Monato

EŬROPA UNIO

Lingvopakto

Onidiroj pri "lingvopakto" de Francio kaj Germanio cirkulis jam de kelka tempo, sed neniu volis konfesi aŭ konfirmi, ke tia ekzistas kaj estas direktota kontraŭ superregado de la malamata (en Francio) kaj tre amata (en Germanio) usonangla lingvo. Ĉiuj tamen scias, ke ambaŭ ŝtatoj fervorege defendas siajn lingvajn rajtojn ene de Eŭropa Unio (EU); Berlino pasintjare eĉ bojkotis EU-konferencojn sub prezidado de Finnlando, ĉar Helsinko rifuzis disponigi interpretistojn por la germana lingvo.

Sed nun la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Hubert Verdrine [ubér vedrín], en Berlino parolis pri lingvo. Li gastis dum la unua konferenco de ĉiuj germanaj ambasadoroj, kiun kunvokis la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer [joŝka fiŝer]. Strange aŭ minimume neordinare estas sendube, ke la franca ministro ĉeestis kaj alparolis fremdajn ambasadorojn. Sed li havis interesan mesaĝon por ili: Parizo decidis, ke la francaj diplomatoj devos lerni la germanan lingvon (germanaj diplomatoj kutime lernas la francan). Kaj li proponis komunajn konsulejojn de ambaŭ ŝtatoj en eksterlando.

Do eble tamen ekzistas tia lingvopakto de Parizo kaj Berlino - almenaŭ en diplomatio. Ĉu tio povos malhelpi la tutmondan venkon de la angla lingvo?

Stefan MAUL


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 13 oktobro 2000