MONATO

KOMPUTADO

Esperanto sen peno

Tajpi Esperanton komputile, uzante la ĝustajn supersignojn, ne plu estas problemo. „Komputila Rondo” (KompRo) ofertas TrueType-karaktrarojn (TTF) kiuj sen helpprogramoj estas uzeblaj de ĉiuj Windows-programoj kiuj subtenas TTF. Disketo kun tiuj karaktraroj estas akirebla ĉe la redakcio de KompRo kontraŭ 10 germanaj markoj. Kiu mem volas adapti ekzistantan karaktraron povas tion fari per Fontographer kaj FontMonger. Priskribo kiel fari tion aperis en la broŝureto „Kolekto 2 de interesaj artikoloj”, akirebla ĉe KompRo aŭ ĉe FEL. Ĝi enhavas ĉiujn metodojn iam prezentitaj en la KompRo-informiloj por havigi al si la Esperanto-literojn sur DOS-, Windows-, Macintosh- kaj Atari-komputiloj.

Adreso de KompRo: Bornkamp 12, D-22043 Hamburg; telekopiilo + 49 40 656 06 59; bultenejo + 49 40 689 61 10; elektronika poŝto kompro@kaihh.hanse.de.


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019