
Eĉ kun kromprogramoj, foliumiloj estas limigitaj. Oni volas krei paĝojn, kiuj ebligas aktivan interagadon, ne nur pasivan legadon (aŭ aŭskultadon). Oni volas paĝojn, kiuj dinamike kalkulas kaj komputas.
Estas, laŭ mia scio, tri solvoj: CGI-programoj, Javo kaj Javskribo. En la sekvanta sekcio mi klarigos kaj komparos ĉi tiujn tri solvojn.
Iuj informpaĝoj havas nombrilon, por nombri vizitojn. Tion faras CGI-programo. Se retpaĝo havas formularon, serĉilon, aŭ aviztabulon, CGI-programo kolektas la informojn, kiujn la uzantoj entajpas.
Kiel supre menciite, CGI-programo aktivas en retservilo. (Tio estas, la procesoro de la retservilo plenumas la instrukciojn.) Java programo, male, aktivas en la kliento (t.e. komputilo de la uzanto). Kiam uzanto konektiĝas al paĝo, kiu enhavas javan programon, lia foliumilo kopias la programon en lian komputilon kaj aktivigas ĝin tie. Java programo, funkciante ĉe kliento, havas multajn kapablojn de ordinara aplika programo. (Estas limigoj pro sekureco, kiujn mi diskutos poste.)
La rapideco de CGI-programo dependas de la reto kaj de la retservilo. Imagu, ke retservilo havas CGI-programon, kiu faras multajn kalkulojn. Tiu programo laborigus la procesoron. Se tro da uzantoj uzus la programon samtempe, la procesoro peze laborus, kaj la retservilo fariĝus ege malrapida.
Per Javo, tio ne estas problemo. Ĉiu kliento funkciigas propran ekzempleron de la programo en sia komputilo, kaj ne laborigas la retservilon.
Animacioj estas multe pli efikaj pere de Javo. Oni povas uzi CGI-on por fari animaciojn, sed la rapideco estas limigita, ĉar CGI-programo devas sendi bildojn tra la reto, kiu ofte estas tre malrapida. Java programo desegnas bildojn ĉe la kliento, kaj tio estas multe pli rapida kaj fleksebla.
Foliumiloj kutime sendas informojn al CGI-programoj per signoĉenoj. Java programo kapablas reagi al ĉiu premo de klavo kaj klako de muso. Alivorte, Javo ebligas altan nivelon de interagado, kiu estus malfacila aŭ tute ne ebla per CGI-programoj.
Per Javskribo oni povas krei programojn, kiuj interagas kun la uzanto, aktivigas kromprogramojn, aŭ eĉ javajn programojn.
Javskribo estas interpreta lingvo. La signifon de interpreta mi klarigos poste.
Komence ilia celo estis krei fidindan programaron por personaj elektronikaj aparatoj. Ili trovis, ke tradiciaj lingvoj kiel C kaj C++ ne estas adekvataj. Tial en 1990 ili komencis krei novan programlingvon, kiu fariĝis Javo.
Iom poste la Javo-skipo rimarkis, ke Javo estus ideala lingvo por fari programojn por interretaj celoj, ĉar java programo povas funkcii ĉe multaj specoj de komputilo. Ili kreis propran foliumilon, kiu nomiĝas HotJava, por montri la eblojn de la lingvo Javo. En 1995 la prezidanto de Netscape anoncis, ke la foliumilo Navigilo (Navigator) uzos Javon.
Unu el la problemoj pri programkonstruado estas mastrumado de memoro. Kiam programisto verkas programon en C++ (kaj aliaj lingvoj), li devas zorgi, ke la programo ne akaparu la memoron de la komputilo. Se ofte vokata proceduro en la programo akiras memorpecon de la sistemo, ĝi devas redoni ĝin poste, kiam la memorpeco ne plu estas bezonata. Se ne, la programo okupos pli kaj pli da memoro ĝis elĉerpiĝo. Tiam la programo kaj eble la tuta sistemo mortos. Ĉi tio estas ofta kaŭzo de fatalaj program-eraroj.
Sed per Javo la mastrumado de memoro estas aŭtomata. Javo havas aŭtomatan senrubigilon. La senrubigilo serĉas neuzatan memoron kaj redonas ĝin al la sistemo. La programisto ne devas zorgi pri tio.
En tradiciaj programlingvoj, kiel C aŭ Paskalo, oni uzas la koncepton strukturo. Strukturo estas grupo de interrilataj datumoj. Ĉiu datumo havas nomon ene de la strukturo. Oni ankaŭ kreas procedurojn por trakti la datumojn. Ekzemple, imagu programon, kiu havas strukturon por enteni vortojn:
strukturo Vorto (
literoj
longo
)
La programo bezonas ankaŭ procedurojn por trakti la informojn, ekzemple:
kreu() {
instrukcioj...
}
komparu() {
instrukcioj...
}
En objektema programado la datumoj kaj la proceduroj por trakti ilin kuniĝas. Anstataŭ strukturo oni uzas la terminon klaso.
klaso Vorto (
literoj
longo
kreu() {...}
komparu() {...}
)
Per tia klaso oni difinas objekton. Ekzemple, per la klaso Vorto mi povas krei du objektojn, nomo kaj pasvorto:
Vorto nomo
Vorto pasvorto
La objektoj nomo kaj pasvorto entenas informojn pri vortoj kaj ankaŭ procedurojn por trakti tiujn vortojn.
Kiam oni projektas komplikan sistemon, estas rekomendinde aranĝi ĝin en subsistemojn, kiuj estu kiom eble plej sendependaj. Tiel oni evitas nedeziratajn kromefikojn.
Objektema lingvo faciligas tion. En la supra ekzemplo, ĉio rilata al vortoj estas en la sama klaso Vorto, izolite disde aliaj klasoj.
Sed pli interese estas, ke oni povas fari novajn klasojn, kiuj heredas la strukturon kaj procedurojn de sia antaŭulo. Ekzemple, se oni bezonas klason por trakti verbojn, oni povas uzi la strukturon kaj procedurojn de Vorto.
klaso Verbo, heredas de Vorto (
tempo
modo
)
Verbo peto
La nova objekto peto enhavas la datumojn tempo, modo, literoj, longo kaj ankaŭ la procedurojn kreu() kaj komparu().
Tiamaniere la klaso Vorto estas reuzebla. Tiu reuzeblo estas la avantaĝo de objektema programado.
Por fari funkcikapablan programon necesas konverti la instrukciojn de programlingvo al maŝin-kodoj.
Por fari tion estas du metodoj: interpretado kaj tradukado. Mi klarigos la diferencon per metaforo. Imagu, ke iu prelegas en lingvo, kiun vi ne scias. Por kompreni, vi devas aŭskulti interpretiston. La interpretisto buŝtradukas ĉiun frazon al via lingvo, kiam li aŭdas ĝin. Se vi volas legi tekston en lingvo, kiun vi ne scias, vi bezonas helpon de tradukisto. Vi donas la tekston al la tradukisto kaj atendas, ĝis li fintradukos ĝin.
Interpretado de programlingvo similas al interpretado de homa lingvo, sed anstataŭ interpretisto estas interpretilo. Interpretilo legas instrukcion de programo, konvertas ĝin al maŝinkodo kaj plenumas la konvertaĵon. Poste ĝi legas la sekvan instrukcion kaj denove konvertas kaj plenumas.
Tradukado de programlingvo similas al skriba tradukado de homa lingvo. Anstataŭ tradukiston, oni uzas tradukilon. Tradukilo konvertas tutan programon al maŝinkodoj sen funkciigi ĝin. Poste oni funkciigas la programon.
Estas avantaĝoj kaj malavantaĝoj en ambaŭ metodoj. Interpreta programlingvo ebligas tujan interagon kun la komputilo. Oni tajpas instrukcion kaj tuj vidas la rezulton. Tio estas tre utila dum programkonstruado.
Por grandaj programoj interpretado estas ne-efika. La interpretilo ĉiam malŝparas tempon legante kaj konvertante instrukciojn. Tradukita programo funkcias multe pli rapide, ĉar la konvertado estas antaŭe farita.
Iuj programlingvoj, kiel ekzemple Baziko (angle: BASIC), estas tradicie interpretaj, kaj aliaj, kiel ekzemple C kaj C++, estas tradukaj. (Sed notu, ke oni povas traduki Bazikon kaj iujn aliajn interpretajn lingvojn.)
Do, kia lingvo estas Javo? Ĝi estas interpreta lingvo ... kaj traduka lingvo.
Programisto verkas javan programon kaj poste tradukas ĝin per la java tradukilo. Sed la java tradukilo ne faras maŝin-kodojn. Ĝi faras bajt-kodojn. Bajtkodo estas kvazaŭ maŝin-kodo, sed ĝi ne rilatas al iu speco de komputilo. Ĝi estas kodo por abstrakta virtuala maŝino.
Do, se bajtkodo ne estas maŝinkodo, kiel via komputilo komprenos la javan programon? Tio estas la rolo de la java interpretilo. La interpretilo legas la bajtkodojn kaj konvertas ilin al maŝinkodoj por la koncerna komputilo.
Kompreneble devas ekzisti java interpretilo por ĉiu speco de komputilo, kiu funkciigas javan programon. IBM-uzanto funkciigas javan programon per interpretilo por IBM. Makintoŝ-uzanto uzas interpretilon por Makintoŝo.
La rapideco de Javo-programo estas ie inter tiu de interpreta lingvo kaj traduka lingvo. Bajt-kodo estas kompakta kaj rapide konvertebla al maŝinkodo. Tial Javo estas multe pli rapida ol interpreta Baziko. Tamen, necesas tempo por konverti la bajtkodojn. Tial Javo estas malpli rapida ol traduka lingvo kiel C.
Por la plej multaj celoj la relativa malrapideco ne gravas.
Sed kio estas la kialo por ĉi tiu traduka-interpreta sistemo? Tion mi klarigos en la sekva sekcio.
Estas alia problemo. Programo devas komuniki kun la sistem-mastruma programaro (mastruma sistemo). Mastruma sistemo zorgas pri la diskoj, grafika karto, printila pordo, kaj aliaj organoj de komputilo. Kutime, programo ne mem desegnas butonojn kaj fenestrojn sur ekrano, kaj ĝi ne mem legas el aparata memoro por determini la mus-pozicion. Por tiaj celoj ĝi uzas funkciojn de la mastruma sistemo.
Tial, por ke programo funkciu en komputilo, ĝi devas esti tradukita por la koncerna procesoro kaj la koncerna mastruma sistemo. Programo skribita por iu komputilo ne funkcias en komputilo kun malsama procesoro aŭ mastruma sistemo. (Estas esceptoj al ĉi tiu regulo, sed por simpleco mi ne diskutos ilin.)
La Javo-interpretilo solvas la problemon pri malsamaj procesoroj. La interpretilo por IBM-aj personaj komputiloj konvertas bajtkodojn de Javo al maŝinkodoj de la procesoro de Intel. La interpretilo por Makintoŝo konvertas la samajn bajtkodojn al maŝinkodoj por la procesoro de Motorola. Kaj tiel plu.
La interpretilo ankaŭ solvas la problemon pri malsamaj mastrumaj sistemoj. Se java programo devas legi klav-premojn de la klavaro, la interpretilo akiras tiun informon de la mastruma sistemo, por la programo. Java interpretilo por Makintoŝo kompreneble konas la makintoŝan mastruman sistemon.
Sed povus esti problemo, se java programo tradukita kaj provita ĉe Makintoŝo mendus iun mastruman servon, kiu ne troviĝas ĉe Unikso. La programo ne funkcius en Unikso.
Pro tio Javo ne uzas funkciojn unikajn al iu mastruma sistemo, sed nur funkciojn komunajn al ĉiuj. Tial la medio de java programo ne estas iu speco de komputilo, sed abstrakta virtuala komputilo (nomata Java Virtuala Maŝino, JVM).
Ĉar java programo funkcias en iu ajn komputilo, (teorie) ĝi estas neŭtrala pri komputila arkitekturo. Tio estas tre grava kvalito por Interreto, kie tre diversaj specoj de komputilo interkonektiĝas.
Java programo akirita el Interreto kaj aktivigita per foliumilo estas retprogramo. Java programo ne devas esti en Interreto. Se oni havas javan interpretilon, oni povas funkciigi javan programon same kiel aliajn interpretatajn programojn. Kiam necesos distingi, mi nomos tian programon java aplikaĵo. Estas kelkaj diferencoj inter retprogramo kaj ordinara aplikaĵo, precipe en la reguloj pri sekureco.
Virusoj ne estas la sola risko. La tiel nomataj trojaj ĉevaloj, ŝajne utilaj programoj, kiuj damaĝas komputilon, sed ne reproduktas sin, estas alia danĝero. Fine, estas multaj programoj, kiuj havas cimojn, aŭ program-erarojn, kiuj povas ĝeni komputilistojn.
Javo havas multajn kvalitojn de sekureco por eviti tiajn problemojn. Bedaŭrinde, ĉi tiuj trajtoj ankaŭ limigas la povon de javaj retprogramoj.
Trovinte javan programon, foliumilo aŭtomate enlegas kaj aktivigas ĝin. Pro tio estas problemo de sekureco. Se retprogramo havus viruson, la komputilo infektiĝus. Do, kiam foliumilo aktivigas javan programon, ĝi aktivigas ankaŭ regilon de sekureco.
La sekvaj reguloj pri sekureco aplikiĝas al javaj retprogramoj. Ili ne koncernas ordinarajn javajn aplikaĵojn, ĉar, se uzanto mem elektas aktivigi programon, la risko estas lia decido.
Nu, la komputilo ne vere plenumas plurajn taskojn samtempe, ĝi nur ŝajnigas tion. La plej multaj komputiloj ja havas nur unu procesoron. Estas diversaj manieroj ŝajnigi. Ekzemple, tasko povas haltigi sin mem por doni la procesoron al alia tasko. La alia tasko, siavice, haltigos sin post tempo, kaj tiel plu. Alia maniero estas uzi horloĝon. La sistemo donas limigitan tempon al ĉiu tasko laŭvice. Ĉiuokaze, al la uzanto ŝajnas, ke la komputilo faras multajn taskojn samtempe.
Foje estas utile, se oni povas fari pli ol unu taskon ene de programo. Ekzemple, komputila ludo montras atakantajn monstrojn, kaj samtempe ludas muzikon, kaj respondas al klavofrapoj de la ludanto. En tia programo estas utile havi po unu taskon por ĉiu monstro, la muziko, kaj la klavaro.
Tasko, ene de programo, nomiĝas fadeno. Oni povas konsideri fadenon kiel parton de programo funkciantan samtempe kaj sendepende de aliaj fadenoj. Same kiel taskoj, fadenoj ne vere funkcias samtempe, sed la komputila sistemo ŝajnigas tion.
Javo estas plurfadena programlingvo. Tio signifas, ke Javo havas rimedojn por faciligi la kreon de fadenoj. Tiurilate ĝi estas pli facile uzebla ol unufadenaj lingvoj kiel C kaj C++.
La traduka-interpreta karaktero de Javo faras ĝin arkitekture neŭtrala. Alivorte, java programo povas funkcii sur diversaj komputilaj platformoj.
En Interreto, sekureco estas grava. Javo estas sekura lingvo. Ĝia sekurec-regilo malebligas virusojn kaj trojajn ĉevalojn.
Javo estas taŭga ne nur por interretaj celoj. Ĝi estas tre pova ĝenerala programlingvo. Ĝia objektema strukturo donas al ĝi la povon de C++. Tamen ĝi estas pli simpla ol C++. Javo havas rimedojn, ekzemple aŭtomatan senrubigilon kaj fadenojn, kiuj multe faciligas programadon.
Se vi estas programisto, ĉu profesia ĉu amatora, mi forte rekomendas Javon.