MONATO

JAPANIO

Sakura-floroj

Malnovaj japanaj versoj tekstas:
 Sakura-floroj,
 se ili ne ekzistus
 en nia mondo,
 Estus treege trankvilaj
 niaj koroj printempaj.
Printempe aperas multaj artikoloj pri sakura-floroj en ĵurnaloj kaj televido en Japanio, en kiuj oni ofte citas la ĉi-suprajn versojn. Oni eble povus demandi, kial ni, japanoj, sentas nin maltrankvilaj pri la floroj.

Meze de marto ĉiujare la Meteologia Agentejo publikigas prognozon pri la ekflor-tago de sakura-floroj. Japanio estas insularo, kiu longas 2000 kilometrojn – de la subtropika Okinawa [okinava] ĝis la subglacia Hokkaidoo [hokajdo]. Tial la ekflor-tagoj ege diferencas. Laŭ la ĉi-jara prognozo en Okinawa jam la 11an de januaro ekfloris hikan-zakura (Prunus campanulata Maxim). Poste la 20an de aprilo ekfloris someiyosino (Prunus yedoensis Matsumu), la plej tipa kaj ŝatata sakura-arbo en Japanio en la suda insulo Kyuusyuu [kiusiu]. Tagon post tago ondoj de sakura florado direktiĝas al la norda parto de la insulo Honsyuu [honsiu], kie tio okazis la 25an de aprilo. En la norda insulo Hokkaido, kie ne ekzistas someiyosino, anstataŭe ekfloras je la fino de aprilo ooyamazakura (Prunus sargentii Rehd). Post la florondoj da someiyosino venas alispecaj sakura-floroj. Ili estas sidarezakura (sakura-arboj kun pendantaj branĉoj) kaj yaezakura (multpetalaj sakura-floroj). Tiamaniere dum pli ol tri monatoj ni povas admiri la belecon de luksaj sakura-floroj.

En la komenco de aprilo, kiam la sakura-floroj ekfloras, estas ankoraŭ malvarmete, kun pluvoj kaj ventoj. Varmo igas florojn tuj fali; malvarmo – pluekzisti. Dumtage ni planas bankedon sub floroj aŭ eksIon al parkoj kun bekaj floroj; do kian veteron ni havos, estas nia granda scivolo. Ni atendas tujan ekfloron, sed samtempe ni esperas, ke la floroj iel vivos pli longe.

Pro la fakto, ke ni kutimas ĝui sakura-florojn jam de pli ol mil jaroj, troviĝas multaj malnovaj sakura-arboj kun legendoj en diversaj lokoj de Japanio. Ekzistas famaj parkoj kun tre bekecaj sakura-floroj. Gubernioj, kiuj estas famaj pro sakura-floroj, estas Naganao, Hukusima kaj Nara. Tamen ne nur tiuloke, sed ĉie oni povas vidi sakura-florojn. Precipe en lernejoj abundas sakura-arboj.

Marto kaj aprilo, monatoj de sakura-floroj, estas ankaŭ monatoj de diplomiĝo kaj lernantiĝo. En la sudaj regionoj de Japanio la lernantoj forlasas sian lernejon tra tunelo de sakura-floroj; en la nordaj ili eniras la lernejan pordon sub neĝblove falantaj petaloj de sakura-floroj, akompanate de siaj patrinoj. Kiam la japanoj estas junaj, bildoj de sakura-floroj estas jam engravuriĝintaj en iliaj cerboj kun la sentoj kaj travivaĵoj de ĝojo kaj malĝojo. Por plenkreskuloj tiuj monatoj estas tempo de oficŝanĝo aŭ emeritiĝo. Tiel sakura-floroj ĉiam ligiĝas kun gravaj okazintaĵoj de la vivo de japanoj.

Do ĉu eble tiuj floroj ne ligiĝas kun la morto? Ne, ankaŭ en tombejoj abundas sakura-floroj. En la printempa ekvinokso la japanoj kutime vizitas siajn familiajn tombojn, rigardante sakura-florojn. Ili estas ankaŭ simbolo de nehezitema morto. Ekzemple, en milito japanaj soldatoj, hontantaj trafi en militkaptitecon, volis morti kiel falantaj petaloj de sakura-floroj. Tian senton havis ankaŭ bonzo Saigyoo [saigio], eksa samurajo, en la Kamakura-epoko (antaŭ 1000 jaroj), kiu spertis kruelajn batalojn. Tial li esprimis ĝin per la versoj:

 Mi volas morti
 Espereble printempon
 Sub belaj floroj:
 precipe februaran
 nokton de plena luno.
(Temas pri februaro laŭ la luna kalendaro, do koresponda al nuna marto.)

Post la falo de sakura-floroj subite kaj kontraste venas la sezono de abunda verdaĵo. Do rigardi verdajn foliojn anstataŭ florojn de sakura-arboj signifas, ke la somero venas al Japanio.


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019