MONATO

LA 21A JARCENTO

Ĉu kalendarreformo estos bezonata?

La 4an de aprilo la homaro eniris la lastajn 1000 tagojn antaŭ la jarmilŝanĝo. Lige kun tio, lastatempe aŭdiĝas pledoj de astronomoj, ke okazu ampleksa kalendar-reformo ekde la komenco de la nova jarmilo. Ili opinias, ke ĉiuj monatoj inkluzive de februaro devas esti egaligitaj al 30 aŭ 31 tagoj, kaj ke la ĉiujara determino de Pasko devas esti adaptita al la plej aktualaj kapabloj de l' scienco (ĉi-jarcenton oni ja sepfoje eraris ĉe la difino de tiu dato).

La astronomoj opinias, ke la ĝusta momento por iniciati tion estus la unua de januaro 2001, ĉar la kalendara jarkalkulo ne komenciĝis de nulo, sed de unu. Sekve 2000 jaroj efektive estos pasintaj en 2001. Tio okazis pro la fakto, ke, en la 6a jarcento, la monaĥo Dionizio Eksegia difinis la naskiĝjaron de Kristo kiel la jaro 1. La dua jarcento komenciĝis laŭ tiu kalkulo la 1an de januaro 101, kaj la tria jarmilo alvenos la 1an de januaro 2001.

Sendepende de tio, la historiistoj atingis la konkludon, ke la tempo de la naskiĝo de Kristo estis difinita tute malĝuste. Laŭ la plej novaj scioj Jesuo naskiĝis en la jaro 7 antaŭ Kristo.

La nova jarmilo ne koncernos ĉiujn

Neniu kalendara apartaĵo okazos por judoj la 1an de januaro 2000. La jarkalkulo de la hebrea kalendaro ekas de la biblia kreo de l' mondo en la jaro 3761 antaŭ Kristo. Tial nun la judoj travivas la jaron 5758. La hebrea jaro komenciĝas aŭtune, ĝuste en la tempo de la meza konjunkcio de la suno kaj luno de l' monato Tiŝri. La hebrea tago estas same kiel la kristana dividita je 24 horoj, tamen ĝi komenciĝas je la 18a horo. Pro tio la Sankta Sabato komenciĝas vendrede vespere kaj finiĝas sabate vespere.

La islama kalendaro komenciĝas ekde la elmigro de Mohamedo al Medina en la jaro 622 post Kristo. En tiu kazo, oni kalkulas laŭ lunjaroj, kiuj havas 354 tagojn kaj 12 monatojn kun alterne 29 kaj 30 tagoj. En ĉiu ciklo de 30 jaroj aperas 11 355-tagaj superjaroj.

Plena kaoso regas en la hinda kalendaro. Pro la diverseco de gentoj kaj kalkul-regularoj, ekzistas 20 ekirpunktoj por la jarkalkulo. Krome eĉ en sama hinda kalendaro la jaroj ne egalas, sed varias de 354 tagoj ĝis 366 tagoj.

La jarŝanĝo laŭ la Gregoria kalendaro, uzata en Okcidento, estas arbitre elektita kaj baziĝas sur neniu astronomia okazaĵo. Ĉe la romianoj la jaro iam komenciĝis la unuan de marto, sed en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro rezulte de multnombraj korektoj, kiuj necesis pro la apliko de lunkalendaro.

Evgeni GEORGIEV


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: mardo 8 junio 1999 13:49:09