Monato

FRANCIO

Bretonio

La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.

Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Armor) kaj tera (Arcoat).

En Armor estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn k.s.. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.

Arcoat [arkot], ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj ...

Du lingvaj partoj

En tiu regiono oriente kuŝas Alt-Bretonio, kie oni parolas precipe la francan lingvon, kaj ĝis la jaro 1980 en kamparo la gallan dialekton. Okcidente troviĝas Malalt-Bretonio, kie oni parolas la bretonan kaj la francan lingvojn.

La bretona lingvo estas kelta lingvo, parenca al la gaela kaj precipe al la kimra. Longtempe la bretona estis malpermesita en la lernejoj, kaj la infanoj devis paroli kaj skribi nur la francan. Do, la uzado de la bretona tre multe reduktiĝis.

Ĉar en oficialaj lernejoj oni ne rajtis instrui la bretonan, en 1977 bretonaj familioj kreis la asocion “Diwan” (Ĝermo), kiu administras privatajn dulingvajn lernejojn, pagatajn de la gepatroj.

Nur ekde unu jaro kaj duono, estas konvencio inter la lernejoj de la asocio “Diwan” kaj la ŝtato, kiu nun pagas al la instruistoj, kaj ankaŭ subvencias ties funkciadon. Sed la gepatroj devas ĉiam ankoraŭ havigi monrimedojn por aĉeti kaj konstruigi lernejojn. Tamen “Diwan” pligrandiĝas, kaj post la estigo de elementa kaj meza lernejoj, oni ĵus fondis liceojn. Kaj ĉie en Malalt-Bretonio, ekde kelkaj jaroj, komenciĝis kursoj pri la bretona lingvo ankaŭ por plenkreskuloj, ĉar la nuna generacio ne rajtis uzi la lingvon kaj forgesis ĝin. Do, nuntempe, la bretonoj volas retrovi siajn radikojn, lernante la lingvon de siaj geavoj.

Nuntempe en Bretonio renaskiĝis ne nur la lingvo, sed ankaŭ ekfunkciis la specifa kulturo, danke al multaj dinamikaj kaj pasiaj homoj – bretonaj aŭ ne, kiuj loĝas en Bretonio. Ekzemple, la nuna prezidanto de “Diwan” estas angladevena, kaj unu el la plej grandaj nunaj politikistoj en Bretonio devenas de Togolando!

Kaj la bretona kulturo estas tre malfermita al aliaj kulturoj, specife ekzemple al la berbera muziko. Tiun lastan oni ofte intermiksas kun la nova bretona muziko. La bretona kulturo ne estas nur en la pasinteco, ĝi evoluas ankaŭ nun. Ĝi estas vivanta precipe ĉe la muzikistoj, kiuj komponas modernan muzikon pri bretonaj temoj.

Kio estas la bretona kulturo? Ĉefe muziko, dancoj, “pardons” (katolikaj ceremonioj en kamparaj preĝejetoj, kun procesioj, dum kiuj oni portas broditajn standardojn), rakontoj de multegaj legendoj. Interalie oni povas diri, ke Bretonio estas lando de legendoj!

Regiona ekonomio

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj en Bretonio estas agrikulturo, industrio kaj turismo. El la agrikulturo estas ĉefe evoluinta la laktoproduktado – specife la bredado de bovinoj cele al laktoproduktado. Bretonio estas la unua grava regiono por la produktado de lakto en Francio. Industriaj entreprenoj tie malmultas, escepte de la nutraĵindustrio, kiu bone funkcias. Krome en tiu regiono turismo estas bone strukturita.

La forta emo al identiĝo ne fermas Bretonion al la aliaj landoj. Male, multe pli da loĝantoj en ĝi ol en aliaj partoj de Francio voĉdonis por la aliĝo de Francio al Eŭropa Unio.

Josette DUCLOYER


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 13 januaro 2000