MONATO

de Alberto García Fumero

Releviĝo

"Do ankaŭ d-ro Gabriel mortis?"

La interpretisto kapjesis:

"Antaŭ du semajnoj, sinjoro. Li estis la lasta. La febro trafis ĉiujn."

"Kaj la kadavroj ...?"

"Ili estis ĵetitaj en la riveron, sinjoro. Oni devas manĝigi la jenehim. Tia estas la kutimo. Nur d-ron Gabriel oni entombigis, aŭ io simila."

Kapitano Méndez rigardis supren al la steloj.

"Se ni estus alvenintaj pli frue ..."

La leŭtenanto kribris per la fingroj iom da sablo antaŭ ol respondi:

"Kelkaj el la homoj restas ankoraŭ enhospitaligitaj pro la troa strebo, sinjoro ... ne ĉiuj eltenis la vojaĝon tra la kromspaco."

Nokta birdo pepis. La du astronaŭtoj estis sidantaj ĉe la strando de sovaĝa mondo, fronte al manpleno da aborigenoj. Sub la febla lumo de la ĝemelaj lunoj, ĉio aspektis konfuze, kvazaŭ sonĝe. Méndez rigardis lin en la okulojn:

"Kaj Hunt?"

La subalternulo ne respondis.

Jen plia kulpo sur mia kapo, pensis Méndez senespere. Ankaŭ la olda kaj fidela Hunt aldoniĝos al mia longa listo je eraroj kaj misdecidoj. Ho, jes, ili ĉiuj estas volontuloj. Sed ili fidis je mi, kaj mi ne havis, ne havas ĉiujn respondojn. Jen homo alfrontis danĝeran, ankoraŭ ne plene elprovitan transportilon, oferis sian propran vivon por savi proksimulon, kaj la rezulto estas nenio ...

La kapitano momente fermis la okulojn. Fiasko ... Simpla afero: la ruĝa pesto fulme aperas en fora manpleno da planedoj. Oni estas vojaĝinta ses monatojn portante vakcinojn kaj serumojn tra la kromspaco je preskaŭ lumrapido por savi amikojn, kaj alvenas tro malfrue. Jen ĉio. Nun malĝojo kaj laco pezis tomboslabe sur ili. La aborigenoj dume interparolis. Unu el ili, ŝajne la plej respektata, faris tranĉan movon per la mano. Supozeble tiu mansvingo same tranĉis gordian nodon, ĉar ili finfine alvenis al silenta interkonsento. La oldulo direktis sin al la teranoj kaj parolis per firma voĉo. Leŭtenanto Han komencis traduki: "La tribestro diras, ke sorĉisto Gabriel estis amata de ĉiuj. Li infektiĝis la lasta, kiam ŝajne la malbonaj spiritoj jam estis rikoltintaj sufiĉe da kadavroj por satiĝi. Li diras ankaŭ, ke la okuloj de sorĉisto Gabriel estis bluaj pro tiom da rigardado al la ĉielo, el kie venis al li la forto kaj la saĝeco de lia Dio. Li multe parolis al ili pri tiu Dio, kiu mortis kaj resurektis. Ili estas konvinkitaj je tio, ke d-ro Gabriel neniam estus trompinta ilin."

Kapitano Méndez rigardis la sorĉiston rekte en la okulojn.

"Diru al li, ke d-ro Gabriel estis mia plej bona amiko. Li estis homo sincera. Kion signifas tiu aludo al trompo?"

La interpretisto parolis longe kun la sorĉisto, ŝajne petante klarigojn pri tiklaj aferoj. Li aspektis ŝokita. Poste li longe silentis, kaj ree kribris manplenon da sablo. Kiam li denove parolis, lia voĉo estis raŭka: "Li diras, ke nia Dio kaj iliaj dioj nun ankaŭ estas amikoj, danke al la bonaj faroj de d-ro Gabriel. La tribanoj estas preĝintaj al ĉiuj dioj kun la celo, ke ili helpu nian Dion revivigi d-ron Gabriel. Ili havis esperon, ke li resurektos post kelkaj tagoj, same kiel resurektis nia Dio, sed kompreneble nenio okazis. Ili opinias, ke tio ŝuldiĝas al manko de forta fido, kaj do petas nin kunpreĝi, por ke d-ro Gabriel revenu."

La ŝipestro rigardis ilin, same ŝokite:

"Kion ... kion signifas tio? Ili estas tordintaj ĉion! Dio estas Dio, kaj homo estas homo. Oni ne povas revivigi mortintojn. Diru tion klare al li. Kia ideo, diable! Ĉu hazarde ili pensas, ke ...?" La aborigenoj rigardis lin minacmiene, kaj leŭtenanto Han hastis paroli. Lia voĉo estis firma, sed Méndez povis legi la maltrankvilon en lia iomete tro rekta teniĝo. Nu, motivoj estas, pensis Méndez. Kiel enkapigi al primitivuloj, ke ilia mondo el magio kaj sorĉo ne apartenas al realo? Kaj en vero d-ro Gabriel estis nekredeble bonkora kaj sankta homo. Nur li povis veki tiel fortan amon kaj respekton en estaĵoj, kiuj ankoraŭ voras unu la alian, kaj kies plej granda fiero estas montri al gasto, ke ili kapablas sin vundi per akra ŝtona tranĉilo sen eĉ palpebrumo. Stranga raso, tiuj Schenii ... Ili ja estas tiel malsimilaj al ni, filozofumis la ŝipestro, kaj tamen tiel similaj ... nu, kompreneble deekstera observado montrus homojn kun preskaŭ oranĝa haŭto, senharajn, kies plej stranga trajto estas la demetado de ovoj. Sed, interne ili estas same naivaj kiel najbara etulo, kiu bezonas la patrinan kison, kiam li vekiĝas en mallumo. Jes, kaj ili povas esti same kruelaj kiel infanoj ...

La interpretisto elrevigis lin:

"Mi tute ne ŝatas la aferon, sinjoro. Mi opinias, ke estus bona ideo informi pri ĉio kaj peti helpon."

"Bonege ... se oni povus fari tion sen veki suspektojn. Kion ili diris ..."

"Ili kredas, ke ni ne deziras helpi. Ili asertas, ke niaj Dioj amikiĝis, do ni ne bezonas timi. Nia Dio ne fulmos nin."

La tribestro parolis denove, tiufoje preskaŭ grumble.

"Li diras, ke niaj sorĉistoj kapablas mortigi homojn, eltiri la viscerojn, kaj poste revivigi ilin, kaj ke ankaŭ sorĉisto Gabriel kapablis tion fari", tradukis la oficiro. "Li deziras scii, kial ni ne permesas tion fari nun al niaj sorĉistoj."

"Klarigu al li, ke niaj sorĉistoj nur kapablas dormigi homon por lin kuraci, sed antaŭ la morto ili restas senpovaj. Neniu releviĝas el inter la mortintoj."

"Mi jam provis tion fari, sed senrezulte. Nu, tio estas komprenebla. Vidu: ili ja scias pri kirurgio; klonado permesis al ni rekrei heiinshin kaj satigi la aborigenojn en ĉi-kolonio. Kial ili ne kredos je resurekto?"

Kapitano Méndez skuis la kapon.

"Ĉio tio estas nekredebla. Neniam en mia vivo aŭskultis mi tiom da stultaĵoj. Demandu al ili, kie estas la korpo de d-ro Gabriel. Ni kunportos ĝin revene al Tero."

La respondo de la tribestro alportis pli da maltrankvilo:

"Li diris, ke oni preparis la korpon de la sorĉisto Gabriel por resurekto, kaj ke lia animo estis enmetita en skatolon. Ili eĉ asertas, ke la sorĉisto Gabriel ankoraŭ nun kelkfoje parolas al ili."

"Kio?"

"Kiu diable scias? Ili kredas, kion ili deziras kredi. Mi supozas, ke temas pri iaspeca enbalzamigo, sinjoro. Eble oni mumiigis lin. Ilia intenco estas per ceremonio revenigi la animon al la korpo."

"Kia ceremonio?"

"Ilin tre komplezus, ke unu el ni oferu sian korpon, ĉar ni apartenas al la raso de sorĉisto Gabriel kaj tiamaniere la afero estus multe pli simpla. Ŝajnas al mi, ke ili simple frenezas."

"Tio estas stultaĵo. Diru, ke ni rifuzas, kaj postulas la redonon de la korpo de d-ro Gabriel."

Leŭtenanto Han adresis la tribestron, kaj tiufoje parolis tre malrapide. Kvankam Méndez tute ne komprenis la lingvon, li vidis kvazaŭ ombron sur la vizaĝo de la tribestro. La aborigenoj ekprenis la lancojn. La tribestro trankviligis ilin per signo. Kiam li respondis, malŝato kaj malaprobo kvazaŭ degutis el liaj vortoj.

"Li diras ke, ĉar ni ne estas indaj kaj rifuzas kunlabori, la plej juna filo de la tribestro oferos sian korpon, por ke la animo de d-ro Gabriel ĝin prenu", tradukis Han. "Tiamaniere li revenos, eĉ pli forta kaj juna. Poste oni bruligos la mumion. Ni devas tuj foriri, kaj neniam reveni."

La ŝipestro eksplodis:

"Mi ne permesos, ke oni profanu la kadavron! Avertu ilin pri ..." Sed tiam cent manoj kaptis ilin ...

* * * * * * * * * * * * * * *

Leŭtenanto Han flustris: "Mi sukcesis ŝalti la radion! Moveti manon mi povas, kaj bonŝance mi kutimas porti la aferon en la pantalona poŝo, sed mi ne scias, ĉu ili kaptos la signalon. Mi premis la alarmobutonon ..."

Méndez strebis malfermi siajn ŝvelintajn okulojn. Kapdoloro turmentis lin. Kovritaj per sango kaj koto, la du teranoj estis ligitaj per fortaj ŝnuroj kaj kuŝis antaŭ ŝtona altaro. Brulantaj torĉoj forte odoris je ... nu, oni ne scias. Io putranta. "Baldaŭ oni alportos la korpon de d-ro Gabriel. La sorĉisto jam estas muntinta altaron."

La kapitano sentis sin, kvazaŭ oni estus lin treninta tra la tuta arbaro ... kio sendube okazis. Bruo altiris lian atenton.

"Ili jam alportas kaj la korpon kaj la animon, ŝajne ..." diris Han. Méndez konstatis, ke mumio estis alportita de kvar scronii en blankaj roboj. Méndez notis, ke ĉiuj aborigenoj genuiĝas antaŭ objekto, kiun sorĉisto tenis en la mano. Pri kio temis? Méndez ne povis bone rigardi. Ĉiuj komencis kanti ... aŭ kriaĉi, se esti pli preciza. Forta batado de tamburoj preskaŭ surdigis la teranojn.

"Kion li havas enmane, Han? Ŝajne ĝi estas tre grava afero."

"Eble temas pri tiu skatolo, en kiu, laŭ ili, troviĝas la animo de d-ro Gabriel. Jen la knabo."

La knabo, same sovaĝa kaj fiera kiel la adoltoj, surgrimpis la altaron kaj kuŝiĝis sur ĝi. La sorĉisto enmanigis al li akran tranĉilon ŝtonan, kaj la knabo, hezite, komencis desegni sur sia brusto magiajn signojn. La tribanoj kriis plengorĝe.

"Ili fieras pri li, ĉar li akceptos ĉe si la animon de d-ro Gabriel. La animo de la knabo ... nu, mi ne komprenas, kion ili diras. Ŝajne la animo de la knabo iros en nenion, aŭ io simila."

Méndez skuis la kapon provante klarigi ĝin kaj demandis:

"La sorĉisto enmanigis la objekton al la knabo ... pri kio temas? Rigardu nun, li montras ĝin al la tribanoj..."

La knabo fiere montris ion, kaj kun forta krio ree kuŝiĝis sur la altaro. Li prenis la tranĉilon kaj per firma mano enmetis ĝin ĝistenile en sian bruston. La tribanoj fiere kriaĉis, dum la bravulo eltiris ĝin kaj reprenis la objekton.

"Nu, sed temas pri ..."

Kaj la knabo akceptis ĉe si la vidbendon.


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:49:03