ANTAŬ CENT JAROJ

Charles Lemaire, esplor-vojaĝisto en Meza Afriko

Kiam antaŭ precize unu jarcento eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko, unu inter ili estis la belga oficiro Charles Lemaire (1863-1926). Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en Antverpeno de 1920 ĝis 1962). Aparte interese estas ke li estas la persono kiu faris la unuan veran propagandon por Esperanto en Belgio.

La homo Ch. Lemaire

Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro Tra Mez-Afriko – A Travers l'Afrique centrale, eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) A. J. Witteryck. Tiu ĉi 85-paĝa libro, abunde ilustrita per fotoj, kun paralelaj tekstoj en la franca (maldekstraj paĝoj) kaj en Esperanto (dekstraj) kaj kun (ankaŭ dulingva) enkonduko kvarpaĝa fare de H. Sébert, prezentas la tekston de prelego kiun Lemaire faris en Ĝenevo je la fino de la 2a Universala Kongreso de Esperanto (la 1an de septembro 1906) en la Victoria-salono de la Wilson-palaco, kaj al kiu la ĝeneva publiko estis invitita. En tempo, kiam nur tre malmultaj eŭropanoj vojaĝis al Afriko (kaj ne multaj revenis vivaj de tie) kaj kiam la publiko estis sub la impreso de la hororrakontoj de la vojaĝoj de H. M. Stanley, tia prelego havis grandegan sukceson, kaj tiu sukceso donis al tiu libro kaj tiu prelego iun kroman signifon, kiu multe kontribuis al la famo de la preleginto.

Multaj frazoj en tiu (nun malfacile trovebla) libro informas nin pri la tiama centra Afriko, pri la propra sinteno de Lemaire rilate al la afrikanoj, pri la opinioj kiujn la tiama eŭropa publiko havis pri Afriko, tiu nekonata kontinento, pri lia propra konduto, k.a. Klare evidentiĝas ke entute li admiras kaj laŭdas la afrikanojn; li kondamnas la konduton de multaj nekomprenemaj eŭropanoj, sed li ankaŭ defendas la civilizan politikon de la eŭropaj koloniantoj. El la tuta priskribo montriĝas komprenema kaj sociema homo kun idealismaj sed ankaŭ realismaj sentoj kaj ideoj.

Charles Lemaire naskiĝis la 26an de januaro 1863 en Cuesmes, tiam mizera vilaĝo de karboministoj en la valona parto de Belgio. Jam frue li perdis siajn gepatrojn kaj devis travivi malfacilajn cirkonstancojn. Lia inteligento tamen altiris la atenton de iu instruisto, kiu zorgis ke la knabo poste povis transiri al la mezgrada lernejo, kie li atingis tre bonajn studrezultojn. La sola serioza karierebleco por la malriĉa junulo estis la armeo. Li iĝis subleŭtenanto en 1883 post sukcesaj studoj en la Armea Altlernejo. Jam tie montriĝis liaj grandaj interesoj pri matematiko, kartografio, geografio, termezurado kaj meteologio. Lin vokis foraj horizontoj. Kaj unu el la bonaj eblecoj estis disponigi sin por kariero en la Kongo-ŝtato, kiun la belga reĝo Leopoldo 2a estis establinta en meza Afriko.

La tasko en la Kristal-montaro

En novembro 1889 Lemaire veturis la unuan fojon al tiu Kongo-ŝtato. Lia tasko estis trovi pli konvenan vojon trans la montaro inter Matadi (la lasta atingebla loko ĉe la Kongo-enfluejo) kaj la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla. Oni nuntempe povas apenaŭ imagi la vojaĝcirkonstancojn en la tiama Kongo. La interno de la lando ja havas abundon da navigeblaj riveroj, sed la majesta Kongo-rivero, pasante tra la Kristal-montaro, atingas la oceanon per sinsekvo de 32 akvofaloj. Por atingi la landinternon, ĉiu novalveninto, eĉ karavano, devis piede marŝi de Matadi ĝis Kinŝasa laŭ pli ol 400 km da vojetoj kiuj kondukis de unu vilaĝo al alia; kaj ĉiu bagaĝo devis esti portata tra tiu distanco fare de skipoj da portistoj, kiuj estis pretaj fari tion kontraŭ pago (feliĉe ili neniam mankis, sed la disciplino estis alia faktoro). Ankaŭ ĉiaj motoroj kaj aliaj pecoj por finkonstrui ŝipojn en la landinterno devis esti portataj surdorse aŭ surkape, ĉar neniu el la kutimaj ŝarĝbestoj, eĉ ne azenoj, konvenas por tiu klimato, kaj cetere ne ekzistis konvenaj vojoj. Montriĝis do absolute necesaj iu pli konvena vojo, kelkaj survojaj ripozejoj kaj gastejoj, garantieblaj skipoj da portistoj kaj survoja sekureco.

Danke al sia bona scio pri termezurado kaj sia kapablo konvinki la homojn al laboro kaj al kunlaborado, Lemaire sukcesis en malpli ol unu jaro instali la bezonatan pli praktikan vojon trans la montaro kaj iom reguligi la funkciadon de la transportoj kaj vojaĝoj.

La juna distriktkomisaro

Lia bona rezulto ne restis nerimarkita. En 1890 la 27-jara Lemaire jam akiris la rolon de komisaro de la administra distrikto Equateur (Ekvatoro), teritorio 12 fojojn pli granda ol Belgio. Tial li iris instali sin en Equateurville (loko poste nomita Coquilhatville, nun Mbandaka), apud la enfluejo de la Ubangi, ĝuste sur la ekvatoro. Pro sia juna oficira ambicio li regis tie per fera mano, konduto pri kiu li poste hontis.

La jam frua intereso de Lemaire pri lingvoj kaj la konscio ke la lokaj eŭropanoj (inter kiuj la plejpartaj ne estis belgoj) bezonis kompreni la indiĝenajn lingvojn, instigis lin redakti vortaron de la plej ĝeneralaj frazoj. Li povis kolekti tiajn frazojn en ses gravaj indiĝenaj lingvoj (inter kiuj lingala kaj svahila) kaj la franca kaj angla. Post sia reveno al Belgio li eldonis tiun frazaron en formo de kajero, kiu havis grandan sukceson kaj famigis lin. Dum jardekoj ĝi estis reeldonita kaj mirinde servis por ĉiuj novuloj en la Kongo-ŝtato kaj en la posta Belga Kongo.

Iun tagon Lemaire intervenis en kverelo. Kuglo trafis lin en la kruron. En la tiama Kongo-ŝtato eŭropaj kuracistoj apenaŭ ekzistis; kaj la sola hospitalo troviĝis en Boma apud la oceano. Suferante pro la vundita kruro, li devis ŝipe atingi Kinŝasa-n kaj de tie, laŭ la vojo de li konstruita, kriple atingi Matadi-n kaj poste Boma-n. Tie li estis operaciita kaj devis longan tempon resti en la hospitalo. Per tio finiĝis en la fino de 1894 lia unua restado en Afriko.

Aktiva periodo en la hejmlando

La operaciita kruro longe malhelpis Lemaire repreni gravan laboron en Afriko. Sed oni bezonis liajn sciojn pri la geografio de la montaro inter Matadi kaj Kinŝasa, ĉar Stanley estis konvinkinta Leopoldon 2an konstruigi fervojan linion inter la du urboj, nepre necesan por povi pli facile atingi la landinternon. Tial Lemaire akompanis dum kelkaj monatoj en 1894-5 la konstruantojn al la koncerna regiono por tie per siaj konsiloj kontribui al tiu grandega laboro. Sed la ceteran tempon en Belgio li bone uzis por socia laboro por malsanaj infanoj, planado de ripozejo por revenantaj Kongo-ŝtatfunkciuloj, k.a..

En 1897 la Tutmonda Ekspozicio estis en Bruselo, kaj Lemaire iĝis la ĝenerala sekretario de la organiza komitato. Leopoldo 2a volis kapti la okazon por montri sian Kongon al la kritikema publiko. Aparta pavilono pri Kongo estis konstruita en Tervuren (15 km ekster Bruselo) montrante la civilizan laboron kaj la naturajn riĉaĵojn de tiu lando. Eĉ kompleta vilaĝo kun ĉ. 300 konganoj (inter kiuj ankaŭ pigmeoj) estis en la ekspozicio. Lemaire ricevis la taskon venigi tiujn homojn al Belgio, kaj li bone sukcesis en tio. Kun ĉagreno li tamen devis konstati ke multaj inter ili tre malbone toleras la okcidenteŭropan klimaton, eĉ meze de la somero, kaj ke nostalgio estas por ili terura fenomeno.

Lia ekspozicia preparlaboro estis apenaŭ finiĝanta, kiam Leopoldo komisiis al li alian taskon: prepari la vojaĝon de skipo de esploristoj, kiu sub la gvido de Adrien de Gerlache, vojaĝos al Antarkto per la ŝipo Belgica. Ankaŭ tiun taskon li sukcese plenumis. Kaj la reĝo ne lasis lin trankvila, ĉar li bredis ambician planon: trovi pli facilan vojon al la suda parto de la Kongo-ŝtato el orienta Afriko. La planita esplorekspedicio devus pasi de la buŝo de Zambezio en Portugala Afriko (la nuna Mozambiko) tra la de Britio postulitaj teritorioj, atingi la Tanganjika-lagon, de tie direkti sin al Katango (suda Kongo) kaj poste tra la lando atingi la okcidentan marbordon. En la preparado de tiu ekspedicio, kiu pasus tra portugala kolonio, poste tra brita, tra la teritorioj de tiom da afrikaj popoloj kun ties diversaj lingvoj, la lingvosentema Lemaire iun tagon eksciis ion pri iu facila internacia lingvo, kiu tiam estis propagandata en Francio. Li mendis lernolibron, tuj trastudis ĝin kaj entuziasmis pri la ideo. Iom forgesante sian temporaban preparlaboron, li lanĉis sin entuziasme en propagando por tiu mirinda lingvo Esperanto per prelego, gazetartikoloj, eldono de informlibro kaj rekrutado de adeptoj. Kiam en aprilo 1898 li (nun kapitano) kun kvar akompanantoj forvojaĝis al Afriko, li lasis en Belgio ĝermantan Esperanto-movadon.

Rezultoj de la ekspedicio tra Afriko

500 tagojn post la elŝipiĝo ĉe la orientafrika marbordo en Mozambiko (la 25an de majo 1898) la ekspedicio atingis la okcident-afrikan bordon. Ĝi estis perdinta tri el la kvin anoj survoje. Ili estis trairintaj 3000 km, la plejparton piede. De centoj da lokoj Lemaire nun posedis la mezurojn de la temperaturo kaj de la ekzakta geografia situo, kaj nociojn pri la ĝenerala stato de la vegetaĵaro. Li estis ekzakte difininta kie estas la limoj inter la riverbaseno de Zambezio kaj tiu de Kongo-rivero (nomata Lualaba en sia supera parto). La scio pri tiu limo inter la du basenoj estis vere grava, ĉar tiu geografia linio iĝus laŭkonsente la landlimo inter la Kongo-ŝtato kaj la brita Rodezio.

Nova periodo en la hejmlando

Reveninte en Eŭropon Lemaire uzis sian tempon por redakti siajn raportojn, prelegi en universitatoj kaj sciencaj asocioj, montri per diapozitivoj la plej interesajn fotojn de siaj vojaĝoj, verki librojn k.a.. Li krome disponigis multan tempon al la revigligo de la iom dormanta nacia Esperanto-movado, organizante prelegojn de eksterlandaj vizitantoj, pledante ĉe altrangaj amikoj, akirante organizi propagandon en gravaj ekspozicioj k.a.; krome li lanĉis je propra iniciato kaj propraj kostoj la revuon Belga Sonorilo.

Sed Leopoldo 2a jam bezonis lin por plia ekspedicio. Ĝia celo estis prezentata kiel studado de etnologiaĵoj, bestoj kaj plantoj de nord-orienta Kongo; sed la vera celo estis la aktiva ekzistado de Kongo-ŝtataj funkciuloj en iu kontestita parto de la teritorio, nome Bahr-el-Ghazal.

La norda ekspedicio

Fine de 1902 Lemaire forvojaĝis kun pluraj belgaj funkciuloj al Bahr-el-Ghazal. Tie li faris tre interesajn observojn, pri kiuj cetere atestas la bildoj kiujn li montris dum sia prelego en Ĝenevo en 1906: la belaj Azande-virinoj, sed ankaŭ la Azande-princo kies du manoj estis forhakitaj ĉar li estis aŭdacinta tuŝi la edzinojn de sia patro1.

Post pli ol trijara restado en tiu regiono, speciale en la enklavo de Lado, en la komenco de 1906 la ekspedicio revenis en Belgion, veturinte sur Nilo tra Sudano kaj Egipto. Denove estis la tempo por raportoj, prelegoj kaj Esperanto-aktivado. Speciale citinda estis lia partopreno en la 2a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo, kie li faris la sukcesan prelegon pri siaj vojaĝoj.

La neokazinta ekspedicio

Sed jam vokis lin nova ekspedicio, kiu forvojaĝus en januaro 1907: denove al tiu kontestata parto de la lando (speciale al Lado-enklavo) por garantii tie la supozitajn rajtojn de Leopoldo 2a, kiu deziris ke la Kongo-ŝtato (baldaŭ cedota de li al la Belga ŝtato) havu pasejon al Nilo. Tamen intertempe la diplomatio serĉis aliajn vojojn, kiuj kondukis al interparolado en Londono inter reprezentantoj de la Kongo-ŝtato, de Francio kaj de Britio. La monda opinio tiam estis forte kontraŭ-Leopolda. La bildoj (ne nur tiuj de Lemaire) de la forhakitaj manoj, la asertoj pri kruelaĵoj fare de la funkciuloj, la Casement-raporto pri la neglektoj levi la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en tiu privata ŝtato de la belga reĝo, skandallibroj aperintaj en Usono, k.a., kvazaŭ komplete malebligis konsenton pri tiu avido de Leopoldo 2a al atingo de Nilo. Iu diplomatia solvo evitis kompletan rifuzon, sed la rezulto estis kvazaŭ nula por la belga reĝo. Kiam Leopoldo 2a eksciis pri sia malvenko, li ekhavis unu el tiuj paranojaj koleroj, kiuj karakterizis lian altan aĝon. Li maldungis aŭ malgradigis siajn reprezentantojn, kaj li deziris discipline puni ĉiujn kiuj iamaniere estis kaŭzintaj la defeton. Neeviteble Lemaire estis unu inter ili. La ekspedicio estis nuligita du tagojn antaŭ la planita forvojaĝo. Krome aperis neatendite iu ĝis tiam nekonata raporto, en kiu Lemaire estis akuzita pri malrespekto de la armeaj reguloj. En tiuj cirkonstancoj la nur 44-jara Lemaire petis sian pensiiĝon, turnis sian dorson al la intrigoj de la reĝo kaj retiriĝis en farmbieno en la regiono de Spa. La pensia stato nun ebligis al li disponi pri abundo da libera tempo por studi, verki librojn, okupi sin pri lingvoj, k.a.. En la komenco li ankoraŭ skribis multajn gazetartikolojn pri Kongo; poste ne plu. Influite de kelkaj francaj Esperanto-aktivuloj li lasis sin konvinki pri kontribui al transformado de la lingvo al alia formo, io kio en la fino de 1907 kondukis al la Ido-skismo, en kiun li ankaŭ englutiĝis. Poste li volis propagandi tiun transformitan lingvon, preferante nomi ĝin Ilo, sed baldaŭ konstatis ke tiu transformiĝo-movado kondukis en sakstraton. La rezulto estis ke li komplete izoliĝis de ĉiu ajn movado por internacia lingvo.

Rehabilitiĝo

Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: kartografion, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj deontologion, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite en la nokto de la 20a al la 21a de januaro 1926.

La meritplena homo

Se oni diras ke la vivo de Lemaire estis meritplena, oni certe ne troigas. Oni konsciu ke tiu vivo komenciĝis en plej malfacilaj cirkonstancoj en mizera vilaĝo de karboministoj, kie li jam frue perdis siajn gepatrojn. Nur danke al memdisciplino la instruado povis bone okazi kaj konduki al la Armea Altlernejo. Jam frue li akceptis la alvokon disponigi sin por la danĝera vivo en Afriko. Jam frue en sia Afrika kariero li konsciis ke la indiĝenoj estas respektindaj homoj de kiuj oni povas multon akiri, se oni estas honesta kaj korekta por ili, kaj li daŭre komunikis tion. Li ne hezitis konfesi ke li hororis kiam li relegis tion kion li estis farinta en sia unua Afrika periodo. Lia dekjara (kvankam multe interrompita) propagando por la ideo de internacia lingvo ankaŭ estis pionira, speciale en Belgio, sed ĝi finiĝis en la sakstrato de la Ido-skismo kaj en kompleta seniluziiĝo. La arkivo de liaj notlibroj, leteroj, raportoj k.a., konservata en la Reĝa Belga Muzeo pri Centra Afriko (en Tervuren) estas unu el la plej valoraj informfontoj pri la stato de Centra Afriko ĉirkaŭ la jaro 1900. Fama restis lia eldiraĵo al la studentoj: (tradukite) Bona administranto estas tiu kiu observas ĉion, rimarkas ĉion, notas ĉion. Lemaire estis fiera pri rekono de siaj meritoj. Tio klare evidentiĝas el la indikoj sur la titolpaĝo de la libro Tra Mez-Afriko – A Travers l'Afrique centrale, kie (en la franca lingvo) 16 honortitoloj estas listigitaj 2. Poste li akiris eĉ pli imponajn.

Lia naskiĝvilaĝo Cuesmes honoris lin en 1937 per bareliefo kaj per stratnomo. Okaze de la centjariĝo de Esperanto en Belgio (decembro 1997) lia persono estis memorita en kelkaj medioj. Indus bone konservi la memoron pri liaj diversaj pioniraj laboroj.

W.M.A. De SMET

2. La kutimo forhaki la manojn de ŝtelistoj, adultantoj aŭ krimuloj ekzistis ĉe multaj popoloj de Centra Afriko kaj estis malfacile elradikigebla. En la tiama Kongo-ŝtato estis sufiĉe multaj ekzemploj de tiaj kripligitaj personoj.
2. (Tradukite:) Komandanto LEMAIRE Ch., de la 2a Belga Artileria Regimento, iama distriktkomisaro de Ekvatoro. Honora membro de la Geografio-societoj de Antverpeno, Liverpool kaj Nancy. Laŭreato de la Medalo Dewez (Societo pri Komerca Geografio de Parizo) kaj de la Premio Conrad Malte-Brun (ora medalo atribuita de la Geografio-societo de Parizo). Laŭreato de la ora medalo de la Geografio-societo de Antverpeno. Membro de la internacia komitato pri etnografiaj studoj kreita de la Mondkongreso de Mons. Koresponda membro de la Societo ktp., ktp. ESTRO DE LA SCIENCA EKSPEDICIO DE KATANGA (1898-1899-1900). ESTRO DE LA SCIENCA EKSPEDICIO KONGO-NILO (1992-1903-1904-1905). Honora membro de la Poliglota Rondo de Bruselo. Honora membro de la komitato de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto. Efektiva prezidanto de la Belga Esperantista Ligo. Membro de la lingva komitato esperantista. Reprezentanto ĉe la Delegacio por la alpreno de internacia helplingvo nome de ... (sekvas la nomoj de kvin asocioj.)

Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 30 junio 1999