Monato

MONO

Dolaroj kaj eŭroj grandbilete

Eŭropa Unuo planas emisii grandvalorajn monbiletojn, la plej grandajn je 500 eŭroj (EUR). Laŭ asista trezoreja oficisto Gary Gensler, kiu alparolis kongresan subkomitaton je la 8a oktobro 1998, tiu decido eble kaŭzos grandan koston al la usona trezorejo.

Dolaroj cirkulas ekster Usono

Pro diversaj kialoj personoj ekster Usono tenas usonajn dolarojn (USD) en monbiletoj. Gensler menciis du: pro komerco kaj kiel ŝparaĵon. Tio estas speciale vera en landoj inklinaj al hiperinflacio aŭ kie la loka banksistemo estas subevoluinta.

Laŭ Theodore Allison, oficisto de la centra banko, kiu ankaŭ alparolas la subkomitaton, la dolaro taŭgas kiel ŝparaĵo de valoro. "Ĝi estas akceptata kaj akirebla en plejparto de la mondo. Usono neniam revokis iujn monbiletojn, do tenantoj certas, ke iliaj dolaroj ĉiam estos akceptataj. Usono havas fortan historion de politika stabileco, kaj la dolaro tenis ĝian valoron sufiĉe bone dum longa periodo."

Ke dolaroj estas konataj kaj akceptataj estas oportune por Usonanoj, kiuj veturas aŭ negocas eksterlande. Ankaŭ gravas, ke la centra banko enspezas rentumon je la obligacioj kaj aliaj aktivaĵoj, kiujn ĝi tenas kontraŭ la cirkulantaj monbiletoj. Tiun rentumon ĝi transpagas al la usona trezorejo. Nuntempe la tuta kvanto de monbiletoj (ekster bankoj) estas pli ol 450 miliardoj da USD, kaj du trionoj cirkuladas ekster Usono. Laŭ Allison, Usono tiel gajns ĉirkaŭ 12 ĝis 15 miliardojn jare.

Grandvaloraj biletoj oportunaj

La plej multaj monbiletoj tenataj eksterusone estas biletoj de 100 USD (ĉirkaŭ 75 % de tiu kategorio). Se la tenantoj tre deziras teni dolarojn, la emisio de eŭro-biletoj eble ne tiom ŝanĝos tion. Tamen, se la grandeco de valoro de la monbileto tre gravas al la tenantoj, eble ili preferos monbiletojn de 500 EUR, kiuj valoros ĉirkaŭ 600 USD.

Laŭ Gensler la dolaro jam frontas konkurajn grandvalorajn monbiletojn. En Germanio cirkulas biletoj de 1000 markoj (valoras pli ol 600 USD), en Italio de 500 000 liroj (valoras ĉirkaŭ 300 USD), kaj en Kanado de 1000 kanadaj dolaroj (valoras pli ol 650 USD). El tiuj valutoj, nur tiu de Germanio cirkulas eksterlande je signifa kvanto - la usona trezorejo taksis je valoro de iom pli ol 50 miliardoj da USD.

Kvankam nuntempe la plej valora monbileto, kiun emisias Usono, estas tiu de 100 USD, antaŭ la mezo de la jarcento, pli grandaj valoroj ja emisiiĝis, ĝis bileto de 10 000 (uzita nur por interbankaj transpagoj). Oni uzis biletojn de 500 kaj 1000 por normalaj grandaj spezoj. La trezorejo kaj centra banko ĉesis emisii ilin en 1969.

La usona trezorejo preferas ne emisii monbiletojn pli grandajn ol 100 USD, ĉar grandvaloraj monbiletoj faciligus kontraŭleĝajn spezojn. Laŭ Gensler, "Je hodiaŭaj prezoj, kokaino valoranta 1 milionon da USD pezas ĉirkaŭ 20 kg, sed la pagaĵo, kutime biletoj de 5, 10, kaj 20 por tiu kokaino pezas pli ol 100 kg. En biletoj de 100, la pezo de 1 miliono estas ĉirkaŭ 10 kg. Se krimuloj povus uzi biletojn de 500, 1 miliono pezus nur 2 kg."

La usona trezorejo ne planas reemisii grandajn monbiletojn, sed ĝi taksas, ke ĝi ene 12 aŭ 18 monatoj kapablas desegni kaj emisii novan bileton.

Philip Brewer


Valida XHTML 1.0! Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 9 marto 2001