MONATO

Tempo fuĝas

de

William Auld

Malgraŭ sia juneco - li certe ne aĝis pli ol tridek kvin jarojn, kio ŝajnis al mi juna - mia najbaro Arturo Preston estis siatempe akirinta konsiderindan reputacion kiel debuta sciencisto. Kiam li heredis iom da mono kaj liberiĝis el sia posteno kaj sin retiris de la publika konateco, iuj homoj esprimis bedaŭron pri lia „neuzota talento”. Tiuj ja ne sciis - verŝajne neniu sciis krom mi - ke li dediĉas sian tempon kaj sian monon al solvado de antikva enigmo, nome vojaĝado tra la tempo. Tion sciis mi, nur pro tio, ke Arturo jam delonge traktis min kiel surogatan patron, personon fidindan, kun kiu li povis komunikiĝi. Pri la fiziko, kiel ankaŭ pri aliaj sciencoj, mi sciis nenion, sed kompreneble tia scio ne necesis. Arturo bezonis nur alparolaton, ne nepre aŭskultanton.

Principe tamen mi opiniis ekscita lian koncepton pri tempovojaĝado, sed ege neprobabla. Kiam do li sin prezentis en mia domo iun posttagmezon kaj, streĉaspekta sed reganta siajn emociojn, diris, „Mi sukcesis!”, mi estis konsternita kaj ne volis kredi lin.

„Mi vojaĝis en la pasintecon dekfoje dum la ĵusa horo, kaj mi restis en la elektitaj epokoj dum periodoj ekde dek minutoj ĝis dek tagoj,” li diris kviete, tamen kun bridita ekscitiĝo. „Ne temas pri hazardaĵo, mi certigas. Tio, kion mi ofte diris al vi pri la naturo de la tempo kaj kiamaniere jungi ĝin, estas vera, vera, vera!”

„Se tio vere veras, Arturo -” mi komencis iom hezite; sed li ekkaptis mian brakon kaj tire starigis min.

„Venu vidi mem.”

Eble influite de la konata romano de Jean Forge, mi atendis, ke lia aparato estu pli komplika. Sed ne; laŭaspekte ĝi estis nenio alia ol rektangula skatolego iom pli granda ol homa staturo, kun pordo por eniri kaj eliri, staranta en ĉambro alie senmebla.

Arturo malfermis la pordon kaj ni enrigardis. La internon prilumis iaspeca ampolo, kvankam mi ne rimarkis signojn de potencigo. Sur unu muro vidiĝis instumentaro en la formo de ŝaltilo kaj pluraj numeritaj ciferplatoj.

„Oni nur indikas la deziratajn tagon, monaton kaj jaron sur la ciferplatoj, depremas la ŝaltilon, kaj sonorilo tintas indikante la alvenon. Oni malfermas la pordon kaj eliras - en la deksesan jarcenton aŭ kiam ajn oni elektis.”

„Vi devas konsenti, Arturo, ke tio ŝajnas iom neprobabla...”

„Mi tion faris jam dekfoje, ĉu ne? Dekfoje, al dek diversaj epokoj!”

„Sed la revenvojo? Kiel vi revenas?”

„Nu jes, tio en la komenco kaŭzis al mi iom da zorgoj. Mi fine solvis ĉiujn problemojn, aŭtomatigante la revenon al la preciza minuto de la foriro. Necesas nur reeniri la maŝinon, premi la ŝaltilon kaj - pum! oni revenas al la nuntempo. Aŭskultu, mi vidas, ke vi daŭre iom skeptikas. Kial ne provi mem?”

„Ho, pri tio mi ne certas. Mi - mi ankoraŭ ne mense prepariĝis.”

„Nenia danĝero. Jen! mi montros al vi. Decidu vi, al kiam mi vojaĝu, kaj mi iros tiamen. Diru do, kiam?”

„Ho - nu - 1836.”

„Bone!”

Li eniris la maŝinon kaj fermis la pordon. Mi aŭdis mallaŭtan tinton de sonorilo, la pordo malfermiĝis, kaj elvenis Arturo kontente ridetante.

„Jen do! Al 1836 kaj revene! Por esti certa, mi restis unu-du horojn kaj iom ĉirkaŭrigardis. Jam via vico. Al kiam vi volas iri?”

„Arturo, mi vere ne scias...”

„Kio pri 1314? Batalo de Banokburno! Homo, ĝi okazis nur kelkajn mejlojn de ĉi tie! Pensu pri tio! La plej glora momento de Skotlando, kaj vi ĉeestos!”

Li puŝis min en la skatolegon. Efektive, mi jam vere ekscitiĝis. Kiam li fermis la pordon malantaŭ mi, mi hezitis nur kelkajn momentojn antaŭ ol alĝustigi la ciferplatojn al 24-06-1314. Poste mi fermis miajn okulojn kaj depremis la ŝaltilon. Tintis sonorilo. Mi malfermis miajn okulojn. Nenio ŝajnis ŝanĝiĝinta. Mi streĉis mian kuraĝon.

Kaj malfermis la pordon. Jen estis Arturo en ties senmebla ĉambro, vastokula kaj entuziasmega. Li alsaltis min kaj kaptis ambaŭmane la refaldaĵojn de mia jako. Li estis preskaŭ senkohera.

„Ĉu vi vidis lin? Ĉu vi vidis Roberton Brus? Ĉu li ion diris? Ĉu tio ne estis absolute la plej mirinda sperto de via vivo?”

Kiel mi jam diris, li estas pli juna ol mi, kaj ankaŭ multe pli forta...

„Jes, jes, mirinda, mirinda!” mi balbutis.

Unu el ni estas freneza, kaj ne temas pri mi. Sed supozeble li ne kaŭzas multan domaĝon, en- kaj el-irante sian skatolegon dum la tutaj tagoj. Kaj eĉ se mi devas pasigi multajn vesperojn aŭskultante liajn priskribojn de la vivo en aliaj epokoj, tio estas malpli enuiga ol televido. Neniu volas sian filon, eĉ surogatan, enŝlosigi en frenezulejon, se eblas tion eviti.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2003
Valida XHTML 1.0!