Monato

EPIDEMIOJ

Grava bazo por preventi aidoson

La vasta kaj insista ofensivo kontraŭ ĉiuj malsanoj, kiuj komunikiĝas per seksaj kontaktoj, estas grava direkto de aidoso-preventado. Nun la nombro de la tiel nomataj venereaj malsanoj seninterrompe pligrandiĝas. Al la bone konataj kaj disvastiĝintaj sifiliso, gonoreo kaj triĥomonozo aldoniĝis antaŭe maloftaj kaj preskaŭ nekonataj: aidoso, ŝankroido (la mola ŝankro), genitala (seksa) herpeto, klamidiozo, kandidiozo, bakteria vaginozo, papilomo-virusa infekto, ktp. Grandan rolon ludas seksaj kontaktoj en transdono de tia tradicie "ne venerea" malsano kiel hepatito B.

En multaj landoj videbliĝas korelacio en la disvastiĝo de aidoso kaj aliaj venereaj malsanoj. Ekzemple, en Norda Ameriko en la 80aj jaroj, paralele kun epidemioj de aidoso, oftiĝis ankaŭ aliaj seksaj malsanoj: sifiliso, gonoreo kaj eĉ ŝankroido, kiu eble estis enportita el endemiaj regionoj kune kun aidoso.

Surbaze de la nivelo de la disvastiĝo de aliaj venereaj malsanoj oni povas prijuĝi la riskon kaj prognozon de aidoso-infekto. Multaj malsanuloj, precipe el la riska grupo, samtempe infektiĝas per kelkaj venereaj malsanoj. Sed tiuj malsanuloj, krom la komunaj vojoj de transigo, havas pli grandan dispozicion al la viruso de aidoso rezulte de la ekzisto de grandnombraj fokusoj de inflamoj kaj ulceretoj sur la haŭto kaj mukaj membranoj de la seksaj organoj, plifaciligintaj penetradon de la viruso en la sangon. La viruso de aidoso estas kapabla longe konserviĝi kaj reproduktiĝi en tiuj inflamaj fokusoj. Kiel informis L. Corsey kaj aliaj sciencistoj en la internacia kongreso pri malsanoj transmisiiĝantaj per seksaj kontaktoj (Hispanio, 1997), en la herpetaj ulceretoj de seksaj organoj la viruso de aidoso povas longe reproduktiĝi, kio akcelas la disvastiĝon de aidoso. Post la sukcesa resanigo de la ulceroj, ankaŭ la viruso de aidoso malaperis el la haŭto de seksaj organoj.

Multaj venereaj malsanoj (sifiliso, klamidiozo, la seksa herpeto) estas inklinaj al kronika, recidiva defluo. Por ili same estas karakteriza la imundifekto, kiu pliprofundiĝas post aldona aidoso-infekto. La reproduktiĝo de la viruso de aidoso pli akceliĝas post kunigita infekto.

Pri efektiveco de la multaj rimedoj de aidoso-prevento oni povas juĝi laŭ dinamiko de ĉiuj seks-kontaktaj malsanoj. Tiel, rezulte de la esploroj en Tajlando (D. Celentano kaj aliaj) estis demonstrite, ke la multjara uzado de kondomoj fare de la prostituitinoj, kondukis al reduktiĝo de aidoso kaj aliaj venereaj malsanoj inter la junaj viroj.

Kiel estis akcentite en la supremenciita internacia kongreso: "Diagnostiko kaj kuracado de ĉiuj malsanoj, kiuj transmisiiĝas per sekskontaktoj, devas fariĝi la bazo de aidoso-profilaktiko."

Estas klare, ke similaj rimedoj devas esti aplikataj en la tuta komplekso de aidoso-profilaktiko, konsidere ĉiujn vojojn de la virusinfektoj.

Vladimir LEMELEV


Valida XHTML 1.0! Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 marto 2001