga forto, kaj malgraŭ, ke Dorina ne deziris eĉ al si mem konfesi tion, ŝi eksentis, ke ĉi forto hipnotigis ŝin.

Kvazaŭ Davido estus profeto, en la fabriko oni komencis novajn maldungojn, kaj ĉi-foje ankaŭ Aleksandro ekestis sen laboro. Malaperis la varma brilo de liaj bluaj okuloj, kaj en liaj pupiloj kvazaŭ eklumis du akraj klingoj. Frumatene li eliris kaj tutan tagon li serĉis laboron, sed vane. Aleksandro iĝis silentema, maltrankvila, kaj Dorina ne povis plu vidi lin tia.

Foje, dum ŝi estis sola hejme, ŝi hazarde malfermis malnovan skatolon de ĉokoladbombonoj, en kiu estis notetoj kun adresoj, telefonnumeroj de konatoj, kaj tute neatendite Dorina trovis la forgesitan vizitkarton de Davido.

Dorina eksentis varman ondon de la kapo ĝis la piedoj, kiam ŝi tuŝis la vizitkarton. Verŝajne tia estas la sento, kiam en homo vekiĝas la espero. Strange, sed ŝi subite rememoris la someron, kiam ŝi konatiĝis kun Aleksandro. Kaj same kiel tiam, kiam ŝi rigardis la senmovan lagon kaj la ombrojn de la arboj, ŝi sentis varmon kaj tremon, kiuj aludis al ŝi, ke okazos io bela kaj neordinara.

Vespere, kiam Aleksandro revenis kaj ili eksidis por vespermanĝi, Dorina kvazaŭ hazarde demandis lin, ĉu li ne renkontiĝis kun Davido. En tiu ĉi momento Aleksandro pensis verŝajne pri io alia, ĉar aŭtomate li respondis "ne", sed Dorina decidis daŭrigi la konversacion.

- Kial vi ne telefonos al li? - demandis ŝi.

- Kial?

- Eble li povus trovi al vi laboron. Ja, antaŭ unu jaro li promesis tion al vi.

- Pri friponoj mi ne deziras okupiĝi.

- De kie vi scias, ke li estas fripono? - koleriĝis Dorina.

- Neniu povas iĝi riĉa honeste.

- Sed vi bone scias, ke multajn jarojn li laboris eksterlande. Li ŝparis ... Evidente li estas entreprenema kaj li ne timas riski.

Aleksandro silentis.

- Oni devas provi ĉion - daŭrigis Dorina. - Oni devas serĉi, ne senagi kaj rigardi kiel malsatas la propra infano.

Matene, kiam Dorina vekiĝis, Aleksandro jam ne estis hejme. Vespere li revenis laca kaj diris nur tion:

- Mi komencis labori en la entrepreno de Davido.

Pasis tri jaroj de tiam, kaj Dorina ne komprenis, kiamaniere tiel rapide ŝanĝiĝis ŝia vivo. Ili jam ne luis loĝejon, sed havis propran domon. Aleksandro posedis du vendejojn kaj ofte ofice li veturis eksterlanden. Lia laboro estis ege streĉa. Kutime li malfrue revenis hejmen, sed Dorina ne maltrankviliĝis, ĉar ŝi sciis, ke tio estas ligita al lia laboro.

La filo Petro jam estis lernanto. En liaj bluaj okuloj videblis la samaj briloj kiel iam en la okuloj de Aleksandro. Ofte Dorina kaj Petro vizitis la domon de gepatroj de Dorina, kiuj senlime ĝojis pri sia bela nepo.

Tamen en la vivo ne ĉio okazas tiel, kiel ni deziras. Kiam ni opinias, ke ni jam estas trankvilaj kaj kontentaj pri niaj sukcesoj, io renversiĝas, kaj ni falas en grandegan abismon.

La unua signo venis en suna antaŭtagmezo, kiam Dorina kuiris en la kuirejo kaj Petro ankoraŭ ne estis reveninta de la lernejo. La telefono eksonoris. Dorina trankvile levis la aŭskultilon, sed sibla vira voĉo glaciigis ŝin.

- Atentu! Ĉio, kion via edzo akiris, estas dank' al ni. Tion li ne forgesu!

Dorina eĉ ne sukcesis malfermi sian buŝon, kaj la telefono de la alia flanko krakis. Dorina restis senmova. Ŝi ne komprenis, kio okazis, sed intuicie ŝi eksentis, ke iu minaco proksimiĝas kaj ŝi ne povas eviti ĝin. Dorina alrigardis la horloĝon. Proksimiĝis la dek-dua. Petro baldaŭ devis reveni de la lernejo. Dorina rapide demetis la antaŭtukon, surmetis la pluvmantelon kaj eliris eksteren. Ŝi devis rapide iri en la lernejon, antaŭ la fino de la lasta lernohoro. Dorina timis, ke eble io malbona okazos al Petro.

Ŝi funkciigis la aŭtomobilon, premis la gaspedalon kaj ekiris al la lernejo, kiu ne estis malproksime de ilia domo.

Vespere Aleksandro denove malfrue revenis hejmen, sed Dorina atendis lin. Kiam li sidis en la granda ĉambro kaj verŝis al si glason da viskio, Dorina atente alrigardis lin kaj malrapide ekparolis.

- Vi bone scias, ke mi ne interesiĝas pri via laboro. Mi ĝojas, ke vi estas kontenta, sed hodiaŭ iu telefonis kaj provis minaci nin. Li diris, ke vi ne forgesu dank' al kiu vi prosperis.

Dorina eksilentis rigardante Aleksandron. Ŝajnis al ŝi, ke delonge ŝi ne vidis lin. Dum la lastaj du aŭ tri jaroj li videble ŝanĝiĝis. Lia korpo iĝis pli dika, sed ĝi ankoraŭ eligis forton kaj sanon. Lia mola, kaŝtankolora hararo iom maldensiĝis. Lia vizaĝo ankoraŭ aspektis juneca, sed liaj okuloj iĝis malvarmaj kiel du bluaj vitretoj.

- Iu ŝercis - trankvile diris Aleksandro.

- Per tio oni ne kutimas ŝerci. Eble estas iu kialo, kaj bonvolu diri ĉion al mi - petis Dorina.

- Ne estas kialo. Vi scias, ke ĉion mi akiris per honesta laboro. Vere, Davido helpis al mi, kaj ĉiam mi estos dankema al li. Kutime la homoj envias. Verŝu iom da viskio al vi. La drinkaĵo trankviligas.

Aleksandro plenigis ŝian glason kaj provis ekrideti, sed la du bluaj vitretoj en liaj okuloj restis senmovaj.

- Dum la lastaj monatoj vi multe drinkas. Antaŭe vi tute ne drinkis - riproĉe rimarkigis Dorina.

- Antaŭe mi ne havis monon. Nun mi povas permesi tion al mi. Tiucele mi laboras.

Ĉi-nokte Dorina longe ne ekdormis. Ŝi havis la senton, ke ŝi troviĝas en obskura kaverno, el kiu ne estas elirejo. Ja, ŝi mem igis Aleksandron komenci ĉi laboron. Vere, tiam Dorina ne pensis pri mono kaj ŝi ne supozis, ke Aleksandro tiel bone gajnos per la nova laboro, kaj nun ... Kiel ŝi diru al li, ke li lasu ĉion? Kaj ĉu eblas tio? Ĉu eblas nun tuj lasi la vendejojn, kaj ke jam de morgaŭ li nenion faru? Sed fakte kion li faras? Ŝi scias pri la vendejoj, pri la negocoj, sed ĉu malantaŭ tio ne estas io alia, pri kio Dorina eĉ ne supozas? En kiajn negocojn Davido enplektis Aleksandron, kaj kie malaperis Davido? Dorina aŭdis nur, ke li denove loĝas ie eksterlande. Aleksandro preskaŭ ne menciis lin. Ĉu ili renkontiĝas kaj ĉu ili ankoraŭ kune laboras?

Pasis dek tagoj, kaj Dorina iom post iom trankviliĝis. Ŝi komencis pensi, ke eble iu faris malbonan ŝercon, sed ĝuste tiam la telefono denove eksonoris, kaj la sama sibla vira voĉo, iom emfazante la vortojn, diris en ŝian orelon:

- Eble vi komprenis, sed via edzo ankoraŭ ne. Diru al li, ke nia pacienco elĉerpiĝis!

- Sed kiu vi estas? - demandis Dorina per trema voĉo.

- Li scias.

Kaj la telefono de la alia flanko denove krakis. Dorina faris paŝon, ŝanceliĝis kaj preskaŭ falis. Ŝi sidiĝis sur la kanapon kaj lante ĉirkaŭrigardis. La granda ĉambro ŝajnis al ŝi fremda kaj nekonata. Ĉu iam ŝi deziris ĝuste tion? Vasta loĝejo, multekostaj mebloj, lukso. Nun ĉio ŝajnis al ŝi superflua kaj nenecesa.

Ŝi ne sciis kion fari. Petro estis en la lernejo. Antaŭ tri tagoj Aleksandro ekveturis al Vieno kaj devis reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ matene. Ĉu ŝi devus telefoni al la polico aŭ kun Petro iri en la domon de siaj gepatroj? Tamen neniu povus diri, ĝis kiam daŭros la telefona teroro. Oni ne povas tutan vivon kaŝi sin, kaj kial? De kiu, pro kio? Respondojn al tiuj ĉi demandoj Dorina ne havis, kaj Aleksandro ... Li nenion menciis, kvazaŭ al li neniu iam telefonus. Aŭ eble oni nur al ŝi telefonis. Verŝajne la homoj vere envias.

En tiu ĉi tago Dorina ne iris en la lernejon por renkonti Petron. Ŝi deziris montri al si mem, ke ŝi ne timas kaj ne interesiĝas pri la telefonaj minacoj. Eble estas iu frenezulo, supozis Dorina.

Posttagmeze ŝi kun Petro gastis ĉe siaj gepatroj. Unue Dorina planis tranokti kun la infano en la domo de siaj gepatroj, sed poste pripensis, ke vespere Aleksandro revenos kaj ne trovos ilin hejme. Dorina longe hezitis, ĉu ŝi diru al siaj gepatroj pri la telefonaj minacoj, sed poste ŝi decidis, ke ne necesas maltrankviligi ilin. Ŝiaj gepatroj estis kontentaj. Por ili plej gravis, ke Dorina havas familion, loĝejon kaj edzon, kiu laboras.

Estis la sepa horo vespere, kiam Dorina kaj Petro revenis hejmen. La infano tuj ŝaltis la televidon kaj eksidis antaŭ ĝi. Dorina estis en la kuirejo por prepari ion por la vespermanĝo. Dum ŝi senŝeligis la terpomojn, ŝi konstante pensis pri Aleksandro. Dorina ne estis certa, ĉu li revenos ĉi-vespere aŭ morgaŭ matene. Ŝi deziris atendi lin kaj ŝi ne havis emon vespermanĝi sen li.

Ekstere vesperiĝis. Antaŭ la domo jam ne videblis homoj. La najbaroj delonge estis revenintaj de la laborejoj kaj nun eble ili vespermanĝis aŭ spektis televidon.

Subite de ekstere aŭdiĝis krakego, kvazaŭ iu rompus tabulon. La krakego ripetiĝis du aŭ tri fojojn. Post sekundo en la kuirejon enkuris Petro kaj time diris:

- Panjo, ekstere oni pafas.

Dorina ektremis kaj nur ekflustris.

- Stultaĵo ...

Post sekundoj tamen ekstere aŭdiĝis bruo. Oni komencis malfermi pordojn, aŭdiĝis voĉoj kaj subita kriego.

Dorina elkuris el la loĝejo kaj kiel freneza komencis descendi laŭ la ŝtuparo. Antaŭ la unua etaĝo iu najbaro provis haltigi ŝin, sed Dorina puŝis lin kaj kuris al la homoj, kiuj tumultis ĉirkaŭ viro, kiu kuŝis sur la planko antaŭ la enirejo de la domo. Dorina alrigardis kaj svenis. Estis Aleksandro. Li kuŝis surdorse senmova. Liaj bluaj okuloj estis glacie vitrecaj kaj terure larĝe malfermitaj.


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: la 6an de aprilo 1997 mardo 8 junio 1999 13:48:26