MONATO

INTERRETO

Trudata reklamo: ĉu haltigebla?

Pli kaj pli abunde, la leterkestojn de interretanoj plenigas reklamaj mesaĝoj. "Iĝu riĉa ene de 24 horoj!", "999 knabinoj sur via ekrano!" kaj similaj temlinioj senĉese plioftiĝas. Por tiu malagrabla fenomeno jam establiĝis (ankaŭ en la esperantlingvaj retforumoj) nova vorto: spamo.

"Spamo" estas ĵargona vorto por nedezirata reklamo distribuata tra Interreto. La vorto devenas el skeĉo de Monty Python [monti pajfan], Monty Python's Flying Circus. Rete trudata reklamo estas eĉ pli malagrabla ol reklamo tra la papera poŝto, ĉar vole-nevole vi ĝin pripagas: ĉu per pli grandaj telefonelspezoj, ĉu per pli alta kotizo al via Interret-peranto.

Pli bone preventi ol kuraci

La plej bona maniero por eviti, ke nedezirata poŝto venu en vian leterkeston, estas kaŝi vian adreson, tiel ke "spamistoj" ne trovu ĝin. Kie ili serĉos vian adreson?

Tiuj firmaoj uzas precipe du fontojn:

  1. Interretaj adresaroj: ekzistas multaj adresaroj kaj serĉiloj speciale por retadresoj. Estas agrable, se viaj konatoj povas trovi vian adreson tie. La malavantaĝo estas, ke ankaŭ nekonatoj kun malpli bonaj intencoj trovos ĝin.
    Regulo 1 do estas: neniam donu vian retadreson al adresaroj aŭ serĉiloj.
  2. Forumaro (Usenet): temas pri mondvasta diskutejo pri ĉiaj temoj, de komputiloj ĝis homaj rajtoj, kaj de kulturo ĝis scienco. Sendante mesaĝon al forumo (diskutgrupo), aŭ respondante al mesaĝo de alia retano, oni plej ofte citas sian adreson. Fojfoje oni eĉ ne konscias tion, ĉar la adreso troviĝas en la formulara dosiero, kiun multaj programoj aŭtomate aldonas al oniaj mesaĝoj. Nu, por spamfirmao estas pli ol simple filtri ĉiujn signoĉenojn entenantajn helikon (@) kaj pafi reklamon al ĉiuj tiuj adresoj.
    Regulo 2 do estas: ne menciu vian retadreson en forumaj afiŝoj.

Se vi tamen deziras, ke oni povu kontakti vin retpoŝte, provu formuli vian retadreson tiel, ke nur homoj, kaj ne komputiloj, povu malĉifri ĝin. Anstataŭ mencii vian veran adreson mi@agoranet.be, vi povas provi unu el jenaj ebloj:

Mi+heliko+agoranet.be
Mi.kontraŭspamilo@agoranet.kontraŭspamilo.be
Mi.forigu-tion-ĉi@agoranet.be

La unuan ekzemplon komputilo ne rekonos, sed via konato certe povos malĉifri ĝin. La duan adreson la spam-komputilo ja elfiltros, sed mesaĝoj tuj revenos al la spamisto, ĉar la retregiono kontraŭspamilo.be ne ekzistas. En la tria okazo la mesaĝo venos ĝis la Agoranet-regiono, sed estos de tie resendita. Kaj ankaŭ en tiuj du lastaj okazoj iom inteligenta korespondanto via retrovos vian veran adreson.

Solvoj

Imagu, ke malgraŭ ĉiuj viaj zorgoj vi tamen ricevas nedeziratajn reklamajn mesaĝojn en vian leterkeston ĉiutage. Kion vi do povas fari?

Unua eblo estas peti al la sendinto, ke li nuligu vian adreson. Plej ofte tio tamen ne helpos. Aŭ oni rifuzos nuligi vian adreson, aŭ vi ne povos skribi al ili, ĉar ofte spamfirmaoj ŝanĝas sian adreson tuj post la ekspedo de granda sendaĵo.

Dua eblo estas skribi al la sistemestro de la servilo, de kiu venas la mesaĝo. En la kazo de aol.com tio estus postmaster@aol.com. Se temas pri fidinda Interret-peranto, oni certe esploros vian plendon. Ekzistas firmaoj, kiuj perdis sian retkonekton, ĉar ili dissendis spamon.

Se la solvoj 1 kaj 2 ne helpas vin, restas la filtriloj. La plimulto de la poŝtiloj povas filtri mesaĝojn kaj pludirekti ilin al alia leterkesto aŭ al la rubujo. Imagu, ke vi daŭre ricevas reklamon pri ĝardenkoboldoj, tiam vi povas direkti ĉiun tekston, en kiu aperas "koboldo" aŭ "koboldoj", al via rubujo. Ekzemple en Eudora 3 vi iru al la menuo Iloj (Tools) kaj tie alklaku Filtrilojn. Ankaŭ Pegasus Mail 2.4 kaj sekvaj posedas filtrilojn. La malavantaĝo de tiu ĉi metodo estas, ke vi mistifikas vin mem iomete. Jes, vi ne plu vidas la mesaĝojn, sed ili ekzistas. Per aliaj vortoj: vi ja pagis por ili, ĉar ili sukcesis atingi vian komputilon.

Konsilo: Eble vi rimarkos, ke multaj spammesaĝoj ne estas direktitaj al vi mem, sed al falsa adreso kiel friend@aol.com. Vi povos do agordi vian filtrilon tiel, ke ĝi forigu ĉiujn mesaĝojn, se en la linio de ĉefadresato aperas aol.com.

"Outlook Express", la nova poŝtilo de Microsoft, regalas per la sama eblo filtri poŝton per plusendo al la rubujo (iru al Enveninta poŝto, alklaku la menuon "Extra" kaj poste alklaku "Asistanto de Poŝtkesto EN"). Ĝi tamen havas kroman eblon "ne elŝutu de la servilo". Tiuokaze la servilo unue kontrolas la mesaĝojn adresitajn al vi, kaj se ili plenumas difinitajn kriteriojn, ĝi ne plusendas ilin al via komputilo. Ni tamen konsilas al vi unue filtri vian poŝton per la kutimaj rimedoj kaj sendi la spamon al via rubujo. De tempo al tempo vi povas rigardi en vian rubujon por vidi, ĉu tamen ne forŝteliĝis tien iuj gravaj mesaĝoj. Nur se via filtrilo funkcias perfekte, transiru al la drasta eblo "ne elŝutu de la servilo".

Alia eblo, se vi ne disponas pri moderna programo kiel "Outlook Express", estas instaligi filtrilon ne en via loka privata komputilo, sed en tiu de la servilo de via retperanto. Ankaŭ tiel la trudmesaĝoj do haltos ĉe via peranto, kaj vi ne elŝutos ilin. La malavantaĝo estas, ke malfacilas mem krei tian filtrilon. Vi do devos peti vian Interret-peranton, ke ĝi faru tion por vi. La prezo certe dependas de lando al lando kaj de peranto al peranto. Decidu mem, ĉu tiu investo valoras!

Paul PEERAERTS


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: mardo 8 junio 1999 13:49:15